Infanoj, familioj kaj dancoj (2019-aŭg-06/16)

9-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj,
junuloj, familioj, kaj geavoj
de marde 6-a de aŭgusto ĉ. 18h ĝis vendrede 16-a de aŭgusto 2019 tagmeze
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, klaŭno, muziko,
kantado, violono, popolaj dancoj kaj E-kursoj

ENHAVO
  • DANCOJ KAJ MUZIKO
    • Fransoazo Noireau : Danci popoldancojn de Francujo kaj Eŭropo
    • Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francan popkantojn en Esperanto !
    • Fransoazo Noireau : Lerni muziki per violono
    • Claudine Hitayezu : Burundaj dancoj por infanoj - ne venis
    • Fransoazo Noireau : Francaj kanzonoj tradukitaj en Esperanton : unuvoĉa kantado

  • KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) : Nova kurso pri la filmoj de Ĉarli Ĉaplin
    • Jean-Luc Kristos : Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie !
    • Fransoazo Noireau : Situaci-komunikaj lecionoj per videotelefonado
    • Bert Schumann : Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo
    • Nicky Janssen : Mazi en Gondolando, kurso per desegnofilmo por infanetoj
  • AKTIVAĴOJ PLIAJ
    • Fransoazo Noireau : Diskutrondo kaj prelego pri denaskismo kaj pri apoj por esperantistoj
    • Alain Delmotte : La sekreta vivo de la plantoj, rakonto pri la nekredeblaj ebloj de la plantoj, laŭ la lastaj sciencaj esploroj
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Fransoazo Noireau : Ĉiutaga botanika promeno tra la parko
    • Catherine Kremer / Jannick Huet : Malkovro de la regiono, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé : Vizito de la Apotekejo de Baugé. Vizito de la kasteloj de Langeais kaj Azay-le-Rideau. Vizito de la kastelo de Le Lude kaj la abatejo de Solesmes
    • Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Dennis Keefe :  Spektado de mutaj filmoj de Ĉarli Ĉaplin
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado
    • Fransoazo Noireau : Geografia kvizo per violonado de popolmuzikoj de la mondo kaj divenigo de la lando
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro
    • Dennis Keefe : La ĉiutaga vivo de la esperantistoj en Ĉinujo
    • Fransoazo Noireau : Rondvojaĝo tra Rusujo
    • Dennis Keefe : (Usono, Ĉinujo) 18 eblaj prelegoj laŭ 5 temoj : miaj vojaĝoj, lerno-centroj. miaj projektoj, merkatiko kaj reklamado, lingvo-instruado kaj -akirado

Infanoj : ORIGAMIO kaj FILMETOJ

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

    Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.

Infanoj : MANLABOROJ kaj PUPFARADO

  • Farado de diversaj pupoj el diversaj materialoj, nome fingropupoj, manpupoj, bastonpupoj, indoneziaj vajangoj, tirpupetoj kaj eĉ perlaj feliĉ-pupetoj kun juveletoj.
  • Nicky ŝatas labori, ludi kaj manlabori kun la infanoj - ili tion ŝategas kaj ne nur la temo pupoj donas multe da eblecoj.
  • Matene ŝi pretas fari Mazi-kurson kun la etuloj, vespere ŝi laŭlegos piĵamo-rakontojn, kun sia japana kamiŝibaj-kesteto.
  • Nicky kunportas multe da materialo, por tiun bone uzi, ŝi petas helpon de gepatroj.

Infanoj : PUP-TEATRO

  • Anastasia kreos kun la infanoj marionetojn en diversaj teknikoj kaj en diversaj grandecoj.
  • Pri materialo ŝi uzos teksaĵojn, fadenojn, fajnajn ferajn fadenojn, paperojn, gluon, plastajn botelojn, tondilojn, krajonojn, paperajn pokaletojn, feltajn skribilojn, plastan fiŝfadenon.
  • Je la fino, la infanoj kune preparos teatraĵetojn.

Infanoj : KLAŬNO KUN MANPUPO

  • Spektaklo de klaŭno kun violono kaj kun marioneto de klaŭno-violonisto.
  • Tiu ĉi prezentaĵo estas dediĉita por tre junaj infanoj, sed tamen sen aĝlimo.
  • Fransoazo antaŭĝojas pri ĉies partopreno.

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo kaj 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo La Flèche aŭ amuzparko kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : ĈARLI ĈAPLIN

  • Nova kurso pri la filmoj de Ĉarli Ĉaplin, por progresantoj kaj superaj lernantoj de Esperanto (B1, B2 kaj C1).
  • Kiel kursomaterialo uziĝas mallongaj kaj longaj mutaj filmoj de Ĉaplin inter la jaroj 1916 kaj 1940. La kurso estas rekomendata por gelernantoj de Esperanto kiuj volas plibonigi sian parolo-kapablon kaj iom lerni pri Ĉaplin kaj liaj brilaj filmoj. La kurso taŭgas ankaŭ por Esperanto-kursgvidantoj (ILEI) kiuj volas lerni kiel efike utiligi filmojn por instrui kaj praktikigi Esperanton en siaj kluboj.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, profesie estis programestro kaj profesoro je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino Ĉinio kaj Johns Hopkins Universitato).

Kurso : LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie !

  • Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Li celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; krome la etoso estos ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, li pritraktos gramatikajn punktojn. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn. Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Kurso : per VIDEOTELEFONADO

  • Situaci-komunikaj lecionoj de Esperanto per videotelefonado
  • Temas pri alvokoj de esperantistoj de la mondo por paroligi la grupon en vera situacio de komunikado. Laŭ la nivelo, kelkaj povas disponi pri papero kun listo de tutpretaj frazoj. Krome foje okazas ke kelkaj homoj tiel trovas korespondamikon kun simila hobio aŭ pasio.
  • Fransoazo elprovis tiajn lecionoj dum siajn vojaĝoj tra la mondo

Dancoj kaj muziko : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

Dancoj kaj muziko : POPOLDANCOJ

  • Tradiciaj popoldancoj estas tre amuzaj kaj kunigas multajn dancemulojn ! Dancado alportas al ĉiu sanigan korpan ekzercon, mensan streĉiĝon kaj ĉefe plezuran manieron konatiĝi kun la aliaj. Popoldanci eblas por ĉiuj ! Ĝi kreas fratecan amikan etoson !
  • Fransoazo estas popolviolonistino pri popoldancoj de diversaj regionoj de Francio kaj de Eŭropo. Ŝi faras ĉiutagajn seancojn de popoldancado, ŝi montras plurajn dancojn. Ĉivintre ŝi gvidis kelkajn danckursojn en Rusujo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Amélie & Yvan, Anastasia, Anne-Marie, Bert & Jannick, Carlo & Lala, Catherine, Claudine, Dennis, Elizabeth, Emmanuel & Fanny, Hugues, Françoise, Jean Louis & Mie-Geo, Jean-Luc, Jean-Marc & Annick, Jim, Larisa & Alain, Laima, Laurent, Madeleine, Malika, Michel, Nicky & Ivo, Pierre, Quynh, Rasa & Eduard, Sébastien & Eléonore, Timm & Tine, Xavier ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Julius 15, Jasmijn 13, Petra 12, Nathan 11, Sterenn 11, Harte 11, Amelia 10, Milan 10, Lucien 9, Yann 9, Noah 8, Octave 8, Pépin 8, Mathilde 7, Romy 7, Adam 6, Lélia 6, Botan 6, Irina 2, Linus 2

 Ni planas dormejon por knabinoj kaj dormejon por knaboj.

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BI-Ntahangwa, BE-2160 Wommelgem, 2580 Beerzel, CG-Pointe-Noire, DE-04523 Elstertrebnitz, ES-46400 Cullera, IT-10135 Torino, LT-50224 Kaunas, MG-101 Antananarivo, NG-PMB5024-Ibadan, VN-Ha Noi, FR : 01550 Collonges, 22000 Saint-Brieuc, 22400 Saint-Alban, 25250 La Prétière, 29310 Querrien, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 38320 Eybens, 53700 Saint-Germain-de-Coulamer, 55100 Verdun, 63120 Sainte Agathe, 55100 Verdun, 71530 Fragnes-La-Loyère, 72000 Le Mans, 73400 Marthod, 75019 Paris, 78570 Chanteloup-les-Vignes, 76000 Rouen ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2019


vidi televidan filmeton

Opinioj de partoprenantoj 2019
Entute mi tre ŝatis la renkontiĝon. Koran dankon por la organizado ! Rasa (Infana-S4) Mi dankas vin akcepti min por partopreni la kongreson kun E-familioj. Mi estas tre feliĉa por renkonti kaj babili Esperanton dum 7 tagoj en Kastelo, kiu impresis multe al mi. Mi esperas havi alian tempon por returni tien frue. Kvin (Infana-s4)