Protekto de aŭtorrajtoj en interreto (HADOPI)

La Kulturdomo de Esperanto (KDE) disponigas interretkonekton al siaj gastoj (staĝanoj, luantoj, dungitoj, volontuloj ktp). Por atentigi la interretuzantojn pri la protekto de la aŭtorrajtoj en interreto, la KDE aldonis klaŭzon en la aliĝilon kaj lukontrakton. Aliĝante al staĝo, staĝano engaĝiĝas ke ŝli kaj la personoj sub ŝlia aŭtoritato respektas la leĝojn. Subskribante lukontrakton, la luprenanto engaĝiĝas ke ŝli kaj ŝliaj invititoj respektas la leĝojn.

  • La uzanto de interretaliro engaĝiĝas ne uzi tiun aliron por reprodukti, reprezenti, disponigi aŭ publike komuniki, sen permeso, verkojn aŭ objektojn protektitajn per aŭtora aŭ simila rajto, kiel tekstoj, bildoj, fotoj, muzikaj aŭ aŭdvidaj verkoj, programoj kaj vid-ludoj. La uzanto konscias ke rete konektita dosier-partiga programo de tipo « eMule » aŭ « uTorrent », povas aŭtomate disponigi ŝutitajn dosierojn. Se partiga programo estis uzata por elŝuti protektitajn verkojn, preferindas malaktivigi ĝin.
  • La uzanto ankaŭ devas konformiĝi al la sekureca politiko difinita de la KDE kaj la uzreguloj de la informadikaj reto kaj aparataro.
  • La Kulturdomo kiel posedanto de interretaliro devas sekurigi tiun aliron, por ke ĝi ne estu uzata por reprodukti, reprezenti, disponigi aŭ publike komuniki verkojn aŭ objektojn protektitajn per aŭtora aŭ simila rajto, je minaco engaĝi ĝian punan respondecon.
  • Tiu respondeco de la posedanto de interretaliro ne ekskludas la respondecon de la uzanto kiu povas esti kulpigita pro delikto de falsado (art. L. 335-3 de la franca kodo de intelekta proprieto).

La teksto de la supra klaŭzo originas de tiu paĝo franclingva de la retejo hadopi.fr de la Alta Aŭtoritato por la Dissendo de Verkoj kaj la Protekto de rajtoj sur Interreto. La franclingva retejo offrelegale.fr inventaras plurcent kulturajn ofertojn rete disponeblajn el ĉiuj kategorioj (senkostaj aŭ pagendaj) kaj kultursektoroj (muziko, filmoj laŭpetaj...).

Se, malgraŭ la avertoj de HADOPI, iu uzas interretaliron por neleĝaj partigoj aŭ elŝutoj, ĝia posedanto povas esti persekutata antaŭ polica tribunalo pro ’karakterizita neglektema malobservo’. La posedanto riskas punon de sumo ĝis 1.500 € (7.500 € se morala persono).