Multaktivaĵo : ĥoro, 70-jariĝo, E-kurso

Ĥora kantado kun Interkant ++ E-kurso
alveno merkredon 4an de majo 2022 ĉ. 18h
foriro lundon 9an de majo ĉ. tagmeze

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage kun Zdravka Boytcheva
    • Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj (gramatiko, libera parolo...) kun Bert Schumann
    • Esperantlingva biciklado. Kunportu vian biciklon
    • Ĉaso de esceptaj fotoj en Greziljono kaj fotokonkurso
    • Tablo-ludoj kaj eksteraj ludoj
    • QSL : Radioamatoroj per sia sendstacio reaktivigas la Greziljonan voksignon F5KSP por kontakti mondvaste
    • Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen eblecoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas siajn kantostaĝoj. Se vi volas kanti en Esperanto kun nia ĥoro kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de ĵaŭdo ĝis lundo, (alvenu merkredon ĉ. 18h).
  • Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Bert & Jannick, Bernard, Chantal, Delphine, Deneza, Françoise & Frank, Jeannine & Bernard, Laurent, Louis, Maja & Hubert, Manjo, Marie-Pierre, Marisol & Patrice, Paulette, Sylvie, Zdravka

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : LU:2516 Luxembourg ; FR : 22000 Saist Brieux, 22140 Bégard, 22300 Saint Michel en Grève, 29100 Le Juch, 35510 Cesson-Sévigné, 37130 Cinq Mars La Pile, 49000 Angers, 56000 Vannes, 56450 Theix, 72000 Le Mans, 84330 Calomb, 85140 Essarts en Bocage, 92130 Issy Les Moulineaux ...

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie