Speciala E-semajno (2018-jul-16/21)

Speciala Esperanto-semajno
de lunde 16-a de julio ĉ. 18h ĝis sabate 21-a de julio 2018 tagmeze
kiel 2-a parto de la Maratona Esperanto-kurso (ĉ. 7-12-18 tagoj)
de lundo, 9-a de julio, ĝis vendredo, 27-a de julio 2018
 
Paralele : Semajno de ĉiĉeronado en la regiono Anĵuo, legi plu

ENHAVO
  • KURSOJ
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon : dua periodo de la maratona Esperanto-kurso
    • Nina Korĵenevskaja (Baŝkirujo) kurso por eksaj komencantoj, ekde paroligo, tra teatraĵetoj ĝis komplikaj demandoj.

  • AKTIVAĴOJ
    • Catherine Kremer (Loreno) Semajno de ĉiĉeronado en la regiono Anĵuo.
      NB : Tiuj ekskursoj okazos dum tiu ĉi semajno paralele 2018-jul-16/22
    • Nina Korĵenevskaja (Baŝkirujo) Prelegserio pri rusa pentrarto, surrealismo de Dali, kubismo de Picasso. Prelegoj pri ŝiaj vojaĝoj al SriLanko, Kenjo, Tanzanio
    • Perla Mielo (Hungarujo) Muziki komune
    • Lorenzo Tomezzoli (Burgonjo) prezento de karaokeoj kaj fabelo originale verkitaj en Esperanto
    • Eko-turismo : individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Libroservo surloke, vidi la liston

Kurso : ESPERANTO

  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se oni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, oni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele la instruisto faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Nia instruisto emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en ŝiaj lecionoj. Nia instruisto adaptiĝas al la nivelo de siaj lernantoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1980, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Krom ŝia laboro en muziklernejo, ŝi preparas plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

Aktivaĵo : MUZIKI

  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon kaj ne nur la manojn.
  • Perla proponos certajn muzikaĵojn. Ni certe havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ ludi kun la kantemuloj.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno tra la kastela parko kaj arbaro laŭ nia gvidlibreto pri la loka flaŭro kaj faŭno de Greziljono.
  • Individua promeno, piede aŭ bicikle, sur la nova Verda Vojo kiu laŭas Greziljonon aŭ laŭ tiuj cirkvitoj regionaj.
  • Vizito de proksima dolmeno de la Kovrita Ŝtono.
  • Trovo de proksimaj trezoroj laŭ geo-kaŝejoj per via birilo.
  • Turismaj ekskursoj duontagaj ĉirkaŭ Baugé per via ekologia veturilo

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Jannick Huet, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Benoit, Catherine H, Catherine K, Catrien, Deneza, Emmanuel, Françoise, Gérard, Géry, Jannick, Jeannette, José Miguel & Ana, Lorenzo, Mareje, María Pilar, Martien, Mikaela & Aly, Mikaelo, Nina, Perla, Vèronique, Yaba, ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Paula 15

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : ES-03110 Mutxamel (Alicante), 03550 Sant Joan d’Alacant ; HU:2030 Érd ; NL-1826 CH Alkmaar, 5612 BH Eindhoven, 5671 EB Nuenen, 5751 KA-Deurne ; RU-187556 Tiĥvin, 450075 Ufa ; TN:2017 Tunis ; FR : 22770 Lancieux, 35510 Cesson-Sévigné, 35720 Plesder, 44100 Nantes, 48400 Barre des Cevennes, 54990 Xeuilley, 55100 Verdun, 56000 Vannes, 59000 Lille, 71700 Tournus, 97411 Bois de Nèfles Saint-Paul ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie.


Foto el 2018