Ekskurso proksimen
|
|
Pieda promenado al la apuda vilaĝo Saint Martin d’Arcé por malkovri la regionan globludon « boule de fort » ...
Pieda promenado tra arbaro ĝis la dolmeno de Pontigné .. ..
Veturila veturo por vizito de la centro de Baugé ; itinero laŭ preparita dokumento en Esperanto dum 1h30 ; promenado tra la jarcentoj, de la 12a ĝis 17 jc. ...
Sur la revenvojo, vizito de apoteko (17a jc.) .. .. |
|
Ekskurso nordokcidenten
|
|
Vizito de la kastelo Plessis-Bourré apud la urbeto Cheffes ; la kastelon dum la 15a jc. konstuigis Jean Bourré, ministro de reĝo Ludoviko la 11a ; la kastelo spegulas la transiron de mezepoko al renesanco .. ..
Halto ĉe la rivereto Loir, en urbeto Seiches-sur-le-Loir, por vidi la ĝardenon de la kastelo de Brignac (18a jc.), la kapelon de Matheflon kaj panoramon de la valo de Loir) ...
Reveno al Baugé por malkovri aŭ la muzeon de la kastelo aŭ ĝian subtegmentejon, kie oni ekscias pri la reĝo René de Anĵuo, kiu posedis la kastelon .. .. |
|
Ekskurso okcidenten
|
|
Mezepoka kastelo de la urbo Angers malantaŭ blanka kaj nigra ĉirkaŭmuro kun 17 turoj ; intene oni malkovras la tapetaron pri Apokalipso mendita de reĝo Ludoviko la unua de Anĵuo ĉirkaŭ 1370 .. ..
Murtapiŝo « Kanto de la mondo » en la muzeo Jean Lurçat en Angers, teksita en Aubusson (urbo de centra Francujo) de 1957 ĝis 1966, ĝi spegulas la tapetaron mezepokan por esprimi kosman vizion pri Homo en Paco kaj Gloro .. ..
Promenado tra la urbocentro de Angers al la katedralo Saint-Maurice. La skulptaĵoj de la sanktulo kaj kunuloj en kostumoj de la 16a jc. Krome belega aro de vitraloj de la 12a ĝis 16a jc., kiu ebligas kompreni la evoluadon de la vitralarto ...
Muzeo de la Ardezo en la urbeto Trélazé. Klarigo pri la fabrikado de ardezoj por tegmentoj ... |
|
Ekskurso suden
|
|
Kastelo de la urbo Saumur : Mirinda loko super la Luar-valo .. ..
Abatejo de Fontevraud : 900 jaroj da historio, grandega bieno por monaĥoj kaj monaĥinoj sub la aŭtoritato de virino, « la abatino », ekde la 12a jc. Dum la regno de Ludovika la a (17a jc.), nobelaj junulinoj ricevis tie kristanan edukadon. Napoleono la unua ordonis la fermon de la abatejo por transformi ĝin al malliberejo kie oni nombris ĝis 2000 viroj ; la liberejon oni fermis nur en 1963 .. ..
Kastelo de Montsoreau, konstruita ĉirkaŭ 1450, rekte ĉe rivero Luaro. Bela lum-sona prezentado de la Luara vivo dum la jarcentoj kaj rakonto pri la Damo de Montsoreau, verkaĵo de Alexandre Dumas ... |
|
Ekskurso sudokcidenten
|
|
Troglodita vilaĝo Rochemenier : malkovru vivlokojn kaŝitajn en la kalkaj rokoj, preĝejon, kuirejon, vestejon ktp. ...
Kastelo Brissac : la plej alta kastelo de Francujo kun 7 etaĝoj kaj 204 ĉambroj, stranga miksaĵo de konstruĵoj el 15a jc. (mezepokaj turoj) kaj 17a jc. (nova fasado ne finkonstruita). La familio kiu posedas ĝin hodiaŭ, estas posteuloj de la nobelo kiu aĉetis ĝin en 1502. La kastela parko estas aparte vizitinda ...
Anstataŭ kastelon Brissac, oni povas viziti trogloditan bestoĝardenon en la urbeto Doué-la-Fontaine (ekzotikaj bestoj) ...
Boatpromenado « Luaro Sovaĝa » ekde ŝipejo en la urbeto St.-Mathurin-sur-Loire, oni observas i.a. kastorojn kaj ardeojn ekzotikaj bestoj ...
Abatejo Notre Dame de Cunault, romanika arto en urbeto Cunault ... |
|
Ekskurso nordorienten
|
|
Preĝejo de Cheviré-le-Rouge laŭ anĵua gotika stilo. Oni rigardas la vestaĵojn kaj ornamaĵojn por la katolikaj kultceremonioj de la 18a jc. ...
La Flèche, urbo ĉe la rivero Loir. Oni vizitas la konstruaĵon Prytanée : malnova reĝa lernejo kreita en 1603 kiu iĝis milita lernejo en 1808. Oni vidas la muelejon Bruère, kiu uzas forton de la rivero ...
Frurenesanca kastelo Le Lude : Privata bieno kun bela parko kaj ĝardenoj ... |
|