Kreado-atelieroj 2009

Detala Programo

  • Vendredon la 1an de majo 2009 :
    • 9a : Akcepto, interkoniĝo, prezento kaj elekto de la atelieroj, modifoj en la programo, grupiĝoj...
    • 11a : Atelieroj : Verkado / Bindado
    • 12a 30 : Tagmanĝo
    • 15a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Komputiko 1
    • 16a 30 : Tetrinkado
    • 17a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Bindado
    • 19a 30 : Vespermanĝo
    • 21a : Komuna distriĝado
  • Sabaton la 2an de majo 2009 :
    • 9a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Komputiko 2
    • 10a 30 : Komuna paŭzo
    • 11a : Atelieroj : Verkado / Bindado
    • 12a 30 : Tagmanĝo
    • 15a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Komputiko 3
    • 16a 30 : Tetrinkado
    • 17a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Bindado
    • 19a 30 : Vespermanĝo
    • 21a : Komuna distriĝado
  • Dimanĉon la 3an de majo 2009 :
    • 9a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Komputiko 4
    • 10a 30 : Komuna paŭzo
    • 11a : Atelieroj : Verkado / Bindado
    • 12a 30 : Tagmanĝo
    • 15a : Atelieroj : Verkado / Pentrado / Komputiko 5
    • 16a 30 : Temanĝado kaj ĝisoj
  • Al tiu programo aldoniĝos iam :
    • Kleriga promenado tra la parko, tiom admirinda komence de majo !
    • Vizito de lokaj proksimaj vidindaĵoj (dolmeno, turpintoj... ), se staĝontoj tion deziras.

Atelieroj

Estos almenau kvar malsamaj atelieroj. Tamen ni alvokas ĉiujn bonvolulojn : se vi opinias, ke vi povus gvidi plian atelieron, ne hezitu proponi !

Ankaŭ se vi havas specialan bezonon interne de jam proponita ateliero, ne hezitu proponi, ekde nun antaŭ la staĝo.

La atelieroj funkcias nur per Esperanto.

  • Verkado

Gvidos Christian Rivière, aŭtoro de multnombraj poemoj kaj noveloj, inter kiuj pluraj premiitaj.

Li planas :

1. proponi "katalogon" de temoj. La atelieranoj povos pluki el ĝi. La celo estas, por tiuj kiuj bezonas, provizi ilin per deirpunkta ideo, kaj tiel faciligi la starton. NB : kelkaj temoj estas proponataj sub formo de trudita unua frazo.

2. proponi (pli drastajn) trudojn same por faciligi la verko-procezon. Tiuj trudoj povas esti forgesitaj/ignorataj poste aŭ ne (laŭvole), kiam la procezo estas efektive lanchita.

Tamen ankaŭ se vi jam pretigis ideon, tekston, komencon de romano, ktp., estos des pli bone, ĉar Christian utile kaj kompetente helpos vin (sed ne por fini la romanon).

Cele al efika laboro dum tiel mallonga tempo, estos necese vizitadi tiun atelieron de la komenco ĝis la fino.

  • Pentrado sur objektoj

Gvidos Brigitte Bourdet.

Ne forĵetu viajn malnovajn objektojn el ligno, metalo, nek florpotojn. Transformu ilin en ornamajn objektojn !

En artikolo de Kulturaj Kajeroj, 2009, n° 1, Brigitte klarigas sian teknikon. Estas leginda artikolo, sed nepre venu al la staĝo por praktiki !

  • Bindado

Gvidos Dominik Bertrand.

Bindi librojn estis tre grava Greziljona tradicio... Ni proponas unuanivelan lecionon, por komencantoj.

Celo : Staĝinto kapablos krei belan libron, ekzemple el folioj printitaj de si mem per moderna printilo.

Projekto proponota : bindi la 2008-ajn eldonaĵojn de Greziljono (128 p.).

Estas necese vizitadi tiun atelieron de la komenco ĝis la fino.

  • Komputiko kaj perkomputora kreado

Gvidos Dominik Bertrand.

Celo : Nefakulo, eĉ tiu kiu "komprenas nenion" pri komputiko, estos kapabla uzi komputoron por kreadi.

La komputikoĉambro restos libere alirebla preskaŭ ĉiam dum la staĝo escepte dum manĝoj kaj noktoj ! Dum ĉiu periodo "komputiko", ni enkondukos novan temon. Ekster tiuj oficialaj tempoj, ĉiu povos daŭrigi personan kreadon. Ni havas du novajn komputorojn, du meznovajn, kelkajn malnovajn. Vi povas kunporti vian. Sed atentu : ni uzas nur liberajn programojn, per Linukso plejofte Ubuntu. Kompreneble estas Interreto.

Jen la kvin periodoj :

  1. Traktado de fotaĵoj aŭ desegnoj, per la fama potenca "Gimpo"
     
  2. Registrado de paroloj kaj kreado de kompakta disko legebla de iu ajn aparato. Projekto proponota : kreadi diskon kiu elparolos la biografion de Henri Micard (kaj historio de Greziljono) laŭ libreto baldaŭ reeldonota ; utilos al blinduloj, al komencantoj, al nelegemuloj, ktp.
     
  3. Kreado de karto aŭ ornama dokumento simila, kun foto kaj teksteto.
     
  4. Instalado de komputoro, per nur liberaj (senpagaj) programoj. Nuntempe, dank’ al Ubuntu, estas facile al ĉiuj mem pretigi komputoron, kiu kapablas ĉion fari.
     
  5. Fotado : bazaj reguloj por komponi bildon.

Projekto proponota por ligitaj periodoj 1, 3 kaj 5 : kreado de oficiala karto, afiŝo aŭ simila, por Greziljono.
Alia projekto proponota : plenigi la paĝojn de la revuo Kulturaj Kajeroj.

Rektaj kontaktoj

  • Christian Rivière : "christian.riviere che laposte.fr"
  • Brigitte Bourdet : "bourdet.andre che gmail.com"
  • Dominik Bertrand : "nasf2008 che orange.fr"