Maratona E-kurso (2019-jul-08/18)

4-a Maratona Esperanto-kurso
de lundo, 6-a de julio posttagmeze, ĝis ĵaŭdo, 16-a de julio 2020 matene
 
Paralele : 6-a Interŝanĝoj de scioj kaj de faroj, vidu detale

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : nova kurso pri Unesko-Kuriero
    • Marion Quenut (Okcitanujo) : Esperanto-kurso « Ni kuneku ! » por komencintoj kaj progresantoj
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Interŝanĝoj de scioj kaj faroj en la franca lingvo, vidu pli
    • Caroline Mauboussin : Libro-bindado
    • Lorenzo Tomezzoli : Distra vespero karaoke-stila
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Elisabeth Barbay : Projekcio de filmo pri alternativa temo vespere
    • Komuna vespera programo kun la alia grupo
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Kurso : nova kurso

  • Nova kurso pri UNESKO-Kuriero por por gelernantoj kaj por instruistoj por KER-niveloj B2 C1 C2.
  • En ĉi tiu kurso, Dennis Keefe detale montros kiel vi povas utiligi la novajn numerojn de UNESKO-Kuriero, tute en Esperanto, por starigi allogajn, atentokaptajn, pensig-riĉajn, aktuale mondtemajn kursojn en viaj lokaj asocioj kaj kluboj. Jes ja VI. Jam elprovitan en Azio ĉe la Esperanto-Centro de Seulo en Korea (SEK, Lee Jungkee), nun Greziljono relanĉas la ĵus kreitan Kurieran Kurson en Eŭropo (vidu la revuon Esperanto feb. 2018). Post ĉi tiu kurso vi scios ne nur kiel priparoli gravajn temojn rilate UNESKON, vi ankaŭ kapablos starigi similajn kursojn en via urbo, utiligante la principojn de lernanto-centra kursgvidado por plenkreskuloj (vidu la artikolojn pri Andragoio kaj Pedagogio en IPR, 2015-1).

  • Povas partopreni en ĉi tiu kurso Esperantistoj kiuj sufiĉe bone parolas kaj legas Esperanton por priparoli temojn de UNESKO-Kuriero, alivorte kies nivelo de Esperanto estas en la niveloj B2, C1, aŭ C2 en la KER-Sistemo.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano, kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Profesie li estis programestro kaj profesoro je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato). Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en 1972, li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato de Arizono, kun 37-jara, rekorda poentaro.

Kurso : Ni kuneku !

  • Ĉi tiu Esperanto-kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj en la lingvo estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj kaj eksterdomaj aktivigoj. La kurso estas destinata al komencantoj kaj al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed bezonas pli da memfido parole.
  • La kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta).
  • Marion estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO

  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado. Pluraj jam lernis bindadon kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Vidu belan rezulton.
  • Nia bindistino Caroline ree bonvenigas vin en 2017. Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • NB : Se vi aliĝas al la semajno de Interŝanĝoj, tiam en la aliĝilo al la programo, marku la butonon "Mi partoprenas neniun programeron", ja la aktivaĵoj senkostas ĉar la interŝanĝoj estas reciprokaj kaj senmonaj.
  • Baza prezo por Interŝanĝa restado dum 7 tagoj : inter 224 kaj 427 € (tendejo 189 €)
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Elisabeth Barbay, Isabelle Nicolas, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Abdul, Alain, Caroline, Catherine, Dennis, Elisabeth, Émile, Emilio, Fatiha, Guadalupe, Isabelle, Jérémie, Liliane, Lorenzo, Mame-Oumy, Marion, Michèle, Natalia, Ouissam, Rita, Solange, Sunday Joseph ... kaj la alia grupo

Infanoj/junuloj kun aĝo  : ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-8400 Oostende, BI-Rumonge, DZ-27008 Mostaganem, ES-39007 Santander, 46400 Cullera, 50009 Zaragoza, RU-117546 Moskvo, SN-Dakar, TZ-Dar es Salam, FR-18000 Bourges, 31100 Toulouse, 37190 Vallères, 40130 Capbreton, 55100 Verdun, 71700 Tournus, 75020 Paris, 92100 Boulogne, 93140 Bondy, 97411 Bois de Nèfles Saint-Paul ...
... kaj la alia grupo

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)