AŬTUNAS la Esp.-ferioj (2022-okt-24/nov-03}

AŬTUNASAŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
11-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
Alveno lundon, 24an de oktobro ĉ. 18h
Foriro ĝis ĵaŭdo, 3a de novembro tagmeze

  • KURSOJ
    • Anna Löwenstein (GB) Literaturo, verkado, gramatiko (B2-C1)
    • Murat Özdizdar (TR) Nova metodo de Murat (B1-B2)
    • Juan del Castillo E-Kurseto laŭ rekta metodo por komencantoj aŭ progresantoj, 3h/matene ≤10-29
    • [Nicky Janssen (BE) Historio kaj uzo de kukurbo (B2-C1)
  • AKTIVAĴOJ por INFANOJ kaj ADOLTOJ
    • Juan del Castillo (ES) : Kurseto de masaĝa teĥniko, 1h/tage ≤10-29
    • Nicky Janssen (BE) : Aktivaĵoj ĉirkaŭ Haloveno por gepatroj kun infanoj >10-29
    • Anne-Marie Ferrier : Aktivaĵoj por infanoj ≤10-29
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2022-10-31
    • Lise Golomb : Tukartumi per kudraĵoj
    • Juan del Castillo : Tabloludoj por plenkreskuloj, 1h30/tage ≤10-29
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
    • René Jelenc : Volontula laboro por purigi kaj ripari la basenon
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Anna Löwenstein (GB) : Ilustrita prelego pri ŝia nova libro La memoraĵoj de Julia Agripina
    • Murat Özdizdar (TR) : Prelegoj : Mia E-vivo. Vojaĝoj per Esp. Turkujo hodiaŭ
    • Jean Annett (BE) : Prelego pri la traduko de la Urantia Libro
    • François Lo Jacomo : Prelego : ​Matematika agado : Kial ? Kiel ?
    • Anna Löwenstein (GB) : Prezentaĵo : ​Kial plenkreskuloj legas Harry Potter ?
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...

Kurso : Literaturo, verkado, gramatiko

  • Tiu kurso celas la nivelojn B2 kaj C1. Ni legos kaj diskutos literaturajn tekstojn, aktoros scenon el teatraĵo en Esperanto, mem faros iom da verkado, kaj profundiĝos en kelkaj gramatikaj problemoj. Anna ankaŭ prezentos la novan retejon uea.facila, kiun ŝi mem redaktas, kaj invitos la ĉeestantojn mem fari la provon verki artikolon por ĝi per facila lingvaĵo ; tio estas multe pli malfacila ol verki libere !
  • Anna Löwenstein estas aŭtoro de tri romanoj, kaj ankaŭ de la rakonto La teorio Nakamura, sur kiu baziĝas la nova kurso de lernu.net. De ĉiam ŝi interesiĝas pri instruado de Esperanto kaj kreado de instrumaterialoj,

    kaj komence de la 80aj jaroj ŝi fariĝis iniciatinto kaj unua redaktoro de la facillingva parto de la revuo Kontakto. De 18 jaroj ŝi instruas Esperanton per la rekta metodo, kaj de 2007 ĝis 2011 ŝi instruis ankaŭ en la virtuala mondo Dua Vivo. Ŝi estas fondinto kaj redaktoro de la retejo uea.facila, kiu enhavas artikolojn verkitajn per facila lingvaĵo por novaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto.

Kurso : Nova metodo de Murat

  • Murat estas turka esperantisto el Istanbulo, kiu lernis Esperanton tute hazarde en Somera Esperanto-Lernejo Eger en Hungarujo antaŭ 35 jaroj. La lingvo plaĉis al li kaj li daŭre studis ĝin. En 1985, samideanino Terezija Kapista al Beogrado en la tiama Jugoslavio invitis lin gasti ĉe ŝi dum unu jaro kaj intertempe li partoprenis la kurson de Tibor Sekelj en Subotica. Li daŭre studis Esperanton poste en Slovakujo kaj Polujo.
  • Profesie li estas instruisto pri ĥemio, sed emeritiĝas en aŭgusto 2019. Li ŝategas vojaĝi tra la mondo kaj celas ĉiam uzi Esperanton en sia ĉiutaga vivo.
  • Murat plurfoje instruis Esperanton en diversaj landoj, enlande kaj eksterlande, ĉefe en Francujo, dufoje en Pluezek kaj dufoje en Greziljono. Li pretas instrui Esperanton al komencantoj aŭ al progresantoj.

Aktivaĵoj : ĈIRKAŬ HALOVENO

  • Prelego pri kiel rakonti halovenajn historiojn efike. Ni faru tion ekstere dum mallumo, en arbaro, kun poŝlampoj kaj lanternoj
  • Rakonto pri la historio de sorĉistinoj kaj procesoj kontraŭ ili
  • Vespera serĉado de fantoma trezoro kun lumetoj kaj poŝlampoj
  • Prelego pri la historio de kukurbo kaj realigi receptojn per ili : malplenigi malgrandajn kukurbojn por fari grimac-lanternojn kunporteblajn kaj por fari supon, kukon, marmeladon
  • Fari sorĉist-ĉapelojn el nigra papero kaj ornami ilin, fari sorĉistan balailon el arbaraj branĉoj kaj ŝnuro, fari vestaĵon el malnovaj litukoj, fari kandelingojn por bateri-kandeletoj por la nokta kandelpromenado
  • Verki kaj kune ludi teatraĵon pri haloveno, se ĉiuj kunhavas kostumojn
  • Fari figurojn el marcipano se vi ŝatas frandi. Plenkreskuloj povus fari haloven-aĵn el argilo. brodi proprajn buŝtukojn halovenajn, Greziljonajn, kun propra nomo
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas. La temo Haleveno donas multajn eblojn, sed bezonas gepatran helpon.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles, Christelle Perrot


Aliĝintoj  : Anna, Anne-Marie & Vincent, Baptiste, Bert, Dany O, Dany et Anne, Emmanuel & Fanny, François G, François LJ, Frédéric, Fundu, Hervé, Jean, Johan, Juan, Lise, Lode, Martine & Max, Murat, Nicky, Oksana, Philippe N, Philippe P, René, Ron, Simon, Xavier ...

Infanoj/junuloj  : Dieudonné 18, Octave 11, Mathilde 10, Solomiia 9, Botan 9, Jelle 7, Lada 5 ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem, 2610 Wilrijk, 5310 Longchamps ; CD-Kinshasa ; GB-N29AE-London ; ((ES-28021 Madrid ; MG-Antananarivo ; NL-6247AD Gronsveld ; TR-34672 Üsküdar ; UA-2206 Kijiv ; FR-21000 Dijon, 24000 Périgueux, 26300 Bourg de Péage, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 49140 Mazé-Milon, 49150 Cheviré le Rouge, 56000 Vannes, 69270 Fontaines sur Saône, 71530 Fragnes La Loyère, 75019 Paris, 79400 Saint-Maixent l’Ecole, 85100 Les Sables d’Olonne ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2022.

Foto el 2021.

Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)