Festa semajno por infanoj kaj familioj

12-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj kaj geavoj
de mardo 16-a de aŭgusto vespere ĝis ĵaŭdo 25-a de aŭgusto 2022 matene
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kantado kaj E-kursoj

ENHAVO
 
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Nicky Janssen : Farado de manpupoj kaj variaj manlaboroj
    • Larisa Osadĉuk : Origamio   ≥19.aŭg
    • Pascal Hébert : Ŝako japana kaj aliaj societaj ludoj   ≤22.aŭg
    • Hervé Riou : ludo Chromino kaj aliaj tabloludoj
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Nicky, Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de porinfanaj libroj kaj filmoj

  • KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
    • Svitlana Kozarenko : E-Kurso por komencantoj plenaĝaj kaj infanoj   >19.aŭg
    • Gunter Neue : (Germanujo) : Lingvaj ekzercoj por progresantoj posttagmeze (B1)
    • Nicky Janssen : Mazi en Gondolando, kurso per desegnofilmo por infanetoj
    • Alain Delmotte* : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo   ≥19.aŭg
    • Bert Schumann : Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
  • AKTIVAĴOJ POR ĈIUJ
    • SAT : Neformala diskutado pri la organizado de la SAT-kongreso 2023
    • Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
    • Noëmie Dieumegard : Kolektivaj popolaj dancoj (1 horo tage aŭ/kaj 1 vespero)   ≤19.aŭg
    • Nathalie Rigault : Ĝardenumado kaj pentrado naturarte
    • Bert Schumann : Vizito de vilaĝa festo Comice agricole  20+21.aŭg
    • Nicky Janssen : Knuflokurso por ĉiuj, cirkla masaĝo, ridjogo, knufli kantianto, dancanto kaj sub akvo, fari teatraĵon per knuflobestoj, skribi knufl-poemon
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj  ?
    • Bert Schumann : Ark-pafado por infano kaj plenaĝulo  ?
    • Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Ludaj vesperoj
    • Svitlana Kozarenko : Fotoprelego pri Ukrainujo
    • Pierre Dieumegard : Esperanto kiel danĝera lingnvo (prelego)
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj (desegnoj, pentraĵoj), Plantoj kaj homoj (nutraĵo kaj ĉefe medicinaj plantoj : kiel tio funkcias), Mirindaj plantoj
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro

Infanoj : MANLABOROJ kaj PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj, vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo kaj 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo La Flèche aŭ amuzparko kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Infanoj : ORIGAMIO

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

    Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.
  • Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.

Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !

  • Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur ! Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  • Nova temo : esperantoparolantaro.
    • Kion gravan scii pri ties pasinteco ?
    • Kiel taksi ĝian nunan staton ?
    • El kio imagi ĝian futuron ?
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Jean-Luc taŭgos por vi ! - NB : Masko portenda en la klasĉambro !

Dancoj kaj muziko : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles, Christelle Perrot


Aliĝintoj  : Bert, Fanny & Emmanuel, Hervé, Jean-Luc, Larisa & Alain, Nathalie, Nicky, Nicolas, Noëmie, Pauline & Vito, Pierre & Marcelle, Pascal Ron, Svitlana, Ŝtonĉjo, Timm, Xavier

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Octave 11, Mathilde 10, Boguslav 9, Botan 9, Loïc 8, Diana 7, Linus 5, Joséphine 3, Léonard 3, August 2, Margo 1 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem, 2580 Beerzel, NL-6247 AD Gronsveld, UA-3141 Kijivo ; FR : 10000 Troyes, 21000 Dijon, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 45400 Fleury les Aubrais, 49100 Angers, 63120 Sainte Agathe, 68200 Mulhouse, 75015+75019 Paris, 91120 Palaiseau ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2022, 2021, 2020, 2019

Vidi televidan filmeton