AŬTUNE la Esp.-ferioj (2018-okt-27/nov-04)

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
7-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de sabato, 27-a de oktobro, 18h
ĝis dimanĉo, 4-a de novembro 2018
Kursoj, ĥoro kaj variaj aktivaĵoj,
programo por adoleskantoj kaj por infanoj.
Aliĝilo - enskribiĝo ...

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) Nova post-BEK-kurso pri Unesko-Kuriero en Esperanto
    • Xavier Godivier : Kurso por progresantoj laŭ bezono provizore
    • Bert Schumann : Cseh-metodo, kurso por komencantoj rekte en Esperanto (A1-A2)
  • POR INFANOJ
    • Elisabeth Barbay : Praktikado de Esperanto per ludoj antaŭtagmeze
    • Lucie Hulot : Aktivaĵoj kun la plej junaj infanoj posttagmeze
    • Elisabeth Barbay : Aktivaĵoj pri la temo Haloveno : ornamado de la salono, kostumoj, rakontoj, kantoj posttagmeze
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj. Kunportu vian maskokostumon ! 2018-10-31
    • Lerni la kanton « La Kanto de la Koloroj » html pdf retlibro
  • POR ADOLESKULOJ
    • Sportaj aktivecoj posttagmeze : Kajaki sur rivero Loir, arbgrimpado en Brion, naĝejo en Beaufort, Boule de fort en Baugé, tabloteniso, flugpilko, piedpilko kaj petanko en Grésillon
    • Konstruado de ligna kruca bumerango aŭ de benko el branĉoj
    • Bert Schumann : Tradukado de ŝercoj el/al Esperanto kaj ilia enscenigo
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Zdravka Bojĉeva : Korusa kantado kun Interkant (2018-10-31/11-04)
    • Floriane Chinsky : Enkonduka al la metodo Reciproka Aŭskulto (Jutub)
    • Elisabeth Barbay : La inteligento de la arbroj, filmo subtitola de 80 min
    • Bianca Muresan : La homa kono tra la historio de la ideoj : ĝia rilato kun la lingvaĵo (la parolata lingvo, ekz. Esperanto)
    • ​Emmanuel​ ​Debanne : La sekreto de la prezoj (nur por riĉuloj)
    • Isabelle Nicolas : Ludi teatraĵetojn por praktiki Esperanton
    • René Jelenc : Ripari, brikoli, slojdo, ĝardenumi, kudri
    • Nathalie Dubrulle : Ĝardenumado, florbedoj 2018-okt-30/nov-01
    • Dennis Keefe : (Usono, Ĉinujo) 18 eblaj prelegoj laŭ 5 temoj : miaj vojaĝoj, lerno-centroj. miaj projektoj, merkatiko kaj reklamado, lingvo-instruado kaj -akirado
    • Xavier Godivier : Meditado-ateliero pri plenkonscia meditado, ĉ. 1h tage
    • Francis Bedon : Inico al tango kaj eble aliaj dancoj
    • Duolingo + Amikumu : Renkontiĝo de ĝiaj uzantoj.
    • Individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo aŭ vizitoj de regionaj vidindaĵoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston
  • VESPEROJ
    • Xavier Godivier : Nova epizodo de la filmserio Kungfu kun subtekstoj en Esperanto
    • Bert Schumann : Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de ĉinaj infanlibroj
    • Martine Demouy : Dudek bildoj pri la plej belaj kasteloj en Perigordo
    • Philippe de Vos : Prezento de mia ludo por lerni Esperanton
    • Ludoj por ĉiuj : societaj tabloludoj, skrablo ...
    • Ni kune kantu famajn popolkantojn, venu kun via gitaro ! ..... .....
    • Ni kune muziku kun nia nova piano kaj viaj muzikiloj
    • François Lo Jacomo : 70-jara jubileo de Mondcivitanoj
    • Vespero (franclingva) de fabeloj, legendoj kaj tremigaj historioj el Baŭge-ujo, ĉirkaŭ fajro. (2018-11-03)
    • Koncerto de 3 ĥoroj (Musica, Arpèges, Interkant) 2018-nov-04, 14h00, Baugé, église

Kurso : post-BEK

  • Nova kurso pri UNESKO-Kuriero por Esperantistoj por KER-niveloj B2 C1 C2.
  • En ĉi tiu kurso, Dennis Keefe detale montros kiel vi povas utiligi la novajn numerojn de UNESKO-Kuriero, tute en Esperanto, por starigi allogajn, atentokaptajn, pensig-riĉajn, aktuale mondtemajn kursojn en viaj lokaj asocioj kaj kluboj. Jes ja VI. Jam elprovitan en Azio ĉe la Esperanto-Centro de Seulo en Korea (SEK, Lee Jungkee), nun Greziljono eklanĉas la ĵus kreitan Kurieran Kurson en Eŭropo (vidu la revuon Esperanto feb. 2018). Post ĉi tiu kurso vi scios ne nur kiel priparoli gravajn temojn rilate UNESKON, vi ankaŭ kapablos, se vi tiel deziras, starigi similajn kursojn en via urbo, utiligante la principojn de lernanto-centra kursgvidado por plenkreskuloj (vidu la artikolojn pri Andragoio kaj Pedagogio en IPR, 2015-1).

  • Povas partopreni en ĉi tiu kurso Esperantistoj kiuj sufiĉe bone parolas kaj legas Esperanton por priparoli temojn de UNESKO-Kuriero, alivorte kies nivelo de Esperanto estas en la niveloj B2, C1, aŭ C2 en la KER-Sistemo.
  • Dennis naskiĝis en Ilinojso, antaŭe ofte prelegis kaj instruis en Greziljono, iniciatis Lingvajn Festivalojn, aŭtoris la intensivajn BEK-kursojn, kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, lanĉis la Universitaton de Esperanto, evoluigis la projekton Esperanto-Insulo en Hajnano, kaj nun laboras pri la nova projekto Esperanto-Plaĝo en Hispanio. Profesie li estis programestro kaj profesoro je universitata nivelo (Universitato de Illinois, HEC Paris, École Polytechnique, Universitato de Nankino, Ĉinio, kaj Johns Hopkins Universitato), kaj iam instruis la anglan lingvon ĉe Berlitz en Madrido. Unu ŝatokupo de Dennis estas vortaroj kaj leksikografio, kaj en 1972, li gajnis la anglan konkurson pri vorto-konado ĉe la Universitato de Arizono, kun 37-jara, rekorda poentaro.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por komencantoj
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed ĉeestu ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn. La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste dum staĝoj en Greziljono.

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La ĥoro Interkant okazigas sian kutiman provludon. Se vi volas kanti, koncerti, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado antaŭ- kaj posttagmeze, de la 1a de novembro 10h ĝis la 4a 17h ; vi povas alveni la 31an de oktobro ĉ. 18h. Koncerto dimanĉon.
  • Korusestrino : Zdravka Bojĉeva el Savojo. Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Prezo ekde 8 € tage (infano, kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto).
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj : inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €).
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 4 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Jannick Huet, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Anne-Marie & Vincent, Annie, Bianca, Delphine, Deneza, Denise, Dennis, Elisabeth, Fanny & Emmanuel, Floriane, Francis, François, Françoise & Frank, Geneviève, Gilles, Isabelle, Jannick & Bert, Laurent & Amapola, Louis, Lucia, Lucie, Maja & Hubert, Malika Manjo, Martine & Max, Mélanie & Jeff, Michèle, Nathalie & Christophe, Patricia, Philippe, René, Sylvie, Xavier, Zdravka & Jimmy ...

Infanoj/junuloj  : Charlie 13, Zacharie 13, Hélène 13, Milan 9, Octave 7, Mathilde 6, Lelia 5, Ulysses 5, Botan 5.

(Bv. noti se via infano povas dormi kun aliaj knaboj/knabinoj. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : BE-8000 Bruges ; ES-46400 Cullera ; LU-2516 Luxembourg ; FR : 01550 Collonges, 06200 Nice, 19500 Turenne, 22140 Bégard, 22690 Pleudihen-sur-Rance, 24000 Perigueux, 33730 Préchac, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Pleugueneuc, 36170 Chazelet, 36200 Mosnay, 49000 Angers, 49320 St. Saturnin-sur-Loire, 53970 L’Huisserie, 56000 Vannes, 56450 Theix, 69300 Caluire, 72000 Le Mans, 75019 Paris, 75020 Paris, 90000 Belfort, 91600 Savigny-sur-Orge, 92130 Issy-les-Moulineaux, 92600 Asnières-sur-Seine, 93140 Bondy

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2018. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)