Somera programo 2016

Resumo de la someraj semajnoj 2016 kun Esperanto-kursoj - opinioj

 


 
 
 
 
La Luaro laŭ fluo de la vortoj, turisma semajno
 
 
10-taga E-kurso kaj Interŝanĝoj de scioj
 
 
SOMERAS, Eo-studad-semajno
 
 
Festa Semajno por infanoj kaj familioj, preparo por lernejo
 
 
por kiu ?
intereso pri turismado, kasteloj, francaj verkistoj kaj historio progresintoj en Esperanto, asocioj pri scio-interŝanĝo lernantoj de Esperanto el ĉiuj niveloj, junuloj infanoj, adoleskantoj, familioj kun beboj kaj geavoj
 
datoj
 

 2016-jun-12/17
(S1)

 2016-jul-04/11/15 (S2)

 2016-aŭg-06/13/15
(S3)

 2016-aŭg-21/28
(S4)
 
kursoj kaj
aktivaĵoj
 
 tuttagaj ekskursoj laŭ tiu programo
 reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro kaj rezidejoj de verkistoj
 profesia esperantista ĉiĉerono
 
 kurso pri la esprimo de la tempo en Esperanto
 Esperanto-kurso por komencantoj
 Interŝanĝoj de scioj kaj scipovoj

 
 studado de Esperanto je 5 niveloj
 koncertoj
 aktivaĵoj artaj, kulturaj, malstreĉigaj
 ekskursoj kaj promenoj
 
 
 diversaj manlaboroj
 banado en lagoj
 sportaj aktivaĵoj
 Esperanto-kursoj
 
 
animantoj
instruantoj
staĝestro
 
 Catherine Kremer
 Jannick Huet
 
 Elisabeth Barbay
 Christian Rivière
 
 Mikaelo Bronŝtejn
 Tim Morley
 Przemek Wierzbowski
 Marion Quenut
 Christophe Chazarein
 Jannick Huet
 
 Jean-Luc Kristos
 Ansofi Markov
 Elisabeth Barbay
 Bert Schumann
 
 
pli da detaloj, aliĝo
 
 
pli da detaloj, aliĝo
 
 
pli da detalojaliĝo
 
 
pli da detaloj, aliĝo
 
.................. ...................................... ...................................... ........................................ ......................................


La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo en junio, julio kaj aŭgusto.
Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo) ;
vi povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €)
aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon !


 
 
 

Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2015
Mia Edzo kaj mi havis tre bonan tempon tie, dank’al vi kaj aliaj organizantoj.
Ikuko (S3)
Mi ĝuis vagadi ĉirkaŭ tiel belega kamparo, rigardi beletajn vilaĝojn, amason da floroj en mirindaj kastelaj ĝardenoj ; sunflorojn kaj maizojn ; kaj afablajn esperantistojn.
Amike Chris (S2)
Mia vort-impreso estas freŝdate skribita en en la Ora Gastolibro. Kun koraj salutoj kaj dankon al vi ĉiuj (Jannick, Bert, Catherine, Isabelle, Gretel kaj Nathalie) pro la bonega akcepto kaj gvidado ! Mi ĝuis !
Benata (S2)
Dum la someraj ferioj, mia filineto kaj mi elektis ĉi-jare Grezijono-n, kaj partoprenis la "familian semajnon". Tre agrabla estis la renkontiĝo, dum kiu mi povis interŝanĝi en Esperanto kun multaj homoj el diversaj landoj (Germanio, Svedio, Britio, Ĉinio, Serbio, Ukrainio, Usono...) . Nia restado en tiu bela loko estis tre ripoziga, ni partoprenis diversajn aktivaĵojn kaj atelierojn (prelegoj, ĵonglado, kantoj, dancoj...). Certe ni revenos !
Nadine (S4)
En aŭgusto mi spertis novan semajnon kun mia dekjara nepino en Greziljono. Same kiel la lastan jaron ni ĝuis tiun restadon. Mi aprezis la kurson kun Rado. Dank’al la ĉeesto de pluraj eksterlandanoj (brito, ĉino, italo, ukrajno) dum la kurso ni interŝanĝis pri diversaj kulturtemoj, tre interesaj inteŝanĝoj en amika etoso. Dume, mia nepino amikiĝis kun paro de svedoj kaj paro de usonanoj kun kiuj ŝi plu korespondas skajpe. Ŝi povis konstati ke Esperanto estas tre utila por komuniki. Krome, ĉiam agrabla estas la loĝejo kaj la manĝoj tre bongustaj.
Lucette (S4)
Post la malkovro de la mirinda lingvo Esperanto, tiu lingvo internacia kaj samvalora por ĉiuj, pasintan someron ni multe aprezis la varman etoson ĉe la Kastelo, Greziliono. Feliĉe por ni kiuj estis veraj komencantoj estis sufiĉe multe da francoj tiel la infanoj ne estis tro perturbitaj. Sed post unu jaro da kursoj en Dole mi feliĉiĝis partoprenante en tiu semajno de la familioj vere internacia. Kia plezuro partopreni tiel kunigajn aktivadojn : manĝoj, ludoj, kursoj, konferencoj, promenadoj. Kiuj estigas verajn senlimajn amikecojn ! Kiel belaj memoraĵoj. Ke ni senpacience riĉiĝos kun tiuj kiujn ni vidos proksiman someron. Nia aŭgusta semajno en 2016 jam estas rezervita.
Emmanuelle, Louis kaj Tallia (S4)
Mi aŭdis pri la kastelo Grezijono jam ekde la fruaj jaroj de mia esperantisteco. Agrabla tenisejo proponas siajn servojn al la amatoroj de tiu bela sperto, tekstis parto de la gramofondiska reklamteksto, kiun mi ripete aŭskultis en 1968. En la nuna epoko mi aŭdis pri kelkaj mastrumaj problemoj, sed ankaŭ sciis, ke tamen la afero progresas, kaj mi ne volis maltrafi okazon por mem sperti tiun unikan lokon. Mi tre ĝuis improvizitan postkongreson tie tuj post Lillo, kaj dum tiuj tri tagoj agrable konatiĝis kun la homoj, la etoso, la ebloj kaj malebloj, kaj la granda potencialo. Mi neniam estis tenisulo, kaj ne bedaŭris la antaŭlongan perdon de antaŭlongega agrabla tenisejo ; mi trovis multegon por malbedaŭri, kaj volas publike esprimi mian plezuron kaj dankemon.
Probal (S3)
Ni vagis tra la Valo de la Loire-Rivero. Ekde la 20a Julio ĝis 25a de Julio, proksimume 40 esperantistoj ekskursis tra la Loire-Valo en Francujo. Tiu regiono enhavas pli ol cent kasteloj kaj estis nia celo viziti la plej interesajn de ili. Ni loĝis ĉiun nokton en la Kultura Domo de Esperanto en Francujo (Grésillon) kiu estas malnova iom kaduka kastelo. Tamen la litoj estis komfortaj kaj la manĝaĵoj kaj vino ege bona, do ni ne havis plendojn ! Ni vojaĝis per aŭtobuso, vizitis la gotikan katedralon Notre Dame de Chartres, la kastelon de Angers, la reĝan abatejon de Fontevraud kaj la kastelon de la urbeto Langeais. Ni estis tre bonŝancaj ĉar nia gvidantino multe studis la historion de la regiono kaj entuziasme komunikis tion al la partoprenantoj de la ekskurso. Niaj sekvaj vizitoj estis la kastelo de Blois kaj la grandioza kastelo Chambord. Dum tiu kvar tagoj ni vizitis multajn belajn kaj interes-plenajn vidindaĵojn. Danke al la organizantoj de la ekskurso ni havis plezurajn spertojn kaj lernis multe pri la historio kaj kulturo de la regiono.
Heather (S2)
Kiu bedaŭro ke ni nur merkrede povis atingi la famillian semajnon, tro mallongis la tempo por ĝui, tial ni ĝuis duoble ! La kutima knuflanta akcepto ĉiam estas kortuŝa bonvenigo al nia "dua hejmo". Miaj manlaboroj ĉe la trinkejo ĉiam alogis, eĉ ne nur infanojn, hihi. La kreemo de Esperantaj infanoj ĉiam mirigas min. Estante en tiu amplena liberiganta ĉirkaŭaĵo, agas tute nature "ili mem", kaj aŭdacas eksperimenti pli ol aliiam. Estas amuze rigardi kiu invitas kiun sidi apude ĉe la manĝtabloj. Novaj amikecoj naskiĝas, amikecoj por la vivtempo. Kaj vespere, ni iom lacaj, en amika familia rondo, havis bonegajn senstreĉigajn vesperprogramojn, la kunkantado kun JLK cxiam estas "karesoj por la animo" kiel mi nomas tiujn momentojn. Eĉ vizitis nin 1/2 de Kapriol, la inoj ! Nekredeble kion ni ĉiam kapablas fari en nur unu semajno, unu regalinta semajno, bonege organizita, kun sufiĉe da lertaj kaj spertaj helpantoj, kun bonega simpatia kaj ĉiujn prizorganta adaptema kuiristo. Nia kara kastelo, vi kreskas en niaj koroj je alteco ĉiela, kaj en vero vi ĉiam plibeliĝas, pli moderniĝas, pli bonvenigas, ĉiam kiam ni revenas.
Nicky (S4)
Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2014 Opinioj/bilancoj de partoprenantoj el 2013