Ĥora kantado kun Interkant + Promenado pieda, bicikla
de dimanĉo, 21-a de aprilo ĉ. 18h, ĝis vendredo, 26-a de aprilo 2024
- MULT-AKTIVAĴOJ
- Bernard Bigonnet : Ĥora (korusa) kantado en Esperanto kun Interkant
- Kiu : Esperantlingvaj promenoj bicikle kaj piede
- Bert Schumann : Volontula laboro por tranĉi arbustojn ĉirkaŭ la lageto
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- LA SEMAJNETO RESUME

- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝojn. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, ekde mardo, (alvenu lundon ĉ. 18h).
- Ĥorestro : Bernard Bigonnet el Sudfrancujo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5-7 € ; tri manĝoj 25 €, kurso kaj programo 10 €, tage.


Aliĝintoj : Bernard, Jannick & Bert, BEMI, Rémi ...
Loĝlokoj de la partoprenantoj : FR : 21000 Dijon, 35510 Cesson-Sévigné**, 50500 Auvers, 84330 Caromb ...
** Aliĝinto el tiu urbo proponas kunveturigi
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie