Akvobaseno (2022-2023)

Konstruo kaj vartado de la akvobaseno 2022-2023

1954 : En la unuaj jaroj post la fondo de la Kulturdomo, la membroj fosis la teron apud la lavejo kaj konstruis cirklan muron por krei naĝejon. La akvo de niaj riveretoj plenigas la basenon.

1960-61 : La fundo kaj la flankoj de la baseno estis masonitaj.

1955 : La infanoj, kiuj tiutempe banis sin, nuntempe gvidas la kulturdomon.
2003 : En printempo, oni purigis la basenon. Oni banis en ĝi dum Pasko kaj dum la 25-a Renkontiĝo de E-Familioj REF.
2022-02 : La baseno servas kiel akvorezervejo por la fajrobrigado. Ekde 2022, ties kamiono povas parkumi proksime por elpumpi akvon kaze de incendio. Jen pli pri incendio.
2022-10 : Dum la aŭtunaj staĝoj, deko da kuraĝaj volontuloj purigis la akvobasenon je pli ol 50 m³ da ŝlimo, kiu akumuliĝis sur la fundo. Infanoj kolektis plurajn sitelojn da grandaj mituloj por savi ilin, ĵetante en la lageton.
2023 : Riparo de la akvoalvena kanalo
La tuton de la laboroj realigis volontuloj, kiujn ni ĉi tie dankas tutkore. Tiuj pasigis 14+ tagojn por realigi ĉiujn laborojn.
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren