programeroj de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ


KURSO 2

  • Paroliga Esperanto-kurso por ne plu komencantoj ĉirkaŭ la temo teatro.
  • Georgo instruas Esperanton kaj diskutas pri verkado de teatraĵoj kadre de la lecionoj. Ni parolas pri temoj, fadenoj, prezentita mondo, herooj, tipoj de spektakloj. Dum la kurso li uzas aktivigajn metodojn, ordigos sciojn pri Esperanta gramatiko de plej bazaj scioj ĝis participoj.
  • Ni praktikas kapablon paroli pri diversaj temoj. La ĉefa temo de praktikado estas teatro : Kiel verki teatraĵon, kiel funkcias scenoj, protagonisto, antagonisto, prezentita mondo, kiajn rolojn havas aŭtoro, reĝisoro, scenografiisto, aktoroj...
  • Georgo, polo, lernis Esperanton en liceo kaj trapasis ŝtatan maturekzamenon pri kaj en Esperanto ; filologo ĉe Silezia Universitato en Katowice ; instruisto pri la pola lingvo kaj Esperanto ; eldonisto de libroj kaj aŭtoro de aforismoj kaj dramoj en Esperanto kaj la pola ; instruas Esperanton ekde 1978 en en deko da landoj.

KURSO : Aktora kurso

  • Aktora kurso kaj provludado en Esperanto. Saša montras al la kursanoj, kio estas bezonata por aktori : ekzercoj por koncentriĝi pri siaj rolo kaj teksto ; ĝusta prononco por esti bone komprenata de la publiko ; ekzercoj por adekvata kaj plena spirado ; praktikado kiel ridi, plori, mimiki kaj gesti por esprimi sentojn ; deklamado de poezio laŭ ties interna esprimforto ; ripetado de famaj monologoj ; ktp.
  • Fine de le semajno, la kursanoj montras la rezulton de sia teatra laboro en la vespera programo.
  • Saša komencis rolludi en 1987 kiel ano de la Studenta Esperanto-Grupo SEK el Zagrebo. Dum 5 jaroj li laboris kun Vida Jerman en la Esperant-elsendo de Radio Zagrebo. En Universalaj Kongresoj ekde 1990 en Kubo ĝis 2012 en Hanojo, li prezentis diversajn teatraĵojn komedion, kabaredon, unu-dramon. Nuntempe li laboras kiel profesia aktoro en la Teatro Joakim Vujic en la mezserba urbo Kragujevac.

Spektaklo : Farso

  • Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj - jen kabareda farso pri kutimoj de esperantistoj. Tiu humura provo prezenti Universalajn Kongresojn de Esperanto donis al la aŭtoro bonan okazon pritrakti plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj sufiĉe moke priskribi nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime, ne venas al la kongreso, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. Sur la scenejo, sen ajna scenografio, aperas nur du aktoroj en neŭtralaj nigraj vestoj. Jen la teksto
  • Tiun teatraĵon verkis Georgo Handzlik, ĝin honore mencis la Belartaj Konkursoj 2011, ĝin majstre aktoras por vi Georgo kaj Saša.

Spektaklo : Galileo

  • La germana dramaturgo Bertold Brecht verkis la epikan teatraĵon La vivo de Galileo en 1939. De 2007 la serba aktoro Saša Pilipović prezentas mult-komunikilan monodramon Galileo laŭ la traduko de Tereza Kapista.
  • La teatraĵo ludas en Italujo dum 28-jara periodo en la 17a jc., en epoko de ŝanĝoj kaj renovigo. La genia fizikisto Galileo Galilei inventas astronomian refraktilon kaj per ĝi pruvas la suncentrisman teorion de Koperniko, kio kondukas al konflikto kun la katolika eklezio ĝis inkvizicio minaco.
  • Saša ludas tiun teatraĵon ekde pluraj jaroj. La premiero okazis en 2007 en Jokohamo antaŭ 1.500 esperantistoj el la tuta mondo, kiuj gratulis per granda aplaudo “ĉar ĉio turniĝas”.

Spektaklo : Esperanto-kantoj

  • Originale verkitaj en Esperanto, la kantoj de Georgo rakontas pri la verda komunumo, pri la kongresoj, pri la kluba vivo kaj pri malnovaj amikoj el la UK-oj, kiuj vivas en malproksimaj partoj de la mondo. El liaj kantoj, esperantistoj ofte rekonas ian parton de si mem. Georgo plenumis siajn kantojn akompane de gitaro dum pli ol tridek jaroj dum kongresoj kaj klubaj renkontiĝoj en dekoj da landoj.
  • Georgo, ankaŭ nomata la bardo sen barbo, estas pola kantisto de Esperanto-kantoj kaj aŭtoro de ĉirkaŭ 100 kantoj en Esperanto. Siajn kanzonojn li kantis en pli ol 25 landoj en Eŭropo, Azio kaj ambaŭ Amerikoj. En sia urbo Bielsko-Biała li gvidas du lokajn radiostaciojn kaj semajngazeton. Li havas 2 filinojn. Lia edzino, Małgorzata Handzlik, en 2004 elektiĝis en la Eŭropa parlamento.