Tagoj de l’ekonomio

Ciklo de konferencoj pri ekonomio
en la Kooperativa Kastelo Greziljono
De merkredo, la 14a de majo, ĝis sabato, la 17a de majo 2014
Bazaro de senkostaĵoj

Dum la semajno

  • Spaco de interŝanĝo kaj afableco : Bazaro de senkostaĵoj
  • Alportu kaj prenu laŭ via ŝato. Bonvolu lasi objektojn sendanĝerajn kaj en bona stato.

Merkredon, la 14an de majo 2014, 15h30-18h30

  • Bernard FRIOT : Salajra laboro
    • Aŭtoro de « La problemaro de la pensioj » kaj « La problemaro de la salajro » ; li proponas ofensivan alternativon por la laboro kaj ankaŭ por la financado de la pensioj kaj la Sociala Sekureco.
    • Dediĉado de verkoj

Ĵaŭdon, la 15an de majo 2014, 15h30-18h30

  • Stanislas JOURDAN, Jean-Eric HYAFIL : La baza enspezo
  • Parto 1 : Enkonduko pri la baza enspezo
    • La baza enspezo : utopio aŭ pragmatismo ? Tiu olda ideo, signifanta doni enspezon al ĉiuj, sen kondiĉoj nek kompenso, konatiĝadas en Eŭropo kaj la Mondo. Kiuj estas la pravigoj filozofiaj, moralaj kaj ekonomiaj ? Kiuj estas la ebloj financi tian sistemon ? Ĉu ekzistas eksperimentoj pri tiu temo ? Kiel la baza enspezo Kiel la baza enspezo ŝanĝus la pensmanieron pri laboro ? Stanislas Jourdan prezentos la pensaro pri la baza enspezo en Francujo kaj en la mondo kaj provos larĝe respondi la demandojn, kiujn provokas ĉi tiu ideo.
    • Stanislas Jourdan estas la kunordiganto de la Franca Movado por Baza Enspezo.
  • Parto 2 : Konkreta propono por baza enspezo en Francujo per la reformo de RSA (minimuma enspezo)
    • RSA estas fiasko : ĝi ne ebligas agi kontraŭ laborada malriĉeco. Efika maniero trakti la limigojn de RSA estus ĝin universaligi, anstataŭi per baza enspezo. Jean-Eric Hyafil klarigos kiel tio eblas kaj kial tio ne tiom renversas la nunan distribuon. Li evidentigos la repartigajn efektojn de ĉi tiu propono.
    • Jean-Eric Hyafil estas doktoriĝa studento pri ekonomiko en la Centro de Ekonomio de la Sorbono - Parizo 1.

Ĵaŭdon, vespere

  • Projekcio de la filmo « La baza enspezo » kaj diskutado.

Vendredon, la 16an de majo 2014, 15h30-18h30

  • Gérard FOUCHER : La sekretoj de la mono
    • Malfermo, prezento, dialogo kun la publiko.
    • La ekzistanta sistemo : Kreo / detruo de mono. Disdono de mono
    • La konsekvencoj : Daŭra ŝuldo. Cikloj de eŭforio kaj depresio. Sapvezikoj nemoveblaĵaj kaj financaj. Konstanta konkurenco. Forrabo de resurso. Deviga kreskado. Rentabilitato precipe (Prezoj-Salajroj-Eksporto-Transporto). Kreskantaj malegalecoj. Demokratio sufokita - Pioniroj sufokitaj. Sistemeca risko. Ekspluatado de la Tria Mondo
    • La alternativoj : Mona reformo. Mono 100-%a : La Ĉicago-Plano Revizitita. Or-bazo - Senpaga banko. Eŭrofranko, duoblaj monoj. Alternativaj monoj (loka - tutmonda - ligitaj - liberaj). Sistemoj de loka interŝanĝo (Wir - SEL - Get - CES - Crédit Mutuel P2P). Minimuma mona enspezo
    • Debato – Demandoj / Respondoj : Kontroli la inflacion. Mutualigo de kreditoj - kooperaj bankoj. Partoprena financado - Komunuma financado. Leĝeco - Impostado - Konverĝo
    • Fina konkludo
    • Dediĉado de verkoj

Vendredon, vespere

  • Projekcio kaj diskutu je la filmo « La ŝuldo » de Sophie Mitrani kaj Nicolas Ubelmann. Kial la Ŝtato cedas antaŭ la bankoj ?

Sabaton, la 17an de majo 2014, 10h-12h

  • Isabelle NICOLAS : Al sociala sekureco de loĝado ?
    • Kiel financi loĝejojn por ĉiuj ? La leĝo ekskuldas kaj la leĝo protektas. Kiel atingi ke ĝi estu justa por ĉiuj inter ni ?

Sabaton, 15h30-18h30

  • Ronda tablo-debato kuniganta la intervenantojn de la antaŭaj tagoj

Tarifoj

  • Konferencoj : Partopreno je de 5 € minimume por unu interveno por la okazintoj spezoj. Dankon por via kompreno !
  • Manĝoj (duon-tarifo ĝis 16 jaroj) : matenmanĝo 4 €, tagmanĝo + kafo 10 €, vespermanĝo 9 €, vino por la manĝoj 5-10 € por botelo
  • Restado :
    • Taga ĉioinkluziva prezo : 50 € ; ĝi inkluzivas la manĝojn, konferencon kaj tranokton kun littukoj.
    • Kompleta ĉioinkluziva prezo : 150 € ; ĝi inkluzivas la manĝojn, la kvar tagojn, la tri tranoktojn kaj la konferencojn. Planu krome aĉeti la dediĉitajn librojn.

Kondiĉoj de aliĝo

  • Aliĝo al konferenco kaj por ĉiuj informoj, kontaktu Isabelle NICOLAS :
    • retmesaĝo : isabelle.nicolas2@gmail.com
    • poŝtelefono : +33-6.70.58.61.19
  • Aliĝo al manĝoj kaj tranoktoj :
  • La konferencoj okazas en la franca lingvo sen samtempa traduko, sed la enhavo povus poste esti tradukita kaj dissendita en la reto. Ekster tiuj konferencoj vi povas paroli Esperanton se ĉeestas esp-istoj.