Festa semajno por infanoj kaj familioj

11-a Festa Semajno por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj kaj geavoj
de lundo 2-a de aŭgusto vespere ĝis ĵaŭdo 12-a de aŭgusto 2021 matene
Ludoj, banado, manlaboroj, sporto, muziko, kantado kaj E-kursoj

ENHAVO
 
  • AKTIVAĴOJ POR INFANOJ
    • Larisa Osadĉuk : Origamio (rete)
    • Nathalie Rigault : LandArt, Arto kaj Naturo por ĉiu aĝo 2021-08-05/12
    • Bert Schumann : Amuzaj aktivaĵoj diversaj
    • Bert, Xavier : Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de porinfanaj libroj kaj filmoj

  • KURSOJ
    • Jean-Luc Kristos : Babilu ni ludante kaj kleriĝante pri Eo !
    • Xavier Godivier, Nathalie Rigault : E-Kurso por komencantoj blindaj (kaj vidpovaj) 
    • Alain Delmotte : Sorobano, japana abako, magia kalkulilo en via kapo (rete)
    • Bert Schumann : Ekzercoj por individuaj malfacilaĵoj pri gramatiko aŭ libera parolo
  • AKTIVAĴOJ POR ĈIUJ
    • Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
    • Pascal Hébert : Japana ŝako
    • Xavier Godivier : Meditad-ateliero kaj hipnot-seanco por scivolemuloj
    • Bert Schumann : Ark-pafado por infano kaj plenaĝulo
    • Por bicikla promeno sur la verda vojo, kunportu vian biciklon
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Alain Delmotte : Profesiaj desegnofilmoj laŭ tekniko de origamio ; komentado, prezentado kaj diskutado (rete)
    • Libroprezenta vespero, ĉiu laŭtlegu paĝon de ŝatata libro

Infanoj : ORIGAMIO

  • Origamio estas malnova japana arto faldi paperon por krei belegajn malgrandajn figurojn. Ni lernos la bazojn de tiu arto kaj faros diversajn modelojn. Ni kreos ankaŭ manpupojn el papero kaj ni preparos pupteatrajn scenetojn. Taŭga por homoj inter 6 kaj 99 jaroj.
  • Tiu kurso okazos en luda formo, kun origamiaj fabeloj, moviĝantaj modeloj, enigmoj, trukoj, fingra pupteatro ktp.

    Per niaj faritaj modeloj ni eble kreos filmetojn laŭ la tekniko de origamio.

  • Larisa studis molekulan genetikon en Kievo, poste pupteatron kaj origamion en Moskvo. De pli ol 20 jaroj ŝi okupiĝas pri origamio kaj pupteatro kaj pri edukaj ludoj por infanoj. En la ateliero ŝi laboras kun Alain Delmotte, kiu doktoriĝis pri botaniko kaj ekologio en Loveno kaj poste diplomiĝis pri interlingvistiko en Poznano.
  • Jen filmeto muntrita de Anastasia pri la somera reta kurso.

Aktivaĵo : ARTO kaj NATURO

  • Arto kaj Naturo en Greziljono, nia versio de Landarto
  • Nathalie proponas al vi beligi la rektan ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj kampadejo per verketoj kiaj : pentrado sur stumpo (laŭ la ekzemplo sur la apuda foto) ; mandaloj ; panelo dekorativa ; etikedoj per brulgravurilo por la nomo de la plantoj en la bedoj ; strukturoj el vimeno, bambuo ... pli da ideoj ne mankas !
  • Post la unua mateno pasigita por elekti la laborlokojn kaj kolekti materialojn en la parko, la atelieroj establiĝos laŭ la emoj de ĉiu. Ekster la atelieroj, vi povas ĝardenumi kun Nathalie. Infanoj aparte bonvenas.
  • Venu kun materialoj se vi povas (bambuo, vimeno, ligno el paletroj, lano, pendaĵoj por la mobiloj), sed precipe, kontaktu min por ke ni diskutu antaŭe pri la planitaj verkoj : nathalie.rigault ĉe lilo.org

Infanoj : AMUZAJ aktivaĵoj
Laŭ la vetero kaj viaj preferoj, Bert organizas aktivaĵon :

  • banado en urba naĝejo kaj 2 proksimaj banlagoj
  • vizito de zoo La Flèche aŭ amuzparko kun la infanoj (per aŭto)
  • tablotenisa turniro sub la hangaro (kunportu rakedojn)
  • volejbalo sur la flugpilkejo (inter arboj)
  • piedpilko sur granda herbejo (sen randmarkiloj)
  • pieda vizito al dolmeno (2-5 km) kaj glob-ludejo Boule de fort (1,3 km)
  • ekskurso al iu fama Luar-kastelo (per via aŭto)
  • societaj tabloludoj (kelkaj ĉeestas, kunportu viajn)

Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !

  • Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur ! Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  • Nova temo : esperantoparolantaro.
    • Kion gravan scii pri ties pasinteco ?
    • Kiel taksi ĝian nunan staton ?
    • El kio imagi ĝian futuron ?
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Jean-Luc taŭgos por vi ! - NB : Masko portenda en la klasĉambro !

Dancoj kaj muziko : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado de plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Bert Schumann, Thierry Charles ...


Aliĝintoj  : Amélie & Ivan, Bert, Élias, Fanny & Emmanuel, Jean-Luc, Larisa & Alain, Nathalie & Frédéric, Pascal, René, Soumaya & Abdelkrim, Tine & Timm, Véronique, Xavier

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Lucien 11, Octave 10, Mathilde 9, Elliade 9, Adam Z 8, Adam LM 8, Botan 8, Linus 4, Irina 4, August 1 ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2580 Beerzel, FR : 33730 Prechac, 34090 Montpellier, 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 35720 Pleugueneuc, 36330 Velles, 36600 Valençay, 57070 Metz, 63120 Sainte Agathe, 75015+75016+75019 Paris, 76000 Rouen

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2021, 2020, 2019

Vidi televidan filmeton