Verda Naturisma Semajno

2-a Verda Naturisma Semajno
de lundo, 5-a de julio, ĝis vendredo, 9-a de julio 2021
kun subteno de INOE - APNEL - FNE - FFN,
tuj post la festivalo NATURist’ por nova mondo la 3-an kaj 4-an de julio

ENHAVO
  • DIVERSAJ AKTIVAĴOJ
    • Proponu kaj organizu aktivaĵojn kiujn vi ŝatas
    • Prelego pri la principoj de naturismo, prezento de INOE kaj FFN
    • Akvobatalo, pilkoludoj, tabloteniso ...
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Kurso : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
    • Bert Schumann : E-kurso laŭ rekta metodo por komenca/intoj aŭ komencintoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !
  • Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur ! Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  • Nova temo : esperantoparolantaro.
    • Kion gravan scii pri ties pasinteco ?
    • Kiel taksi ĝian nunan staton ?
    • El kio imagi ĝian futuron ?
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Kiu taŭgos por vi !

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles

Aliĝintoj 2021 : Bert, Didier, Dominique, Thierry S ...

Aliĝintoj 2020 : Bernard, Bert, Cathérine K. Chantal, Christian, Christophe, Corinne, Denis & Cathérine, Jacques, James Francis, François, Jean-François, Jean-Michel, Hervé, Jean-Luc, Richard, Robert, Rosy & Marc, Sylvie, Thierry

Loĝlokoj de la partoprenantoj povantaj kunveturigi 2020 : 13008 Marseille, 21000 Dijon, 35510 Cesson-Sévigné, 55100 Verdun, 85300 Challans, 91160 Saulx-les-Chartreux

Loĝlokoj de la aliaj partoprenantoj 2020 : 11370 Leucate, 13005 Marseille, 13012 Marseille, 13170 Les Pennes Mirabeau, 49400 Saumur, 57500 Saint Avold, 60100 Creil, 60580 Coye la Forêt, 63120 Sainte Agathe, 78690 Les Essarts-le-Roi, 87600 Vayres, 91300 Massy, 93420 Villepinte

Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Fotoj el 2020