AMO AŬTUNE (2015-okt-24/nov-01)

AMO AŬTUNE
Aktivula MaturigO en AŬtuna TUmulta NEsto
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de sabato, 24-a de oktobro, 18h
ĝis dimanĉo, 1-a de novembro 2015 tagmeze
Kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, programo por infanoj

ENHAVO

  • KURSOJ
    • Stefan MacGill (Hungarujo) AMO-seminario ’Grimpi la monton granitan’
    • Zsófia Pataki (Hungarujo) Rekta metodo por komencantoj kun bazaj scioj
    • Ansofi Markov (Francilio) Kurso por komencantoj
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Kurso por komencantoj kaj blinduloj (ne venis)
    • Bert Schumann (Bretonujo) Cseh-metodo, kurso por komencantoj rekte en Esperanto (rezerve)
    • Christian Rivière (Francujo) La esprimo de la tempo en Esperanto (nuligita)
  • POR INFANOJ
    • Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado (ne okazis)
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Preparo de halevena spektakleto, kunportu vian maskokostumon ! (ne venis)
    • Ĵak O’Lantern’ (Irlando) Folklora festo de Haloveno okt-31, post vizito de najbaroj (ne okazis)
    • Elisabeth Barbay (Francilio) Ateliero por instrui fabrikadon de brak-ringoj el elastaĵoj (ne venis)
  • AKTIVAĴOJ
    • Nathalie Dubrulle (Indrio) Ĝardenumado kun la naturkomisiono
    • Zdravka Bojĉeva (Savojo) Korusa kantado kun Interkant’, ekde merkredo 28a je 10h ĝis sabato 31a vespere
    • Stefan MacGill (Hungarujo) Diskutsesio pri la agado de UEA
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Meditado-ateliero : Prelego pri plenkonscia meditado. Mallonga kurso kun ekzercado, ĉ. 1h tage
    • Les Zurbaculteurs (Francilio) Prezento de la permanentkulturo franclinge, okt-25
  • VESPEROJ
    • Bruno Robineau (Luarlandoj) Prelego pri iu lia vojaĝo kaj librodediĉo
    • Stefan MacGill (Hungarujo) Skeĉo pri interpunkcio ne okazis
    • Zsófia Pataki (Hungarujo) Fotoprelego pri Hungarujo
    • Xavier Godivier (Bretonujo) Filmoj pri meditado/psikologio : epizodo de KungFuMia onklo el Ameriko
    • Kunkantu kun via gitaro kaj aliaj muzikiloj ... ...
    • Ŝercokonkurso kun ĉiuj : Rakontu viajn plej bonajn ŝercojn en Esperanto (preparu ilin hejme) ne okazis

Kurso : AMO-seminario

  • Aktivula MaturigO (AMO) estas projekto de UEA por kapabligo de gvidantoj de Esperanta movado. La projekto estas realigata kiel serio de seminarioj, kutime dum renkontiĝoj diversloke sur la Tero. La projekton gvidas Stefan MacGill. Legi pli.
  • La seminaria temo estas ’Grimpi la monton granitan’. En dimanĉo, la 25an de oktobro, okazos enkonduko kun orientiĝo kaj konatiĝo per intervjua teĥniko. Kvar el la seminariaj tagoj markos alpinistajn etapojn. Ili prezentas la kvar delonge rekonatajn stadiojn por la enpreno de novuloj en nian komunumon. Etapo 1 : Kiel krei intereson. Etapo 2 : Kiel anonci kurson. Etapo 3 : Kiel instrui la lingvon. Etapo 4 : Kiel gvidi al aktiva uzado. Kvina tago dediĉiĝos al komuna plenumo de rol-ludo pri tiu amata kvinlanda kontinento Azanio, kiu urĝe bezonas starigon de kontinenta komisiono. Sabate matene okazos ferma sesio kun pritakso kaj kreo de rekomendoj. Legi pli.

Kurso : REKTA METODO

  • En tiu Esperanto-kurso por komencintoj kaj prograsantoj, la kursgvidanto instruas per rekta metodo uzante komputilon, bildojn, kantojn kaj ludojn. Ŝi parolas precipe en Esperanto dum la kursoj, sed povas klarigi ankaŭ en la franca.
  • Zsófia estas 25 jara hungarino, lernis Esperanton antaŭ 5 jaroj, trapasis la B2- kaj C1-nivelajn KER-ekzamenojn, kaj instruis Esperanton en pluraj landoj : en pola liceo, en francaj lernejoj, en ĉeĥa kastelo kaj hungara universitato. Dum 4 jaroj ŝi organizis plurfoje jare Esperantajn aranĝojn, kaj estis estrarano de la Hungara Esperanta Junularo. Nun ŝi laboras por la bretona asocio Armor-Espéranto.

Kurso : CSEH-METODO

  • Parola kurso de Esperanto por komencantoj de ĉiu aĝo
  • La instruanto principe parolas nur en Esperanto. La lernantoj ne bezonas skribi, ne ricevas hejmtaskon, sed devas ĉeesti ĉiun lecionon. La instruanto daŭre demandas facile respondeblajn demandojn, kiujn la lernantoj respondas ĥore, samtempe, komune. La instruanto uzas bildojn kaj komunajn objektojn kunportitajn kaj surloke troveblajn. La lecionoj de la Cseh-metodo estas tiel strukturitaj, ke nova vorto estas klarigata per la jam instruitaj kaj tuj ekzercata per demandoj kaj respondoj.
  • Bert lernis tiun metodon de Audrey Childs-Mee en Varsovia UK kaj bulgara Pisanica, poste okaze instruis en Slovaka kaj Bjalistoka gimnazioj, poste dum staĝoj en Greziljono.

Kurso : LA ESPRIMO DE LA TEMPO

  • Christian Rivière kursos de la 25a de oktobro ĝis la 1a de novembro. Janine Dumoulin kunanimas la du unuajn tagojn.
  • La kurso de Christian temas pri la esprimo de la tempo en Esperanto, sekve de lia studo pri tiu temo. Ĝi pritraktas ekzemplojn eltiritajn el la romano Les heures souterraines de Delphine de Vigan. Por efika komprenado de la kurso kaj por faciligi la studadon dum la semajno, antaŭ-legado estas konsilinda, laŭvole ĉu de Les heures souterraines en la franca, ĉu de la esperantlingva versio La horoj subteraj, ĉu de lia stud-dokumento pri la verboj (3€).
  • Janine kunanimis la staĝon, dum 2 tagoj, ŝi bone konas la temon ĉar ŝi estis la revizianto de tiu traduko. Ŝi estas diplomita (agregacio) pri la franca lingvo kaj utile kompletigos la kurson, interalie pri la franca gramatiko kaj pri konsideroj semantikaj kaj stilaj.

INFANOJ : Ludante lerni

  • Animado de la infanoj per ludoj kaj iom da instruado. Ĉu veraj komencantoj, ĉu denaskaj esperantistoj, ĉiuj infanoj povas ludi kaj amuziĝi per aŭ ĉirkaŭ Esperanto, uzante kaj lernante la lingvon ... aŭ ne. Plej grave estas ĝui kune agrablajn momentojn, prefere kun kaj per Esperanto, sed se necese ankaŭ sen.
  • Ansofi estas denaska esperantisto kaj patrino de denaskuloj, profesie instruisto por liceanoj pri historio kaj geografio, sed ŝi ankaŭ instruis muzikon kaj Esperanton kadre de eksterlernejaj aktivaĵoj al diversaĝaj kaj diversnivelaj infanoj. NB : Infanoj kunportu sian bekfluton aŭ alian instrumenton, per kiu ili scias ludi !

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 7 tagoj : inter 279 kaj 472 € (tendejo 239 €)
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.

Teamo : Bert Schumann, Isabelle Nicolas, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Alexandre, Ansofi, Barbara, Bert, Boune Oumar, Bruno, Christian, Clair, Claudette, Deneza, Elisabeth, Françoise, Geneviève, I.&M., Isabelle, Janine, Jannick, Kyong-Ohg, Laurent & Amapola, Louis, Lucia, Manjo, Marie-Angèle, Martine, Michele, Murielle & Jérôme, Nathalie D, Philippe, Stefan, Sylvie, Vinko & Claudine, Xavier, Zsófia, Zdravka ...

Infanoj-junuloj  : Linda 16 ?, Siméon 14 ?, Titouan 12, Mathilde 3 ... (Si via infano volas dormi kun aliaj knaboj/knabinoj, bv. noti tion. )

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : HU-1136 Budapest, HU-2220 Vecsés, SN-99000 Dakar ; FR : 09240 Cadarcet, 17130 Montendre, 19330 Chameyrat, 19500 Turenne, 22000 St. Brieuc, 22590 Pordic, 33000 Bordeaux, 35510 Cesson-Sévigné, 36200 Mosnay, 38600 Fontaine, 44100 Nantes, 44300 Nantes, 44600 St Nazaire, 49000 Angers, 49270 Landemont, 49320 St-Saturnin-sur-Loire, 52000 Chaumont, 54200 Toul, 56000 Vannes, 56450 Theix, 68300 St. Louis, 72000 Le Mans, 73000 Chambéry, 74500 Evian-les-Bains, 78180 Montigny-Le-Bretonneux, 93140 Bondy ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie

Anonco pri AŬTUNE 2015 en EPĈ - Sceno - Infolocale.fr