Interkant’, la Esperanto-koruso

Renkonto de Interkant’
Korusa kantado kaj individuaj aktivaĵoj
Krajon’-Ankro, verki sian propran viv-sperton
de merkredo, 5a de aprilo 2017 je 18h, ĝis dimanĉo, 9a de aprilo je 16h

ENHAVO  
 
  • AKTIVAĴOJ
    • Interkant’ : Ĥora kantado tuttage
    • Isabelle Nicolas : Krajon’-Ankro, skribi kaj ankri sian historion de vivo, de libertempoj, de pasioj
    • Eko-turismo : individuaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Ekskursoj (en via aŭto) al regionaj vidindaĵoj, jen eblecoj
    • Libroservo surloke, vidi la liston.

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La koruso Interkant daŭrigas sian novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume unu-du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde dum tiu kanta studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 6a ĝis 9a de aprilo, (alvenu la 5an de aprilo ĉ. 18h).
  • Korusestrino : Zdravka Bojĉeva el Savojo
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Kurso kaj aktivaĵoj".

Aktivaĵo : VERKADO

  • « Krajon’-Ankro », tiu ateliero direktiĝas als ĉiu kiu emas verke ankri sian historion de vivo, de liberaj tempoj, de pasioj kaj por tio ne necesas scii verki laŭ la akademia senco de tiu termino.
  • Unu persono portas sian idealan realigitan projekton kaj la alia persono aŭskultas kaj notas. Ambaŭ kondutas kiel konversaciantoj. Ambaŭflanke, neniu ekspert-konduto, neniu valor-juĝo, gravas la interŝanĝo por atingi la redakton de sia historio de pasia vivo, de transverseco, d’originaleco.
  • Isabelle estas doktoro en Sciencoj de la Edukado kun mencio Klerigo kaj edukado vivlonga. En tiu ciklo de atelieroj ŝi rolos kiel faciliganto por la verkado per mallonga kurso pri intervjuado kaj per klarigado de la diversaj etapoj.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno en kastela parko kaj arbaro.
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono, kiujn vi mem organizas.
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en nia parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj faŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo, plurhora piedmigrado laŭ tiuj cirkvitoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • La tagaj tarifoj por Interkant : ĉambro 9 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kantado 10 €.

Teamo : Jannick Huet, Valérie Delaire


Aliĝintoj  : Annie, Claudine & Vinko, Deneza, Denise, Jannick, Jeannine & Bernard, Deneza, Françoise G, Geneviève B, Geneviève G, Laurent, Louis, Maja & Hubert, Manjo, Marie-Pierre, Patricia, Zdravka ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : FR : 22000 St Brieuc, 22140 Bégard, 22690 Pleudihen sur Rance, 22300 Saint Michel en Grève, 29600 Morlaix, 35510 Cesson Sévigné, 49320 St Saturnin sur Loire, 56000 Vannes, 56450 Theix, 72000 Le Mans, 74500 Evian les Bains, 90000 Belfort ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


 

Opinioj de partoprenantoj 2017
Al mi multe mankis la varma etoso de Interkant’ kaj la plezuro kune kanti. Certe mi ĉeestos la aŭtunan staĝon en 2018. Mi kore brakumas vin. Laurent Kiel kutime, mi trovis la etoson ege agrablan, preskaŭ familian. Bernard kaj mi ĝojis retrovi vin. Tutkore. Jeannine