Partnera projekto pri trejnado de volontulaj ĵurnalistoj

NB : Tiu ĉi paĝo kreiĝis en 2016 por konkretigi ideon, dume neniu novaĵo.

Celo : Provizi profesinivelan trejnadon al la volontulaj ĵurnalistoj e-stoj aktivaj kaj en nia Movado kaj ekster ĝi ; la du malsamaj perspektivoj rilatas cirkuligadon de informoj ene de la E-komunumo kaj al ekstera informado farata de e-stoj.

Partneraj organizoj, kunordiganto kaj konsulta servo :

  • Tutmonda Esperantista Ĵurnalisma Asocio, TEĴA
  • Dana Esperanto-Asocio, DEA
  • Esperanto-Kulturdomo Greziljono, MCE
  • Interkultura Centro Herzberg, ICH
  • Torina Esperanto-Centro, TEC
  • Internacia Scienca Asocio Esperantista, ISAE
  • Kosmo Strategio Ltd.

Pritraktindaj subtemoj :

  • Interna perspektivo, rilata al Eo-gazetaro :
    • Verkado de artikoloj por Eo-gazetoj
    • Foti por Eo-gazetoj
    • Ĵurnalisma etiko
  • Ekstera perspektivo, rilata al nacilingvaj gazetoj :
    • Kiamaniere ekhavi kontaktojn kun redakcioj kaj ĵurnalistoj (letero, retletero, telefonalvoko, vizito) ?
    • Kiamaniere prezenti la temon al ĵurnalisto ?
    • Ĉu liveri informojn aŭ verki artikolon ?
    • Specoj de tekstoj : Raporto, komento,gazetarkomuniko, letero de leganto
    • Informo aŭ varbado ? - La eta diferenco.
    • Inviti ĵurnaliston al E-aranĝo : pri kio oni devas atenti ?
    • Ĉu ni restu en kontakto ? Kion fari por ne perdi la kontakton ?
    • La bona foto - el vidpunkto de ĵurnalisto.
    • La 17-angula foto - gravas teknikaj detaloj dum fotado.
    • La presado de gazetoj kaj revuoj - utilaj informoj pri la tekniko.

Projekta funkciado

  • laŭ la programkadro Erasmus+, cele al edukado kaj trejnado por plenkreskuloj.
  • Subvencipeto sendita en marto 2016, respondo atendata en junio 2016.
  • Projektdaŭro : 18 monatoj, de la 1a de oktobro 2016 ĝis la 30a de aprilo 2018.
  • Eblos okazigi partnerajn renkontiĝojn en la diversaj landoj de la partneraj organizoj (cele al interŝanĝo de informoj kaj bonaj praktikoj) kaj specifajn trejnseminariojn (cele al la akirado de novaj konoj kaj scioj danke al fakuloj).
  • Ĉiu partnera organizo : subskribas delegdokumenton por aliĝi al la projekto ; kontribuas al sukcesa realigado de la projekto ; rajtas vojaĝigi homojn al aliaj landoj por partopreni aliajn aranĝojn kaj renkontiĝojn dum la projekto.
  • Nur la kunordiganto : sendas la projektproponon al sia nacia agentejo ; ricevas la tutan subvencion de 56.650 € kaj administras ĝin ; respondecas pri la raportado kaj aliaj burokrataj taskoj.

Greziljono

  • En la ĵurnalista trejnado partoprenos eble nur deko da homoj. tiukaze la trejnado okazus kiel aldona aktivaĵo ene de iu el la kulturdomaj staĝoj, kiuj kutime okazas dum la (francaj lernejaj) ferioj.
  • Renkontiĝo en Greziljono provizore planita en marto aŭ aprilo 2018.
  • Partoprenanta Identiga Kodo ĉe le Eŭropa Komisiono pri edukado kaj trejnado : PIC 920124056