E-kurso, ĥoro, migrado, naturarto

Esperanto-kurso ++ Natur-Arto alveno lundon, 19an de oktobro 2020 ĉ. 18h
Migrado ++ Ĥora kantado alveno mardon, 20an de oktobro 2020 ĉ. 18h
Ĉiuj foriro dimanĉon, 25an de oktobro matene aŭ tagmeze

  • MULT-AKTIVAĴOJ
    • Elisabeth Le Dru : Esperanto-kurso 2020-okt-19/25
    • Nathalie Dubrulle : LandArt, Arto kaj Naturo en Greziljono 2020-okt-19/29
    • Olivier Buisson : Migrado esperantlingva kun lingva bano 2020-okt-20/25
    • Interkant : Ĥora (korusa) kantado tuttage 2020-okt-20/25
    • QSL : Radioamatoroj per sia sendstacio reaktivigas la Greziljonan voksignon F5KSP por kontakti mondvaste
    • Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen eblecoj
    • Elisabeth Le Dru : Sociaj ludoj vespere
    • Olivier Buisson : Fotoj de vojaĝo tra Eŭropo per loĝaŭto
    • Nathalie Rigault : Fotoprelego pri ŝia franca libro "En tuta libereco. Familio vagabonda"
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Aktivaĵo : KURSO DE ESPERANTO

  • VIVKADRA SIMULADO : la gastejo
  • Somero malantaŭas, aŭtuno venas …
    Komencintoj aŭ progresantoj en la lingvo Esperanto (KER-niveloj A2-B1-B2), Elizabet invitas vin al semajna studperiodo per moderna metodo : Vivkadra Simulado. Ŝi kuntiros vin en strangan gastejon, kie vi travivos paroligajn situaciojn, kie gramatikumante vi fortigos viajn konojn, kie vi malkovros plej diversajn lernigajn ludojn, kaj ĉefe kie vi praktikos vian Esperanton !
    Fantaziu, amuziĝu … kaj lernu !
  • Elizabet estas francino el suda Bretonio, 63-jara. Esperantistiĝis antaŭ 15 jaroj, instruas la lingvon Esperanto de 12 jaroj. Diplomita de ILEI pri EIT (Esperanta Instruista Trejnado).
    Ŝi starigis situaci-komunikan metodon por progresantoj, kiu miksas gramatikajn kaj paroligajn tempojn por liberigi la parolkapablon kaj firmigi la sciojn de la lernantoj : tiuj eniras imagan personecon kaj travivas plej diversajn paroligajn situaciojn okazantajn en limiga tempo-spaco (povas esti domego, gastejo, tendumejo, krozadŝipo ...). Ŝi plie enŝovas studon de gramatikaj punktoj kun praktikaj ekzercoj. La kurso bezonas almenaŭ 5 lernantojn por bone funkcii.

Aktivaĵo : ARTO kaj NATURO

  • Arto kaj Naturo en Greziljono, nia versio de Landarto
  • Nathalie proponas al vi plu beligi la rektan ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj kampadejo per verketoj kiaj : nova panelo dekora (laŭ la ekzemplo sur la apuda foto), renovigo de la stelo laŭ mandala maniero, nestoj kaj manĝeblaj mobiloj por birdoj, renovigoj de la plantbedoj per dikaj bambuoj, mandalo sub la lavejo ...
  • Ekster la atelieroj, vi povas ĝardenumi kun Nathalie, kaj krei novajn indikilojn por la plantoj. Kontaktu ŝin por antaŭe pridiskuti : nathalie.rigault ĉe lilo.org

Aktivaĵo : MIGRADO

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la burgonja kaj anĵua kamparo, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni migrados laŭ la verda vojo kaj laŭ iuj el 31 eblaj migradpadoj ĉirkaŭ Baugé, tra kampoj kaj arbaroj, laŭ riveroj kaj lagetoj. Ni ekiros foje rekte de la kastelo, foje veturus per niaj aŭtoj la start-loko. Ni marŝos meze 15 km ĉiutage.

  • De merkredo ĝis sabato ni migros dum la tuta tago, tagmeze ni piknikos. Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo. Dimanĉon matene ni faros duontagan promenon.
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj. Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni senĉese babiladas dum la tuta migrado kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti por pli efikaj progresoj.
  • Olivier estas kampogardisto laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton kaj tial fondis Esperanto-Migrad-Asocion.

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 21a ĝis 25a de oktobro, (alvenu la 20an de oktobro ĉ. 18h).
  • Ĥorestrino : Maja Mériaux el Bretonujo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Catherine, Claude & Marie-Anne, Déborah, Delphine, Elisabeth, Emmanuel, Françoise D, Françoise & Frank, Guillaume, Jannick & Bert, Joël, Laure, Laurent, Louis, Maja & Hubert, Murielle, Nathalie, Olivier, Patricia, Paulette, Paul & Nicole, René, Sylvie

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : FR : 14000 Caen, 21000 Dijon, 22000 Saint-Brieuc, 22140 Bégard, 31310 Montesquieu Volvestre, 33730 Préchac, 35510 Cesson Sévigné, 36330 Velles, 39800 Besain, 44860 Saint-Aignan de Grand-Lieu, 49000 Angers, 51400 Les Petites-Loges, 55100 Verdun, 56000 Vannes, 69001 Lyon, 67000+67200 Strasbourg, 72000+72100 Le Mans, 72350 St. Ouen en Champagne, 85140 Essarts en Bocage, 92130 Issy les Moulineaux

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie