AŬTUNAS - Interkant
13-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
alveno lundon, 21an de oktobro 2024 ĉ. 18h
foriro merkredon, 30a de oktobro tagmeze
- KURSOJ
- Frank Lappe : Ni komencu kune ! (A1-A2)
- Kiu Do : E-kurso por progresantoj (B1-B2)
- Renée Triolle : E-kurso per diskutoj (C1)
- Ekzamensesio de Franca Esperanto-Instituto 2024-10-30
-
- Maja Mériaux : Kurso por komencantoj (A1-A2)
- Alain Delmotte : E-kurso por komencintoj (B1) ≥27.oct
- AKTIVAĴOJ por infanoj
- ABC : revenu poste
- Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora antaŭ-Halovena festo. Kunportu vian maskokostumon ! 2024-10-29
- Bert Schumann : Sportaj aktivecoj : Naĝejo en Beaufort, Boule de fort en Baugé, Kajaki sur la rivero Loir, arbogrimpi en Brion, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon ptm
- Skoltumado : Per binditaj okuloj sekvi vojon per ŝnuro
- AKTIVAĴOJ por adoltoj
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant okt-21/28
- Bernard Bigonnet : Kantateliero okt-28/30 ???
- Frank Lappe : Praktika kurso de Unua Helpo (sukurado)
- Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto okt-(17)/21/28/(nov-03)
- Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado ???
- Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
- Libroservo surloke, vidi la liston
-
- Anne-Marie Ferrier : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj (Kunportu vian maskokostumon !)
- Anne-Marie Ferrier : Aktivaĵoj por infanoj
ne 2024
-
- Barbara Gulminelli : Ĉigongo por malstreĉiĝi
-
- Bert/Jannick : Individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo aŭ vizitoj de regionaj vidindaĵoj
2024 min. 4-5 infanoj, ne tre emas veni pro aliaj taskoj
-
- Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj kun infanoj atm **
- Elisabeth Barbay : Ĉirkaŭ la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj, rakontoj, kantoj ptm **
- Elisabeth Barbay : Danco kun magiaj ringoj. Kunportu nigrajn vestojn striktajn
** Aktivaĵoj organizitaj per Elisabeth por minimume 5 infanoj
2024 jam Interkant
-
- Laurent Peuch : Kurso por progresantoj laŭbezone (A2-B1)
- Laurent Peuch : Teatrumado de skeĉoj kaj ŝercoj
- Laurent Peuch : Teatra ateliero 2 horojn posttagmeze
lasta eblo
-** Larisa Osadĉuk, Alain Delmotte : Origamio Vidu tekston en Aŭtunas 2023 "A5"
Ne plus Interkant-as
-
- Maja Mériaux : (por infanoj) Muzika ateliero 1 horon tage
Ne okt 2024
-
- Nathalie Rigault : LandArt, Arto kaj Naturo en Greziljono
Ne jam 2024
-
- Nicky Janssen (BE) : Historio kaj uzo de kukurbo (B2-C1)
- Nicky Janssen (BE) : Aktivaĵoj ĉirkaŭ Haloveno por gepatroj kun infanoj Vidu Aŭtunas 2023 "A4"
- VESPEROJ
- Koncerto plurĥora en Baugé 10-26, salle Altréa
- Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
- Svitlana Kozarenko : Ukrainujo, mia hejmlando ???
- Renée Triolle : Fotoprelegoj : Lidia Zamenhof, Alain Rémy ...
-
- Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
- Larisa Osadĉuk : Origamio kaj Esperanto, ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro ?
-
- Xavier Godivier : Muta filmo de Buster Keaton, la homo kiu neniam ridas
- Nicky, Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekciado de infanlibroj aŭ filmetoj
- LA SEMAJNO RESUME
- Ĝenerala disvolviĝo de restado --- Menuoj
- Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
- Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
- Opinioj de partoprenintoj de tiu staĝo kaj de pasintaj staĝoj
Kurso : C1
- Renée Triolle estas emerita instruistino pri la rusa lingvo. Ŝi lernis Esperanton 16-jara. En sia esperantista vivo ŝi aktivis en la junulara movado, poste en la franca, Eŭropa kaj monda Esperanto-asocioj. Per kaj por Esperanto, ŝi oftege vojaĝas en multaj landoj.
- Nun ŝi oficas kiel direktoro de la ekzamenoj de Franca Esperanto-Instituto. Dum la staĝo eblas trapasi FEI-ekzamenon.
- En la kurso, surbaze de diversaj legataj tekstoj, ni diskutos pri la koncerna temo (varie ekologio, socio, literaturo, historio ktp). Laŭ la peto de bezono de lernantoj, eblas trakti gramatikan punkton.
KURSO B1-B2 : « »
- E-kurso por progresantoj ...
- Kiu Do ...
KURSO A1-A2 : « Ni komencu kune ! »
- Frank LAPPE estas esperantisto el Frankfurto ĉe Majno kaj partoprenanto de la unujara Instruista Trejnado en Poznano pri metodiko de lingvoinstruado. Komence li lernis Esperanton memstare en 2016, sed la unuan kurson li sekvis en Greziljono !
- Ĉi tiu kurso celas al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
- La kurspartoprenantoj ne bezonas kunporti lernolibron, la kursmaterialo el diversaj fontoj haveblas dum la kurso. Ni ankaŭ ludos kaj spektos filmojn.
- La instrua lingvo estos Esperanto ekde la unua tago, ĉar verŝajne la kunkursanoj venos el diversaj landoj. Krom tio, tiel ni tre frue enprofundiĝu en la cellingvon. Ni volas trejni ĉefe nian parolkapablon, sed ankaŭ nian lego- kaj aŭdkomprenon.
- Ni prepariĝu ankaŭ al la kurso pri medicina Unua Helpo, kiu sekvos je la fino de la semajno.
Ĝi okazos sendepende de la lingvokurso, sed estas malferma al ĉiuj interesiĝantoj.
EKZAMENSESIO de Franca Esperanto-Instituto
- Legu tie kaj kontaktu nin.
- Ĝenerala programo la 30an de oktobro :
- 8h45 : enskribiĝo kaj pago
- 9h-10h : unuagrada ekzamano / gramatika testo por la duagrada
- 10h15-12h15 : skriba parto de la duagrada
- posttagmeze : parola parto : po 20 minutoj. Unu preparas dum alia trapasas. Laŭ la programo de la sukcesintoj, organiziĝas la vico.
Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO
- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde mardo, (alvenu lundon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".
- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
- Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
- Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.
Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann
Aliĝintoj 2023 : Barbara, Bernard, Bert, Deneza, Dominique, Fanny & Emmanuel, FaMo & Ghislaine, François, Frédéric, Gérard, Larisa & Alain, Maurice, Maja & Hubert, Nathalie, Renée, Richard, Sayadpour & Mahsan, Sophie, Svitlana, Szabolcz, Trigo Peng, Xavier ...
Infanoj/junuloj 2023 : Sophie 25, Tobie 25, Éole 14, Octave 12, Mathilde 11, Ulysse 11, Boguslav 11, Botan 10, Zélie 9, Diana 8 ...
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj 2023 : CN-430070 Wuhan, PL-01140 Warszawa, IR-14188 Tehrano, UA-3141 Kijivo, FR-13600 La Ciotat, 16000 Angoulême, 22130 Corseul, 22140 Bégard, 31400 Toulouse, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 44100 Nantes, 44630 Plessé, 56000 Vannes, 60300 Senlis, 71530 Fragnes La Loyère, 72100 Le Mans, 75019 Paris, 84330 Caromb, 85170 le Poiré-sur-Vie, 92000 Nanterre ...
Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie
Foto el 2022.
Foto el 2021.
Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)
Opinio el 2023
– Mirinde aŭtunis. Almenaŭ mi sentis min kiel ĉina E-parolanto. Speciale mi lernis multe per la legado kaj diskutado ĉe Renée kaj spertis amikecan kaj harmonian etoson. Peng el Ĉinujo
– Malfrua malkovro. Post 38 jaroj da esperantisteco kaj dum la kvina vojaĝo al Francio, mi finfine vizitis la paradizon de Grésillon. Ni ne ŝlosis la pordojn, ne tro uzis elektron kaj akvon, manĝis kune multe da sanaj manĝaĵ, diskutis dum la kursoj pri aktualaj temoj, prelegis, kaj multe pli. Mia edzino akompanis min. Ni 4-foje marŝis la vojon inter la kastelo kaj Baugé, kaj unu fojon ĝis Saint-Martin-d’Arce. Ni revenis hejmen kun tre agrablaj memoroj pri la vojaĝo. Keyhan kaj Mahsan el Irano
– Dum Aŭtunas, ni multe ŝatis niajn kursojn kun Renée kaj kun Sabi. La etoso estis varmega, precipe pro la ĉeesto de multaj infanoj. La vizito de la kastelo de Le Lude tre plaĉis al ni. Ankaŭ la prelegoj kaj proponoj de Larissa pri origamio. Maja kaj Hubert el Bretonujo
– Mia grupo bone parolis sed ĉefe ŝatis interveni, argumenti kaj estis plezuro diskuti kun ili pri la plej diversaj temoj. Renée, C1-instruistino el suda Francujo
– Post kvin tagoj kaj duono de agrabla partopreno en kantstaĝo Interkant’, mi partoprenis nur 4 tagojn en kursoj de bonega instruisto Sabi en nivelo B1-B2. La partoprenantoj havis tre malsamajn nivelojn sed mi opinias, ke la klaraj kaj interesaj kursoj de Sabi estis tre profitaj al ĉiuj. Deneza el Bretonujo
– Mi ĝuis la parolajn interŝanĝojn ĉirkaŭ tre diversaj temoj. La bazo estis diversstilaj tekstoj, elektitaj De Renée Triolle, la klera animantino de nia grupo. FAMo el okcidenta Francujo
– Merci pour ce chaleureux accueil qui m’a mise en bonnes conditions pour décxouvrir l’Espéranto. Dankon. Ghislaine el okcidenta Francujo
– La renkonto estis, kiel kutime, interesa, plena je atentokaptaj kaj utilaj agadoj por la infanoj kaj plenkreskuloj. Estis tempo de Haloveno kaj ni preparis kun la infanoj modelojn, por tiu festo. Neforgesebla estis la kurso de Renée Triolle kaj la ebleco fari la ekzamenon (nivelo 2) je la fino. Eĉ, se dum la tuta tempo pluvis, tio ne malhelpis nin pasigi tempon en varma kaj kora etoso. Larysa kaj Alain el Montpellier
– La manĝoj estis originaj, bongustaj kaj bonege servitaj. Ni havis belajn renkontiĝojn en agrabla kadro. Ghislaine kaj FAMo