Turisma vizito ĉirkaŭ Baugé

  • Tiu semajno celas logi esp-istojn kiuj deziras ferii en turisma regiono kaj emas malkovri la imponan kulturan heredaĵon de la franca regiono inter du riveroj : Luaro (france la Loire) kaj Loir (le Loir)
  • La konstruistoj el la pasinteco en tiu areo profitis el donacoj de la naturo, nome ŝtono kalka kvarcglima (france tuffeau) kaj ardezo blua.
  • Kompreneble, multe da lokoj estas vizitindaj. La Kulturdomo proponas programon preparitan tiel ke :
    • antaŭtagmeze oni elektas inter kurso, ateliero aŭ ripozo,
    • post la tagmanĝo en la Kulturdomo oni tuj forveturas por malkovri la vidindaĵojn laŭ la certaj geografiaj situoj,
    • oni revenas por vespermanĝo kaj vespera programo
  • Jen la priskribo de la ekskursoj kun mapo, poste ebloj pli malproksimaj (tut-tagaj) :

Ekskurso
proksimen

  • Pieda promenado al la apuda vilaĝo Saint Martin d’Arcé por malkovri la regionan globludon « boule de fort » ...
  • Pieda promenado tra arbaro ĝis la dolmeno de Pontigné .. ..
  • Veturila veturo por vizito de la centro de Baugé ; itinero laŭ preparita dokumento en Esperanto dum 1h30 ; promenado tra la jarcentoj, de la 12a ĝis 17 jc. ...
  • Sur la revenvojo, vizito de apoteko (17a jc.) ..

Ekskurso
nordokcidenten

  • Vizito de la kastelo Plessis-Bourré apud la urbeto Cheffes ; la kastelon dum la 15a jc. konstuigis Jean Bourré, ministro de reĝo Ludoviko la 11a ; la kastelo spegulas la transiron de mezepoko al renesanco .. ..
  • Halto ĉe la rivereto Loir, en urbeto Seiches-sur-le-Loir, por vidi la ĝardenon de la kastelo de Brignac (18a jc.), la kapelon de Matheflon kaj panoramon de la valo de Loir ...
  • Reveno al Baugé por malkovri aŭ la muzeon de la kastelo aŭ ĝian subtegmentejon, kie oni ekscias pri la reĝo René de Anĵuo, kiu posedis la kastelon .. ..

Ekskurso
okcidenten

  • Mezepoka kastelo de la urbo Angers malantaŭ blanka kaj nigra ĉirkaŭmuro kun 17 turoj ; interne oni malkovras la tapetaron pri Apokalipso mendita de reĝo Ludoviko la unua de Anĵuo ĉirkaŭ 1370 .. ..
  • Murtapiŝo « Kanto de la mondo » en la muzeo Jean Lurçat en Angers, teksita en Aubusson (urbo de centra Francujo) de 1957 ĝis 1966, ĝi spegulas la tapetaron mezepokan por esprimi kosman vizion pri Homo en Paco kaj Gloro .. ..
  • Promenado tra la urbocentro de Angers al la katedralo Saint-Maurice. La skulptaĵoj de la sanktulo kaj kunuloj en kostumoj de la 16a jc. Krome belega aro de vitraloj de la 12a ĝis 16a jc., kiu ebligas kompreni la evoluadon de la vitralarto ...
  • Muzeo de la Ardezo en la urbeto Trélazé. Klarigo pri la fabrikado de ardezoj por tegmentoj ...

Ekskurso
suden

  • Kastelo de la urbo Saumur : Mirinda loko super la Luar-valo .. ..
  • Abatejo de Fontevraud : 900 jaroj da historio, grandega bieno por monaĥoj kaj monaĥinoj sub la aŭtoritato de virino, « la abatino », ekde la 12a jc. Dum la regno de Ludovika la a (17a jc.), nobelaj junulinoj ricevis tie kristanan edukadon. Napoleono la unua ordonis la fermon de la abatejo por transformi ĝin al malliberejo kie oni nombris ĝis 2000 viroj ; la malliberejon oni fermis nur en 1963 .. ..
  • Kastelo de Montsoreau, konstruita ĉirkaŭ 1450, rekte ĉe rivero Luaro. Bela lum-sona prezentado de la Luara vivo dum la jarcentoj kaj rakonto pri la Damo de Montsoreau, verkaĵo de Alexandre Dumas ...

Ekskurso
sudokcidenten

  • Troglodita vilaĝo Rochemenier : malkovru vivlokojn kaŝitajn en la kalkaj rokoj, preĝejon, kuirejon, vestejon ktp. ...
  • Kastelo Brissac : la plej alta kastelo de Francujo kun 7 etaĝoj kaj 204 ĉambroj, stranga miksaĵo de konstruaĵoj el 15a jc. (mezepokaj turoj) kaj 17a jc. (nova fasado ne finkonstruita). La familio kiu posedas ĝin hodiaŭ, estas posteuloj de la nobelo kiu aĉetis ĝin en 1502. La kastela parko estas aparte vizitinda ...
  • Anstataŭ kastelon Brissac, oni povas viziti trogloditan bestoĝardenon en la urbeto Doué-la-Fontaine (ekzotikaj bestoj) ...
  • Boatpromenado « Luaro Sovaĝa » ekde ŝipejo en la urbeto St.-Mathurin-sur-Loire, oni observas i.a. kastorojn kaj ardeojn ...
  • Abatejo Notre Dame de Cunault, romanika arto en urbeto Cunault ...

Ekskurso
nordorienten

  • Preĝejo de Cheviré-le-Rouge laŭ anĵua gotika stilo. Oni rigardas la vestaĵojn kaj ornamaĵojn por la katolikaj kultceremonioj de la 18a jc. ...
  • La Flèche, urbo ĉe la rivero Loir. Oni vizitas la konstruaĵon Prytanée : malnova reĝa lernejo kreita en 1603 kiu iĝis milita lernejo en 1808. Oni vidas la muelejon Bruère, kiu uzas forton de la rivero ... (loka ĉiĉerono)
  • Frurenesanca kastelo Le Lude : Privata bieno kun bela parko kaj ĝardenoj ...

  • Ekster- kaj en-landanoj povas pluprofiti la situon de kastelo Greziljono ; sciu ke je distanco de nur 65 ĝis 150 kilometroj situas la internacie famaj renesancaj Luar-kasteloj » kiel Chambord, Chenonceaux kaj Azay le Rideau.
  • Por la supre proponita turisma semajno, ni limigis la distancon je 50 kilometroj por ke la vizitoj ekde Greziljono povu okazi nur dum posttagmezoj.
  • Sed ĉiuj niaj gastoj povas plilongigi sian restadon en Greziljon por familie per propra veturilo ekskursi tuttage dum kelkaj pliaj tagoj.
  • Saumur, Baugé, Brissac, Plessis-Bourré, Le Lude jam apartenas al la tiel nomataj « kasteloj de la Luaro », sed necesas pliaj vizitoj por pliprofundigi la temon.
  • Jen tri proponoj de tuttagaj ekskursoj por sekvi la francajn reĝojn kiuj restadis en la Luar-kasteloj :

Ekskursoj pli malproksimaj (tut-tagaj)

Ekskurso
je 80 km

  • La fortikaĵo de la urbo Chinon entenas reĝajn loĝejojn kun tipaj fenestroj de la 15a jc., kiujn oni bele finrestaŭris antaǔ en kelkaj jaroj .. ..
  • En la urbeto Langeais renkontu la reĝon Karla la 8a kiu edziĝis kun Anne de Bretagne en 1491 en la kastelo Langeais .. ..
  • Apud Langeais, situas la fama kastelo de la urbeto Azay-le-Rideau, la juvelo de la renesancaj konstruaĵoj .. ..

Ekskurso
je 140 km

  • La reĝo Karlo la 8a naskiĝis en la kastelo de la urbo Amboise, konstruigis reĝan logejon per italaj laboristoj kiam li ekregis en 1491 (komenco de la franca renesanco) kaj mortis tie pro frapo sur la supra sojlo de pordo ! Vi renkontas Leonardon de Vinĉi kaj la lastan reĝon kiu vivis en Luar-kastelo, Francisko la 1a .. ..
  • Proksime de Amboise, situas la kastelo de la komunumo Chenonceaux, nomita la kastelo de la damoj, tie vivis Diana de Poitiers kaj poste Katarina de Mediĉoj .. ..

Ekskurso
je 150 km

  • La reĝo Ludoviko la 12a naskiĝis en la kastelo de urbo Blois, li edziĝis kun la dukino Ana de Bretonujo kiam Karlo la 8a mortis sen heredanto kaj ili loĝis precipe en tiu kastelo. Francisko la 1a, la postsekva reĝo, konstruigis novan alon en renesanca stilo .. ..
  • Proksime de Blois, situas la grandioza kastelo Chambord, konstruita de reĝo Francisko la 1a, ne por loĝi, sed por ripozi post ĉasado en la granda arbaro. Provu observi aprojn kaj cervojn tie .. ..
  • Si vi ferias kun infanoj aŭ ŝatas la bildlibrojn de Tinĉjo, tiam konsideru la proksiman ĉasistan kastelon Cheverny .. .. kun speciala ekspozicio pri Tinĉjo kaj la kastelo Moulinsart imagita de Tinĉjo-aŭtoro Hervé.

Iom da franca historio : La Luar-kasteloj plej ofte originas el fortikaĵoj el mez-epoko. En Eŭropo de la komenco de la 15a jc., la franca reĝolando estis ankoraǔ ne firme establita, oni povas eĉ imagi ke la angla reĝo ( la familio Plantaĝenet) povus krei imperion en Eŭropo kun Francujo kiel propra posedaĵo, tiam en kasteloj de la valo Luaro ekloĝis la francaj reĝoj, nome Karlo la 7a en Chinon. |

Tiun turisman semajnon en januaro 2011 elpensis-redaktis Jannick Huet-Schumann ; konsilis-helpis Michèle Jagueneau kaj Geneviève Gourrichon ; enretigis-bildigis Bert Schumann. Pli kompletan liston de la Luar-kasteloj vidu tie.