La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 24a de aŭgusto 2011. Vi povas elekti la daŭron de via restado (
laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (
ĉioinkluziva prezo) ; vi povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €) aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon.
Por ĉiu semajno afiŝatas unue la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko
Disvolviĝo de restado.
La aliĝintoj.
2011-jul-17

23
Pedagogia semajno. Seminario, prelegoj, aktivaĵoj
Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj (responsulo François Lo Jacomo)
- Thierry Saladin (Francujo) Profundiĝo en gramatiko por prepari la ekzamenon (intensa kurso 5 horojn tage)
- Jean-Luc Kristos (Francujo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie ! (intensa kurso 5 horojn tage)
- F E I (Franca Esperanto-Instituto) Ekzamenoj de unua kaj dua gradoj (jul-21/22)
- Seminario de 4 prelegantoj pri « Esperanto en la oficiala edukadsistemo »
- Francis Simonnet (Claude Trésorier) (Francujo) Kurso por komencantoj
- Manŭel - Emanuele Rovere (Italujo) Muzika prezento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj (vendrede 20h30)
- Marie Savary (Francujo) Veki-Jogo por komencantoj kaj plispertuloj
- Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj)
- Michel Dechy (Francujo) Konatigi Esperanton per bildrakontoj
- François Lo Jacomo (Francujo) La Akademio de Esperanto
- Claude Hagège (Francujo) « Esperanto kaj la lingva diverseco », filmita intervjuo el 2004
- Przemek Grzybowski (Polujo) Prelegserio pri interkultura edukado
- Marie Savary (Francujo) Himalajaj fotoj : temploj apud Katmanduo ; 4-taga migrado al Anapurno ; naskiĝloko de Budho
- Jean-Jacques Tuilier (Francujo) Malkovro de la strategia tabulludo Goo
2011-jul-23

30
Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo)
E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj (responsulo Xavier Godivier)
- Nina Korĵenevskaja (Rusujo)
Kurso por progresantoj, kiuj ankoraŭ ne parolas - aŭ ne havas sufiĉan parolpraktikon
- Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Konversacia kurso universitat-nivela pri aktualaj fakaj temoj el ekologio, scienco kaj kulturo
- Manŭel - Emanuele Rovere (Italujo) Muzika prezento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj (lunde 20h30)
- Marie Savary (Francujo) Jogo okcidenta por komencantoj kaj plispertuloj
- Xavier Godivier (Francujo) Biciklaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono - per via biciklo
- Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Mallongaj skeĉoj por hobiaj aktoroj - spertuloj kaj komencantoj en Esperanto
- Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Prelegoj pri Ajurvedo (tradicia alternativa hinda medicino), ĝenerala historio kaj kulturo de Barato
- Michael Leibman (Francujo) prelego : Kiel investi en daŭripova evoluo ?
- Yann Fañch (Francujo) prelego : Fruktomanĝismo ...
- Matti Lahtinen (Finnlando) Komuna praktikado de ĉina gimnastiko, ĉiun matenon 7h30-8h
- Marie Savary (Francujo) Fotoj el Nepalo : temploj ĉirkaŭ Katmanduo, plurtaga piedirado antaŭ Anapurno, Budha naskiĝloko
- Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Prelego pri rusa pentroarto per lumbildoj
- Lorenzo Tomezzoli (Italujo) Karaokeon spekti kaj mem fari
- Vizito de Greziljono (ĵaŭde, 11h) kadre de Tago de Animado Kampara, organizita per la Turisma Oficejo en Baugé
2011-jul-30

aŭg-06
Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene
Ekskurso al Luar-kasteloj posttagmeze (responsulo Jannick Huet)
- Jannick Huet* (Francujo) Kurso de franca lingvo por ne-franc-lingvanoj
- Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Paroliga kurso por tiuj, kiuj havas bazan nivelon kaj deziras ekparoli
- Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Kurso por fluparolantoj de universitata profesoro pri diversaj sciencaj, kulturaj kaj ekologiaj temoj
- Manŭel - Emanuele Rovere (Italujo) Muzika prezento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj (dimanĉe 20h30)
- Catherine Kremer (Francujo) Ekskursoj posttagmeze al Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj en la regiono (per niaj aŭtoj)
- Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Teatraĵoj kaj skeĉoj por komencantoj kaj spertuloj
- Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Prelegoj kun fotoj pri Barato, ĝiaj kasta socio, ekonomio, politiko, geografio, historio, filozofio
- Floréal Martorell (Francujo) Muzika kvizo pri la Esperanta muzikkulturo kaj ĝiaj artistoj (vendrede vespere)
- Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Lumbild-prelego pri pentroarto franca kaj alilanda
- Gennadij Yaskov, Renata Chassard (Rusujo...) Radioamatoroj per sia sendstacio aktivigas la Greziljonan voksignon F5KSP por akumuli kontaktojn mondvaste
- Jarkunveno de GEPRAF, Grupo de Eo-Parolantaj Radio-Amatoroj en Francio (dimanĉe, 10h) kun partopreno de ne-esp-istaj radioamatoroj el Angers
2011-aŭg-08

15
Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo (Vinilkosmo).
Organizata de de JEFO (Alekĉjo, Emĉjo, Sebĉjo, Flo, Joop, Kvenĉjo, Roĉjo, Stela)
2011-aŭg-15

24
Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO
Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso (responsulo Bert Schumann)
- Jean-Luc Kristos (Francujo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie ! (modera Esperanto-kurso, matene)
- Rolande Cleizergues (Francujo) Bildludoj por lerni vortojn (vespere)
- Bert Schumann (Germanujo) Cseh-metodo, kurso rekte en Esperanto, por veraj komencantoj
- Jean-Pierre Poulin (Francujo) Gitara kaj basgitara kurso pri akordoj, notoj, kaj gamoj ; komuna ludado laŭ viaj muzikstilaj preferoj
- Samy Loisse (Belgujo) Origamio, japana arto de paperfaldado
- Rolande Cleizergues (Francujo) Maskoj el gipsbendoj
- Caroline Mauboussin (Francujo) Ateliero de libro-bindado : bindi sian propran libron
- Jean-Pierre Poulin (Francujo) Improvizado de muzikaj gamoj kun viaj instrumentoj ; esplorado de muzikaj etosoj el la tuta tero
- Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj)
- Bert Schumann (Germanujo) Aktivaĵoj amuzaj (societaj kaj sportaj ludoj, promenadoj kaj ekskursoj, soroban-kalkulado)
- Daniel Durand (Francujo) Prelegoj kun lumbildoj pri Afrikaj urboj, Bona Espero, homaj rajtoj, mondaj solidareco kaj civitaneco
- Floréal Martorell (Francujo) Muzika kvizo pri la Esperanta muzikkulturo kaj ĝiaj artistoj (lunde vespere)
- Claude Labetaa (Francujo) Komputikaj metodoj : krei retpaĝaron per KompoZer, telefoni per Skajpo, muntadi filmon aŭ radio-elsendon registrante MP3-dosierojn per Audacity, krei subtekstojn por filmoj per VisualSubSync
- Marcel Delforge (Belgujo) Foto-prelego pri vojaĝo al Ulanbatoro, Mongolujo
- (Ĉina grupo preterpasas) Tajĝiĉŭuano kolektive per 10-20 ĉinoj, belaj ĉinaj melodioj kantataj de YANG Weijia, pagodoj en Azio prezentataj de ZHANG Shaoji
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
.
(rekta ligo : #S1 #S2 #S3 #F #S4)