Interkant, la Esperanto-ĥoro kaj LandArt

Renkonto de Interkant
Ĥora (korusa) kantado kaj Natur-Art-aktivaĵoj
de vendredo, 12a de aprilo 2019 je 18h, ĝis mardo, 16a de aprilo je 16h

ENHAVO  
 

Aktivaĵo : ARTO kaj NATURO

  • Arto kaj Naturo en Greziljono, nia versio de Landarto
  • Nathalie proponas al vi beligi la rektan ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj kampadejo per verketoj kiaj : pentrado sur stumpo (laŭ modeloj proponitaj por reprodukto) ; mobiloj ; panelo dekorativa (laŭ la ekzemplo sur la apuda foto) ; benkoj naturaj ; etikedoj per brulgravurilo por la nomo de la plantoj en la bedoj ; strukturoj el vimeno ... pli da ideoj ne mankas !
  • Post la unua mateno pasigita por elekti la laborlokojn kaj kolekti materialojn en la parko, la atelieroj establiĝos laŭ la emoj de ĉiu. Ekster la atelieroj, vi povas ĝardenumi kun Nathalie.
  • Nathalie atendas vin multnombraj por debuti tiun projekton !
  • Infanoj aparte bonvenas.
  • Venu kun materialoj se vi povas (bambuo, vimeno, ligno el paletroj, lano, pendaĵoj por la mobiloj), sed precipe, kontaktu min por ke ni diskutu antaŭe pri la planitaj verkoj : rigault.nathalie ĉe gmail.com

Aktivaĵo : ĤORA (KORUSA) KANTADO

  • La ĥoro Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 13a ĝis 16a de aprilo, (alvenu la 12an de aprilo ĉ. 18h).
  • Ĥorestrino : Zdravka Bojĉeva el Luksemburgo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Aktivaĵoj, kurso".

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno en kastela parko kaj arbaro.
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono, kiujn vi mem organizas.
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en nia parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj faŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo, plurhora piedmigrado laŭ tiuj cirkvitoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • La tagaj tarifoj por Interkant : ĉambro 9 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kantado 10 €.

Teamo : Jannick Huet, Zdravka Bojĉeva, Sunjo Cash


Aliĝintoj  : Armand, Bernard, Christiane, Delphine, Deneza, Françoise & Frank, Geneviève, Jannick, Jeannine, Laurent, Louis, Maja & Hubert, Maïwen, Manjo, Nicole, Patricia, Sylvie, Zdravka & Jimmy
Nathalie, Catherine, Nianga : Bert, Francisco, René, Yves

Infanoj-junuloj kun aĝo  :

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : LU-2516 Luxembourg ; ZA-8000 Cape Town ; FR : 16460 Aunac sur Charente, 22000 St. Brieuc, 22140 Bégard, 22300 Saint Michel en Grève, 33730 Préchac, 35510 Cesson Sévigné, 36200 Mosnay, 44000 Nantes, 49000 Angers, 49320 St. Saturnin sur Loire, 55100 Verdun, 56000 Vannes, 56450 Theix, 72000 Le Mans, 83330 Le Castellet, 84330 Caromb, 91120 Palaiseau, 92130 Issy Les Moulineaux ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Opinioj de partoprenantoj 2018
Mi pasigis belajn tagojn, mi kantis bone, mi ridis multe. Vere bele. Mi ĝojis kaj ni havis sunon, iomete pluvon. Riĉaj renkontoj. Patricia Kiel kutime, mi plezure partoprenis la staĝon de Interkant’. Mi multe ŝatas la kadron de vivo en la kastelo kaj ĝian belan kaj kvietan parkon. Mi estimas nian ĥorestrinon Zdravka pro ŝia konstanta bonhumoro, kaj ankaŭ la bonan etoson inter la korusanoj. Plie, dum tiu staĝo, ni renkontis aliajn personojn venintajn por la vegana staĝo ReVe. Ŝanco esti kune ! Tutkore, Geneviève
La staĝon gvidis profesinivele Zdravka el Luksemburgio. Antaŭ kelkaj jaroj ŝi kantis la rolon de Karmen dum 5 spektakloj en Francio. Tial estis agrabla revidiĝo por mi, kaj ankaŭ renkonti ĥoranojn de Interkant. — Por la vegana manĝaĵo mi alportis keksojn faritan el griloj, kaj viandobulojn el farunvermoj. Kuraĝuloj gustumis ĝin. — Malgraŭ furora kanzono de Jonni M, mi plu manĝos bestan viandon, fromaĝon, kaj mielon. — Aparte min ĝojigis renkonti nigrulon - kvankam blanka kiel indiĝena norda skandinaviano. — Ni kune kantis entuziasme : frate marŝas ni al verda venko. Ruĝ-gefrate, Dieter Rooke