KURSO 2 (B1-B2) « Per perloj al astroj » (2014-apr-27/mai-02)
- Animanto : Radojica Petrović, serbo loĝanta en Ĉaĉak, centra Serbujo, sekretario de ILEI, universitata instruisto pri datumbazoj kaj komputika instrumetodiko, aŭtoro de prelegoj i.a. pri komputika pedagogio kaj interkultura edukado per Esperanto. Li instruis Esperanton en lernejaj kaj eksterlernejaj kursoj kaj E-metodikon en seminarioj por E-instruantoj.
- Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ la KER-difino, ekpaŝi al la nivelo C1 kaj alproprigi valorojn de Esperanta kulturo. La kursanoj havu alvenante minimume la nivelon B1. La kurso liveros utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi la ekzamenon C1.
- Kursmaterialo : Elektitaj verkoj de Esperanta kulturo (beletro, muziko, ĵurnalistiko, faka literaturo) kaj eseoj de la kursanoj mem.
- Prezento :
Per aspera ad astra - proverbis la antikvaj romanoj pri la malfacila vojo al gloraj altoj de sukceso. Tio aplikeblas al la lernado kiel pena laboro survoje al scio kaj kompetento. Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto devas esti dornoplena kiel en la romana proverbo ? Ne nepre. Aŭ : nepre ne. En ĉi tiu kurso ni strebos al C-nivelaj altoj de lingva kompetento laŭ agrabla kaj ĝua vojo tra la magia mondo de Esperantaj literaturo kaj muziko. Elektitaj perloj de Esperanta kulturo - poemo, novelo, kanto, filmeto, gazeta raporto, faka artikolo - estos la baza materialo per kiu la kursanoj konatiĝos kun kulturaj valoroj de Esperanto kaj samtempe progresigos siajn lingvajn konojn kaj komunikajn kapablojn. La kursanoj lernos kunlabore kaj interage. Ni renkontiĝos kun diversaj kulturaj spertoj el propraj vivoj kaj el la Esperantaj beletraĵoj tra leksika, gramatika kaj enhava analizo de la verkoj, lingvaj kaj interkulturaj ludoj, debato pri elektitaj temoj kaj verkado de eseoj. Abundo da interkulturaj temoj kaj situacioj en Esperantaj verkoj motivigos nin ankaŭ pridiskuti, testi kaj kreskigi nian interkulturan komunikkompetenton.
|

KURSO 1 (A2-B1) « Trans la sojlo de la lingvo » (2014-apr-27/mai-02)
- Instruanto : Christophe Chazarein, franco loĝanta en Tuluzo, Francujo, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Ekde 2006, li instruas Esperanton, inter alie en Greziljono. En 2009, li restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2011 la instruado de Esperanto estas lia precipa profesia aktiveco.
- Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La lernantoj de tiu nivelo havu alvenante almenaŭ la nivelon A2. Tiu kurso celas akiri nivelon sufiĉan por esprimi sin en plimulto de situacioj, kie Esperanto povas utili (vojaĝo, renkonto internacia, korespondado ktp.)
- Kurslibroj : Ne necesas aparta kurslibro. Ni rekomendas uzi unulingvan vortaron kiel Baza Esperanto Radikaro de W.F. Pilger, precipe al tiuj kiuj trapas KER-ekzamenon.
- Prezento de la kurso : En la skalo de la KER-niveloj, la nivelo B1 markas la plej gravan etapon en la lernado de la lingvo : tiu de aŭtonomio. Havi B1 signifas esti kapabla elturniĝi en preskaŭ ĉiuj situacioj de la vivo. Ne hazarde B1 nomiĝas ankaŭ « sojlo-nivelo ». ► Tiu kurso ebligas progresi en ĉiu el la kvin kompetentoj necesaj por por majstri lingvon : legi, aŭskulti, skribi, paroladi kaj dialogi. Ni emfazos la lastan kompetenton, kiu bedaŭrinde tiom ofte mankas. Kvankam tiu kurso precipe celas prepari tiujn kiuj volas trapasi la ekzamenon B1, ĝi bonvenigas ĉiujn, precipe tiujn kiuj deziras fine alveni ĉe la sojlo de la lingvo − kaj ne plu resti ekstere !
METIEJO pri « Instrui Esperanton : kiel starti ? »
- Kiu lernas Esperanton kaj ne emas baldaŭ komuniki sian entuziasmon pri la lingvo instruante ĝin ? Kiel bone diras Jomo en sia kanto : Nova lernanto … estos profesoro post unu horo !
- Sed… kiel fari ? Instrui lingvon facilas. Ĝin instrui efike multe malpli facilas. Tio ne improviziĝas, sed bonŝance tio lerniĝas !
- La celo de tiu ateliero ne estas liveri pretajn solvojn, ĝi celas doni kelkajn direktojn, kelkajn pens-erojn kiuj ebligas al vi starti pli facile kaj progresigi vian praktikon.
|

Responsulo : Jannick Huet-Schumann.
Partoprenas : Anne-Marie & Michel, Annie, Antoine, Birta, Bruno, Christiane, Christine & John, Christophe C, Christophe D, Dominique, Eliane, Emmanuel & Florence, François, Gérard & Michelle, Gilles D, Gilles T, Glen, Isabelle, Jannick, Jennifer, Jérôme, Josette, Lise, Lucia, Marco, Marius, Marie-Hélène, Maryvonne, Michelle, Michel & Annette, Monique, Nathalie, Pierre, Radojica, Stéphane, Victor ... Infanoj kun aĝo : Noémie 12, Solène 12, Salomé 15 ...
Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturado aŭ konsultu tie) : DE-72076 Tübingen, RS-32000 Ĉaĉak, SN-00221 Dakar, CF-0945 Bangui, GB-BT38 9DU Carrickfergus, RO-445200 Negrești-Oaș, FR : 02130 Villers-Agron-Aiguizy, 03000 Moulins, 19190 Albignac, 19500 Turenne, 22200 Guingamp, 22590 Pordic, 26300 Bourg de Péage, 29170 Saint-Évarzec, 31190 Auterive, 35160 Montfort-sur-Meu, 35000 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35590 Saint Gilles, 36200 Mosnay, 37000 Tours, 38340 Voreppe, 38960 Saint Étienne de Crossey, 39800 Besain, 44400 Rézé, 47150 Monflanquin, 49270 Landemont, 51000 Châlons-en-Champagne, 52000 Chamarandes Choignes, 58140 Lormes, 61100 Flers, 63160 Billom, 63120 Sainte Agathe, 69600 Oullins, 71600 Paray le Monial, 75019 Paris, 76380 Canteleu, 79140 Cerizay, 79310 Vouhé, 87100 Limoges, 90000 Belfort
|