PRK - Printempa Reta Kursaro

Pro la mondepidemio, anstataŭ la staĝo PRINTEMPAS en kastelo Greziljono, okazos en via hejma kastelo :

Datoj kaj horaro

Printempa Reta Kursaro okazos de la 17a ĝis la 19a de Aprilo 2020 je tiu horaro :

  • 09:00 >>> 12:00 (instruado, matena sesio)
  • 16h30 >>> 18h30 (instruado, posttagmeza sesio)
  • 20h30 >>> 22h00 (vespera programo)

Tiu horaro validas por la Centreŭropa Somera Horzono (UTC+2). Ĝi koncernas la landojn en ruĝa koloro :

Instruado

La instruista teamo konsistas el Przemysław Wierzbowski (Pollando), Szilva Szabolcs (Hungario), Christophe Chazarein, Marion Quenut (Francio) kaj Tim Morley (Britio).

La nombro de partoprenantoj estas limigita je po 8 personoj en ĉiu grupo.

Aliĝkotizo

La plena aliĝkotizo estas 149€. Homoj ĝis 35-jaraj aŭ kun modesta enspezado rajtas rabatitan kotizon (99€). Vi ricevos informojn pri la pag-rimedoj baldaŭ post via aliĝpeto.

Ne eblas aliĝi nur al parto de la kursaro. La aliĝkotizo validas por ĉiuj tri tagoj kaj ne estas dividebla. Duono de la kolektita mono estos donacita kiel subteno al la Kulturdomo de Esperanto (Kastelo Greziljono).

Vespera programo

Ĝi estos publika kaj malfermita ankaŭ al nepartoprenantoj de Printempa Reta Kursaro.

  • vendredon
    • 20:35 - Xavier GODIVIER — prelegeto pri la kastelo Greziljono
    • 21:00 - Francesko MAURELLI — Robotiko kaj socio
    • 21:20 - Peter BALAŽ — E@I-projektoj por la kronvirusa tempo
    • 21:45 - Maria LEONOR — TEJO sin prezentas
    • 22:00 - JoMo — koncerteto
  • sabaton
    • 20:30 - KOVÁTS Katalin — “Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo”
    • 20:50 - Michael Boris MANDIROLA — projektoj Erasmus+
    • 21:15 - Kjara — koncerteto
    • 21:30 - Xavier GODIVIER — ateliero pri meditado
    • 21:50 - Michael Boris MANDIROLA — Homlupo-ludo
  • dimanĉon
    • 20:30 - Tim MORLEY — "Survoje al formorto : Extinction Rebellion"
    • 20:50 - Nicola RUGGIERO — Enkonduko al la literaturo en Esperanto
    • 21:10 - Tim MORLEY — paroligaj ludoj
    • 21:30 - Inicialoj DC — koncerteto
    • 21:45 - Gijom — koncerteto

Organizantoj

Printempan Retan Kursaron kunorganizas la asocio Ins’eo kaj la Kulturdomo de Esperanto.

Por kontakti nin, mesaĝu al

  • kontakto@ins-eo.org por ĉiaj demandoj pri PRK (aliĝ-kotizo, teknika kaj pedagogia flankoj, programo, ktp.)
  • kastelo@gresillon.org por demandoj rilataj al PRINTEMPAS kaj la Kulturdomo de Esperanto (kastelo Greziljono)

Sociaj retoj

  • Vi povas helpi nin diskonigi PRK ! Aliĝu al la evento ĉe Facebook, kaj diskonigu ĝin ĉe viaj amikoj.

Raporto

 
 
 
 
 

Aliĝilo (FERMITA)

Miaj personaj informoj

  • Individua nomo *
  • Familia nomo *
  • Retpoŝt-adreso *
  • Aĝ-kategorio *
    • de 16 ĝis 35 jaroj
    • ekde 36 jaroj
  • Mi aliĝis al PRINTEMPAS antaŭ ties nuligo * jes|ne

Miaj ekipaĵoj kaj komputilaj lertoj

  • Mi havas (aŭ akiros) tiujn teknikaĵojn kaj scipovas uzi ilin *
    • personan komputilon (PC / Mac)
    • kapaŭskultilojn
    • mikrofonon
    • kameraon
    • tabuleton
    • saĝan telefonon
  • Mia operaciumo estas *
    • Windows
    • MacOS
    • Linux
    • mi ne scias
  • Mi uzas ciferecajn aparatojn (komputilon, tabuleton aŭ telefonon) *
    • plurfoje tage
    • ĉiutage aŭ preskaŭ ĉiutage
    • plurfoje semajne
    • plurfoje monate

Miaj lingvaj kapabloj

  • Mia ĉefa denaska lingvo estas *
  • Mi povas uzi ankaŭ tiujn lingvojn
  • Mia nivelo en Esperanto estas : komencanto | baza (A1-A2) | meza (A2-B1) | aŭtonoma (B1-B2) | alta (B2-C1)*

Aliĝkotizo

  • Mi pagos kiel kotizon *
    • 149€ (plena kotizo)
    • 99€ (rabatita, vidu la kondiĉojn)
  • La rabatitan kotizon rajtas homoj malpli ol 35-jaraj, aŭ kun modesta enspezado (kontaktu nin okaze de dubo).
  • Mi komprenas, ke mia aliĝo validos nur kiam la organizantoj ricevos mian kotizon * jes
  • Post mia aliĝpeto, mi ricevos informojn pri la pag-rimedoj
  • Mi deziras subteni la Kulturdomon de Esperanto (kastelo Greziljono). Mi donacas :

Kontakto

  • Mi deziras, ke la Kulturdomo de Esperanto konservu mian retpoŝt-adreson por ricevi informojn pri ĝiaj aktivadoj * jes
  • Miaj komentoj, demandoj, sugestoj…