Membrokunvenoj 2022/2023

Ĝenerala Ordinara MEMBROKUNSIDO, sabaton, la 7-an de majo 2022

  • kunvoko al la ordinara kunsido kun financa kaj agado-raportoj 2021, prezento de la kandidatoj : en Esperanto, en la franca.
  • tabeloj financaj kun spezokonto, bilanco, buĝeto : en Esperanto kaj la franca.
  • protokolo de la ordinara membrokunsido : en Esperanto kaj la franca.

Informoj por la kandidatoj en 2022 :

  • Alvoko al kandidatiĝo. La kandidatoj estas tiuj konfirmitaj post la elekta preparado. La limdato por deklari kandidatiĝon estas la 15a de marto 2022. La limdato por deponi kandidatiĝon kun sinprezento kaj aldonaj deklaroj estas la 30a de marto 2022.
  • Sinprezento estu verkata de kandidato kaj en la franca kaj en Esperanto, la enhavo povas varii inter la lingvoj. Sinprezento en unu lingvo enhavu maksimume 1.200 signojn (t.e. ĉirkaŭ 1.000 literoj, ĉ. 160 vortoj). La komitatanoj de la Kulturdomo estras Esperanto-staĝojn kaj rilatas kun nefranclingvanoj pri aferoj de la Kulturdomo, sekve ili bezonas paroli Esperanton. Kandidatoj precizigu sian E-lingvonivelon en sia sinprezento.
  • Tekstoj senditaj estu definitivaj, postaj ŝanĝoj ne eblas. Tekstoj ricevitaj post la limdatoj ne akceptiĝas. Ĉiu kandidato sendu siajn tekstojn en informadika formo, per retmesaĝo, en alkroĉita dosiero kun sufikso DOC, ODT aŭ TXT. Teksto-formatoj estos uniformigataj dum la enpaĝigo.
  • Deklaron de ne-kondamno plenigu kaj kopion de legitimilo liveru ĉiu kandidato ; tiuj necesas por la deklaro ĉe la Tribunalo de Komerco.
  • La elekto-komisiono konsistas el societanoj. Por kontakti ĝin, deklari kandidatiĝon aŭ deponi kandidatiĝon kun sinprezento, sendu retmesaĝon al : kastelo@gresillon.org kaj elections@gresillon.org

KONEKTO al la per vidkonferenco de la 7-a de majo 2022 antaŭ la 14a horo

  • Vi povas konektiĝi al la vidkonferenco per tiu ĉi ligilo, poste tajpi la pasvorton kiu estas la familinomo de LLZ nur minuskle.
  • Vi povas voki per telefono al tiu numero : +33-1 7037 2246 (el Francujo 01 7037 2246), poste tajpi la identigilon : ?953 7761 1190 ?
    • Ekster Francujo : trovu vian telefonnumeron en tiu ĉi paĝo
    • Por tiuj kiuj telefonas, atentu ke la administranto povas malŝalti vian mikrofonon kaze de tro da bruo, do sciu ke vi mem povas ree ŝalti kaj malŝalti vian mikrofonon per premo al *6. Eblas ankaŭ "mansigni" al la administranto de la kunveno per *9, tio aperigas indikon videbla de la administranto.

Vidi la Membrokunvenojn de  2022/20232020/20212018/20192016/20172014/20152012/20132010/2012