Estis iam adoleska kapreolo, en februara dimanĉo, dum volontula laborsemajnfino en Greziljono.
|
La kapreolo proksimiĝis por deziri bonan tagon kaj proponis helpi por forigi la stakon de branĉoj kaj bambuaj rizomoj.
|
Ĝi nek krokodilis, nek timis nian krokodilon el Nilo. Nia prezidanto François al ĝi proponis iĝi societano kaj arbargardisto.
|
Ugo montris al ĝi naturartaĵon de Nathalie. Reciproke ĝi montris sian diademon kun flava juvelo.
|
Ĝi ne ŝatis la veganan manĝon proponitan de Bert, sed preferis mem pluki freŝan junan greson je l’ kastela flank’ de l’ laget’.
|
Jen la enigmo : Juna kapreolo vivas kutime en bando kun aliaj adoleskuloj, malproksime de ĉasemaj krokodiloj kaj homoj. Sed kial nia kapreolo tamen proksimiĝis sentime al ni homoj ? Por scii pli, vi venu al Greziljono, dum laborsemajnfino aŭ staĝo.
|
Reiri supren |