Maratona E-kurso, IEK, ILEI-ekzameno

6-a Maratona Esperanto-kurso - kaj - 34-a Internacia E-Konferenco IEK
de lundo, 11-a de julio ĉ. 18h, ĝis ĵaŭdo, 21-a de julio 2022 matene

 
  • KURSOJ
    • Andrea Bertrand (Francujo) : Kurso por komencantoj kaj komencintoj (A1-B1)
    • Alex Humet (Flandrujo) : Kurso de meza nivelo (B2)
    • Paweł Fischer-Kotowski (Varsovio, Polujo) : Kurso de supera nivelo (C1-C2)
    • IEK-34 : Internacia E-Konferenco pri variaj temoj
    • Ekzamensesio de ILEI staĝofine en 3 niveloj : 1a (A2), 2a (B2), 3a (C1)
  • AKTIVAĴOJ
    • Barbara Gulminelli : Praktikado de Ĉigongo - 30 min tage
    • Hélène Verneray : Greka vespero
    • Turismaj vizitoj laŭ nia komuna interesiĝo, ekz. al la kasteloj de Azay-le-Rideau, Langeais
    • Bernhard Westerhoff :  Diskutrondo por pliprofundigi certajn demandojn pri Bahaismo kaj/aŭ prezento de filmoj subtitoligitaj pri la centraj personecoj kaj la historio de la Kredo
    • Barbara Gulminelli : Faldi kaj desegni paperon por krei monstrojn kaj surprizojn - 2-3-foj
    • Jannick Huet :  Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Bert Schumann : Libroservo surloke, vidi la liston

Kurso : Supera nivelo (C1-C2)

  • Supera kurso por personoj kies nivelo de Esperanto laŭ la KER-sistemo estas C1-C2. La kurso celas personojn kiuj jam sufiĉe bone parolas kaj flue legas en Esperanto. Ĝi enhavos elementojn lingvajn, kulturajn, movadhistoriajn kaj literaturajn. La kursanoj rigardos tiklajn problemojn de la Esperanta gramatiko, serĉos proprajn erarojn (kaj korektos ilin !), kleriĝos pri la Esperanta kulturo kaj la historio de la movado. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj metodoj, individuaj kaj
    grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj (aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado), ksterlecione ĉiuj laboros etgrupe pri komuna projekto kiun oni prezentos al la aliaj en la fino. Gravan parton okupos la Esperanta literaturo – estos ebloj por iom gustumi originalaĵojn kaj ekscii pli multe pri niaj verkistoj, krome eblos ankaŭ interŝanĝi opiniojn pri la verkoj kiujn oni jam legis kaj eĉ mem verki rakonton aŭ poemon.

  • Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando. En la movado li aktivas ekde 2010, en diversaj roloj internacie kaj landskale, i.a. kiel komitatano de UEA, ĝenerala sekretario de TEJO, estrarano de la landa asocio. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis du eldonojn de la Jarlibro de UEA, diplomiĝis en la Interlingvistikaj
    Studoj de UAM (Poznano, PL). Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ laborejan lingvon (en la CO de UEA). Nuntempe li laboras kiel bibliografo en la Nacia Biblioteko de Pollando kaj en sia libera tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo Ekparolu ! en edukado.net.

Kurso : Meza nivelo (B2)

  • Kurso por meza nivelo ... teksto kompletigota
  • Alex estas kataluna esperantisto, kiu naskiĝis en Barcelono, vivis en Roterdamo kaj nun ĉe Antverpeno.
  • Li estas edzo de flandra esperantistino, kun kiu li ekhavis tri denaske esperantistajn infanojn.
  • Li estis fonda kunlaboranto de la magazino Monato, kasisto en la estraro de TEJO, komitatano de UEA nome de Flandra Esperanto-Ligo. Nun li kunlaboras en la Esperanto-domo de Antverpeno kaj aktivas en la urba Esperanto-movado.

Kurso : Baza nivelo (A1-B1)

  • Dum sia kariero en la franca institucio, Andrea instruis al laboristoj la leĝaron pri sociala asekuro.
  • Malkovrinte la lingvon Esperanto en ekologia revuo en 2005, ŝi diligente lernis ĝin kaj rapide trapasis la du unuajn ekzamenojn ĉe FEI. En 2009 ŝi sukcesis la KER-ekzamenon je nivelo B2 kaj en 2011 la nivelon C1.
  • ​ Iam ŝi aŭdis esperantiston ŝercantan pri la kresko de E-movado, kiu okazus malrapide se oni fidus nur je geedziĝoj inter e-istoj ! ​Tiam ŝi decidis gvidi kursojn de Esperanto.
    • Dum la jaroj 2012 kaj 2013 ŝi partoprenis en seminarioj por instruistoj de Esperanto, sub la regado de Katalin Kovats.
    • En Francio ŝi gvidis tuttagajn staĝojn kaj semajnajn kursojn en sia loka societo Esperanto Lyon kaj en 2019 semajnan staĝon en Kvinpetalo.
    • En 2011 en Kinŝaso (DR Kongo) ŝi instruis tutan semajnon al 45 komencantoj.
    • Nuntempe ŝi kunlaboras en ikurso.esperanto-france.org kiel korektanto kaj gvidas individuan kurson per Zoom.
  • Andrea uzas miksan metodon por instrui. Kolektinte materialojn el la retejo edukado.net, el libraj metodoj kaj el revuoj, ŝi elektas laŭ la bezono de lernantoj kaj ekde la komenco ŝi instigas uzi Esperanton por demandi, eĉ al veraj komencantoj.
  • En la movado, Andrea ankaŭ agadas kiel prezidantino de Esperanto Lyon.
Konferenco IEK
  • Universalaj Kongresoj, la ideo, historio, kuriozaĵoj - Paweł Fischer-Kotowski
  • Enkonduko en Bahaismon (historio, teologio k signifo de religio) - Bernhard Westerhoff
  • Historio de la Esperanto-movado - Paweł Fischer-Kotowski
  • Pri ĉampano el Ĉampanjo - Paul Quevy
  • Bliss, logika ideograma skribsistemo - Bert Schumann
  • Pluraj prelegoj pri medicino nuliĝis pro malsaniĝo de la preleganto

NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. Ekde 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante IEK-ojn pri variaj temoj. La partoprenantoj mem prelegos.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, François Lo Jacomo, Thierry Charles, Christelle Perrot


Aliĝintoj 2022 : Alex & Ite, Alexandre k Léandre, Andrea, Anne-Marie, Barbara, Daniel & Charline, Deneza, Didier, François, Hélène, Jannick & Bert, Jean-Yves, Manfred, Marie-Dominique, Paul & Nicole, Pako, Paweł, Richard, Roberto, Santiago & Homeira ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj 2022 : BE-2600 Berchem, DE-65719 Hofheim am Taunus ; ES-02600 Villarrobledo, 28680 San Martín de Valdeiglesias, GB-IP241 Thetford, GR-11471 Athina, IT-14100 Asti AT, PL-02-778 Warszawa, FR-22400 Coetmieux, 25220 Vaire, 35510 Cesson-Sévigné, 44100 Nantes, 44630 Plessé, 51400 Les Petites-Loges, 56000 Vannes, 61100 Flers, 62120 Aire sur la Lys, 69003 Lyon, 69100 Villeurbanne, 75019 Paris

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2022

Foto el 2021


Opinio el 2021
 Estis agrabla renkonto, intensa pro abundaj kursoj, samtempe intensa pro la multaj homaj interŝanĝoj, kiel ofte en Esperantujo. Brakumadon. Katrin
 Mi faris belajn renkontojn dum la staĝo. Ankaŭ la kurso de Ilona tre plaĉas al mi. Mi estas tre kontenta. Lucette
 Mi dankas pro la agrabla, eĉ se maratona, semajno . Mi havis tre agrablan kaj laboreman grupon kaj estis plezuro labori kun la lernantoj. Sed la sukceso de la semajno certe ŝuldiĝas al la bonvolemo de respondeculoj kaj bonvolemuloj kaj la engaĝiĝo de ĉiuj por pluvivigi la spiriton de
Grezijono. Renée
 ​Ni pasigis agrablan tempon en Greziljono danke al vi ambaŭ kaj al la afableco de la partoprenantoj. Ĝuu la ceteron de la somero ! Martine kaj Max
 Regis agrabla etoso kaj ni estis kontentaj, ke ni povis renkontiĝi kun konatoj kaj praktiki Esperanton. Liba. Jen la plena teksto