Incendio

Difino laŭ PIV : incendi/o. Brulo, kiu atakas konstruaĵon, arbaron k.a. incendio de domo, de kastelo, de urbo, de ŝipego ; asekuro kontraŭ incendio.

Historio

  • Iam antaŭ la jaro 1882, la kastelo brulis kaj restis nur la kuirejo alo. En la jaro 1882 la kastelo estis nove konstruita.
  • Post la aĉeto de Greziljono per la E-Kulturdomo, oni fermis/blokis ĉiuj fumtubojn kaj instalis centran hejtsistemon.
  • En 1999, oni instalis incendi-alarman centralon. Ekde 2022, fumdetektiloj estas en ĉiuj dormĉambroj.
  • La 8-an de aŭgusto 2022, fajro ekis en la Pugle-arbaro en Clefs, 10 km norde de Grésillon. La fajro estas fiksita de fajrobrigadistoj la 11-an de aŭgusto. La flamoj detruis 1 280 hektarojn. La 2 malsupraj fotoj montras la fumon viditan el Greziljono. Bonŝance, la vento ne disvastigis la fajron ĉi tien.
  • En oktobro 2022, volontuloj senŝlimigis la akvobasenon, kiu utilus al fajrobrigado kaze de fajro. Fine de 2023, la baseno plenas je pura akvo sen algoj.
  • En novembro 2023, dum familia festo, oni lanĉis artfajraĵon French Bay aĉetitan en vendejo, faritan en Ĉinujo, je sekura distanco. Unu el la raketoj mise flugis al la homoj, eksplodis inter ili, vundis 3 personojn kaj bruligis iliajn vestaĵojn. En decembro 2023, la skatolo de modelo Profishow 140Magic Emotion ekbrulis post la fino de la artfajraĵo ĉar unu el la fajraĵoj ne lanĉiĝis ĝuste. Oni uzis fajrestingilon por estingi la fajron.

La sistemo de sekureco je incendio (SSI) de Greziljono konsistas el la sekvaj eroj :

  • Incendi-alarma centralo situas en la oficejo.
  • Fum-detektiloj situas en la dormĉambroj, koridoroj, riskaj ejoj.
  • Fajro-alarmaj ek-butonoj situas antaŭ la elirejaj pordoj.
  • Alarm-sirenoj situas en la koridoroj.
  • Fajro-estingiloj (je akvo kun aldonaĵo) situas en la koridoroj kaj ekstere.
  • Krizo-halto-ŝaltiloj (elektro, gaso, mazuto) situas apud la elektro-kestoj, antaŭ la kuirejo kaj antaŭ la hejtejo.
  • Evaku-planoj situas en la elirejoj eksteren.
  • Informoj pri la konduto okaze de incendio situas en la dormĉambroj.
  • La akvo-baseno ĉe la vojo estas rezervejo por la fajrobrigado.
  • Kiam sonas la alarm-sirenoj, ĉiuj devas eliri la korstruaĵojn kaj renkontiĝi antaŭ la kastelo !