Invitilo

RETA FORMULARO por peti INVITILON por peti francan vizon.
Ni traktas nur petojn de aliĝintoj.
Ni povas inviti nur por la datoj de niaj publikigitaj kursoj.

Notu bone : Nia Esperanto-Kulturdomo estas instrua institucio kaj tial nia invitilo ne bezonas oficialan stampon de la municipa administrejo. La franca konsulejo (aŭ ’Schengen-domo’) en via lando postulos de vi nian invitilon, plurajn aliajn dokumentojn kaj pagon de kotizo de ĉirkaŭ 60 € por via vizopeto. La konsulejo bezonas plimalpli longan tempon por trakti vian vizopeton. La konsulejo povas rifuzi vian vizon, ĝi ne bezonas klarigi la kialon de tiu rifuzo. Nia Kulturdomo ne povas kontakti la konsulejon aŭ iel interveni. Notu bone : Antaŭ la vizopeto vi eble elspezis monon por via vojaĝo. Kaze de rifuzo de vizo, tiu mono eble estas perdita por vi. Nia Kulturdomo tiam ne povas helpi vin. Ebla perdo de mono estas via propra risko.
Alternativo : Francujo apartenas al la Schengen-zono. Havante Schengen-vizon, oni povas libere vojaĝi tra ĉiuj landoj de la Schengen-zono. Petu vizon de tiu Schengen-lando, en kiu vi havas amikojn kaj kiu havas bonan rilaton kun via propra lando. Post eniro en la landon de via amiko, vi povas pluvojaĝi al Greziljono, sola aŭ kun tiu amiko.

Tajpi ĉiujn informojn komplete kaj ekzakte tiel kiel ili legeblas en la pasporto kaj aliaj dokumentoj.

Sekso sinjoro sinjorino fraŭlino
Familia nomo
Personaj nomoj
Naskiĝdato (tago monato jaro)
Naskiĝ-loko kaj -lando
Ŝtataneco
Adreso (strato, urbo, lando)
Profesio aŭ ĉefa okupo (ekz. studento, dommastrino)
Nomo kaj adreso de la laborejo aŭ studejo
Numero de pasporto
Komenca dato de pasporta valideco
Fina dato de pasporta valideco
Dato de alveno en Greziljono
Dato de foriro el Greziljono
Retpoŝta adreso
Rimarkoj, atentigoj
Kontrolo kontraŭ spamo : En kiu jaro naskiĝis nia lingvo ?
Se ĉio ĝustas alklaku la suban bildon por sendi al ni la informojn por la invitilo.

Se post 2 tagoj vi ne ricevas konfirman retmesaĝon pri la reta invitilo
(pro informadika problemo dum tiu reta aliĝo),
tiam bonvolu averti nin per retmesaĝo al kastelo gresillon.org