Kapreolo enigma

Estis iam adoleska kapreolo, en februara dimanĉo, dum volontula laborsemajnfino en Greziljono.
La kapreolo proksimiĝis por deziri bonan tagon kaj proponis helpi por forigi la stakon de branĉoj kaj bambuaj rizomoj.
Ĝi nek krokodilis, nek timis nian krokodilon el Nilo. Nia prezidanto François al ĝi proponis iĝi societano kaj arbargardisto.
Ugo montris al ĝi naturartaĵon de Nathalie. Reciproke ĝi montris sian diademon kun flava juvelo.
Ĝi ne ŝatis la veganan manĝon proponitan de Bert, sed preferis mem pluki freŝan junan greson je l’ kastela flank’ de l’ laget’.
Jen la enigmo : Juna kapreolo vivas kutime en bando kun aliaj adoleskuloj, malproksime de ĉasemaj krokodiloj kaj homoj. Sed kial nia kapreolo tamen proksimiĝis sentime al ni homoj ? Por scii pli, vi venu al Greziljono, dum laborsemajnfinostaĝo ... aŭ legu malsupre.

Kial nia kapreolo proksimiĝis al ni homoj ?
2 hipotezoj :
 Ĝi estas malsovaĝigita besto, kiu kutime vivas sur tereno de iu homo, sed ĉi-kaze fuĝis.
 Ĝi ebriiĝis-drogiĝis manĝinte printempe dolĉajn burĝonojn de eŭforiigantaj plantoj kun alkaloidaj substancoj psikotropaj de frangolo. Similan konduton aŭtune kaŭzas fruktoj tro maturaj enhavantaj 1 ĝis 2 % de alkoholo.
Reiri supren