AŬTUNE la Esp.-ferioj (2021-okt-25/nov-03)

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
10-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
Kursoj kaj variaj aktivaĵoj, programo por infanoj
Alveno lundon, 25an de oktobro ĉ. 18h
Foriro ĝis merkredo, 3a de novembro tagmeze

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Gunter Neue (Germanujo) : Lingvaj ekzercoj por progresantoj posttagmeze (B1)
    • Szilva Szabolcs (Polujo/Hungarujo) : El akveroj fariĝas riveroj (B2-C1)
    • Alain Delmotte : Kurso de sorobano (japana abako) per videokunveno
  • POR INFANOJ KAJ ADOLESKULOJ
    • Creative Show : Halovenaj aktivaĵoj en la salonoj de la kastelo por solvi la Misteron de la Familio Nolliserg (pdf) la 31-an de oktobro de la 18-a ĝis 22-a horo
    • Larisa Osadĉuk : Origamio per videokunveno
  • AKTIVAĴOJ
    • Barbara Gulminelli : Praktikado de Ĉigongo - 2021-10-26/31
    • Xavier Godivier : Meditadoseancoj pri plenkonscia meditado
    • Bert : Senveprigi en la parko
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Szilva Szabolcs : ​Familiarbo. Kiel komenci ? Interesaj kaj amuzaj kazoj
    • Alain Delmotte : Reprezentado de plantoj tra la jarcentoj. per videokunveno
    • Xavier Godivier : Muta filmo de Buster Keaton, la homo kiu neniam ridas
    • Szilva Szabolcs : Pri kio temas ? Prezento de libro por prepari KER-ekzamenon
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...

KURSO B2-C1 : « El akveroj fariĝas riveroj »

  • La kurso koncentriĝos je ĉiuj lingvokapabloj : parolado, aŭda kompreno, skribado, kaj lega kompreno. La kurso traktos ankaŭ la gramatikaĵojn. Ĉiun tagon estos pritraktataj grandaj temoj de ekzamena temaro. Ekzercoj ofte estos prenitaj de materialoj de ekzameno. La fina celo estas, ke la kursanoj estu pretaj por sukcese trapasi C1-nivelan ekzamenon.
  • Kurslibro ne estas postulata, la materialojn liveros la instruisto. Dum la kurso utilas havi la sekvajn librojn aŭ iliajn retajn formojn : Plena Ilustrita Vortaro, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko kaj nacilingva vortaro.
  • Szabolcs estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando, instruisto de Esperanto jam de 12 jaroj. Liajn kompetencojn pruvas liaj bakalaŭraj studoj, Instruista Trejnado kaj Esperantologiaj studoj en Poznano kaj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Li ofte partoprenas Esperanto-aranĝojn kiel instruisto, li instruis en pluraj landoj. Li partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn.

Kurso B1 : LINGVAJ EKZERCOJ

  • Gunter diplomiĝis kiel pedagogo pri plenkreskula klerigado kaj ekster-lerneja junulara klerigado en 1982, eklernis Esperanton en intensa semajn-fina kurso en printempo 1986, ekzameniĝis pri Cseh-metodo. Gunter pli malpli regule instruas Esperanton en pluraj landoj, laŭ Tesi la testudoCseh-metodo por komencantoj. Por progresantoj li prezentas la filmon Gerda malaperis kaj lingvajn ekzercojn kiel ekzemple :
  • La ’n’-finaĵo, objekto de transitiva verbo, tempo, mezuro kaj direkto : ni praktikas per amuzaj ekzercoj.
  • Lando- kaj popolnomoj : ni spektos prelegon kaj praktikas la sistemon.
  • Pronomoj, ’si’, refleksivo : Ni ekzercos la regulojn kaj iliajn aplikojn.
  • ’-ig-’, ’-iĝ-’, transitiveco de verboj : Kiel elturniĝi ? Aŭdkomprena ekzerco tuŝas la temon kaj vi kompletigos ekzercan tekston.
  • Enigmo por amuziĝi. Per logika deduktado ni ekscios, kiu havas la Zebron kaj kies plej ŝatata trinkaĵo estas akvo...
  • NB : Tiu kurso okazos posttagmeze

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 5 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Armand & Mélanie, Barbara, Bernard, Bert & Jannick, Chantal, Deneza, Fabrice, Fanny & Emmanuel, Gunter, Martine & Max, Mélanie & Jeff, Nicole & Paul, Szabolcs, Thérèse, Xavier ...

Infanoj/junuloj  : Botan 7, Mathilde 8, Ulysse 9, Octave 9, Apolline 22, Flavie 22

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj  : DE-35039 Marburg ; PL—01140 Warszawa ; FR-24000 Périgueux, 29100 Le Juch, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 44100 Nantes, 49000 Angers, 49150 Baugé, 51400 Les Petites-Loges, 56000 Vannes, 59780 Baisieux, 750109 Paris, 84330 Caromb, 92000 Nanterre ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2021.

Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)