Tegmentoj de la kastelo (2016-2024)

Renovigo de la tegmentoj de la kastelo en 2016 2017 2018 2019 2020 2021

La tegmento de la kastelo aĝas pli ol Esperanto, sed nia lingvo pluvivos mil jarojn dum tia tegmento kutime kadukiĝas post cent jaroj. Temp’ estas komplete renovigi ĝin, por eviti ke plu falas malnovaj ardezoj kaj ke plu likas pluvakvo en ĉambrojn. La unuaj grandaj riparoj okazis ekde 2016. En 2021, eksterordinara membrokunveno decidis prunti monon de esperantistoj kaj E-asocioj por fini la renovigon de la tuta tegmento inter 2021 kaj 2023.
2016 : Renovigo de la duonronda frontono kaj de ĝia gropotegmento super la bibilioteko (fasado okcidenta) por 21 k€
2016-2017 : Renovigo de la lavejo danke al volontuloj, vidu tie
2017 : Renovigo de la triangula frontono, de ĝiaj du tegmentodeklivoj kaj de la florpintaĵoj super la ĉefa enirejo (fasado norda) por 24 k€
2018 : Renovigo de la ornama ĉapelo de du fumtuboj super la oficejo kaj manĝejo 2 (fasadoj okcidenta kaj norda) kaj aliaj ŝtontajlistaj laboroj per glimokretoŝtono por 22 k€
2019 : Renovigo de la tegmentokovraĵo de la okcidenta (dekstra) kromdomo kaj de ĝiaj kapuĉaj lukarnoj per ardezplatoj por 77 k€
2019 : Renovigo de la tegmento inter ĉambro 16 kaj la turo de la granda ŝtuparo kun oscila tegmentofenestro super la neceseja lumkameno por 8 k€
2020 : Renovigo de la tegmentokovraĵo de la orienta (liva) kromdomo per per ardezplatoj, renovigo de ĝiaj oblikvaj tegmentofenestroj kaj de ĝia izolaĵo per mineralolano por 87 k€
2021-03 : Decido por akiri la financajn rimedojn por novigi ĉiujn restajn malnovajn tegmentojn ĝis 2023.
2021-05 : Renovigo de la tegmento de la sanitara domo kampadeja por 17 k€
2021-dec : Renovigo de la tegmento de la kuireja alo kastela kun izolaĵo por 26+4 k€
2022-2023 : Renovigo de la tegmento je la norda kastelfasado ekde la sentineltureto de la ĉambro 30 al la turo de la manĝejo 2 kaj ĝis la tureto de la eksa ŝtuparejo de la 2a etaĝo por 128 k€
2023-2024 : Renovigo de la tegmento je la suda kastelfasado ekde la turo de la oratorio ĝis la turo de la granda ŝtuparo por 117 k€
La tuton de la laboroj organizas la Administra Komitato kaj realigas loka tegmentista firmao, parte kun ŝtontajlisto. La totalo de la fakturoj sumiĝas je pli ol kvarcent mil eŭroj. Dekoj da esperantistoj kaj E-asocioj subtenas nin finance, legu pli tie.
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren