Ĥora kantado + Biciklado kaj migrado + Esperanto-kurso +
+ EDE-kunveno
alveno kaj foriro laŭ la evento 2022-okt-17/24
- MULT-AKTIVAĴOJ
- Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage kun Zdravka Boytcheva
alveno okt-18 ĉ. 18h, foriro okt-23 ĉ. 14h
- Olivier Buisson : 4a BEMI-Semajno de esperantlingvaj biciklistoj
alveno okt-17 ĉ. 18h, foriro okt-24 ĉ. 10h.
- EDE : 15-a post-Somera Universitato
alveno okt-21 ĉ. 18h, foriro okt-24 ĉ. 10h
- Espseranto-kurs organizata laŭ la aliĝintoj
- Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj (gramatiko, libera parolo...) kun Bert Schumann
- Ĉaso de esceptaj fotoj en Greziljono kaj fotokonkurso
- Tablo-ludoj kaj eksteraj ludoj
- Radioamatoroj per sia sendstacio kontakti mondvaste per la Greziljona voksigno F5KSP
- Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen proponoj
- Libroservo surloke, vidi la liston.
- Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage kun Zdravka Boytcheva
- LA SEMAJNETO RESUME

- La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝoj. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
- Ekzercado matene kaj posttagmeze, de merkredo ĝis sabato, (alvenu mardon ĉ. 18h).
- Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
- Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

- Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
- Ni starigos nian programon por la semajno sur itineroj taŭgaj por bicikli kaj por profiti la multajn vizitindajn lokojn ĉirkaŭ Greziljono kaj laŭ la diversaj verdaj vojoj en la regiono. Ni biciklos inter 20 kaj 60 km ĉiutage. Alportu vian biciklon !
- Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
- La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj.
Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni ofte babiladas kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj. - Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. Jen lia retejo.

- Kuvenoj de la 15-a post-Somera Universitato de franca movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto
- Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj ... kunveno".

- La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
- Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.


Aliĝintoj : Bert & Jannick, Olivier Buisson, Zdravka ...
Loĝlokoj de la partoprenantoj : LU:2516 Luxembourg ; FR : 35510 Cesson-Sévigné, ...
Kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie