Fringoj 2006/2014

 Inter aprilo kaj majo 2015, FRINGOJ*, eble jam la 6an fojon, donos al kvindeko da 8- ĝis 17-jaraj junaj eŭropanoj la eblecon renkontiĝi kaj kune travivi feri-semajnon en la verda regiono « Maine-et-Loire ». La gastejo estos la kastelo Grezijono, nia E°-kulturdomo jam dum pli ol 50 jaroj.
 Akompanataj de siaj instruistoj, grupetoj venos ekz. el Italujo, Portugalujo, Bulgarujo, Rumanujo, Kroatujo, Ĉeĥujo, Ukrainujo, Hungarujo, Rusujo, Brazilo kaj Francujo. Ĉiuj partoprenontoj, ekde nun, zorge preparas sin por la aranĝo, i.a. per lernado de la internacia lingvo, kiu estos ilia komuna lingvo dum tiu kultura interŝanĝo.
 La temo de la renkontiĝo estas realigo de spektaklo, kaj dufoja prezentado de ĝi, antaŭ loka publiko en la festo-salono de Greziljona kastelo aŭ de la Boĵea urbodomo, kaj en la kultur-domo Georges Brassens de Bondy (apud Parizo). Inter la diversaj aktivaĵoj proponotaj laŭ atelier-formo, de la volontuloj (instruistoj kaj junuloj) : kantado, koregrafio, folkloroj, poezio, teatro, muziko, magio, plastikaj artoj…, ĉiu superos sin mem kaj uzos ĉiujn proprajn talentojn.





*FRINGOJ = Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ.
En Esperanto, la vorto « fringo » ankaŭ estas nomo de birdospeco.


Historio :

  • La 1a FRINGOJ okazis en 2006. Jen 2 filmetoj, 110 fotoj + 16 sonaĵoj, blogo de Kevin.
  • La 2a FRINGOJ okazis de la 7a ĝis 14a de aprilo 2007.
  • La 3a FRINGOJ okazis de la 19a ĝis 26a de aprilo 2008.
  • En 2009, anstataŭ FRINGOJ okazis MIREGE de la 24a ĝis 31a de oktobro 2009 en la urbo Baugé,
    danke al Franjo kaj ŝia teamo. Vizitu retejon kaj rigardu elsendon de France 3.
  • En 2010, anstataŭ FRINGOJ planatis MIREGE en Bulgarujo.
  • La 4a FRINGOJ okazis de la 16a ĝis 23a de aprilo 2011.
  • En 2012 kaj 2013, ĝi estis planita, sed ne okazis
  • La 5a FRINGOJ okazis de la 19a ĝis 26a de aprilo 2014.
  • Ekde 2015, ĝi ne okazis. Informiĝu ĉe s-ino Elisabeth Barbay per retmesaĝo al : eliz.barbay wanadoo.fr
  • Jen prezento kaj programo de 2013.