Somera programo 2011

La Kulturdomo proponas restadojn en la kastelo de la 17a de julio ĝis la 24a de aŭgusto 2011. Vi povas elekti la daŭron de via restado (laŭtaga tarifo) aŭ resti tutan semajnon (ĉioinkluziva prezo) ; vi povas partopreni semajnan kurson por plulerni Esperanton (70 €), ĉeesti nur kulturan aktivaĵon (35 €) aŭ mem aranĝi vian liberan restadon. Elektu vian propran formulon.
Por ĉiu semajno afiŝatas unue la Esperanto-kursoj kaj sekve la aliaj aktivaĵoj. Ĝeneralajn informojn pri la taga horaro legu en la rubriko Disvolviĝo de restado. La aliĝintoj.
Klaku por rete aliĝi, por printi la aliĝilon kaj grandan varbafiŝon por via klubo. Jen raporto.

2011-jul-17 23
Pedagogia semajno. Seminario, prelegoj, aktivaĵoj
Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj
(responsulo François Lo Jacomo)
  1. Thierry Saladin (Francujo) Profundiĝo en gramatiko por prepari la ekzamenon (intensa kurso 5 horojn tage)
  2. Jean-Luc Kristos (Francujo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie ! (intensa kurso 5 horojn tage)
  3. F E I (Franca Esperanto-Instituto) Ekzamenoj de unua kaj dua gradoj (jul-21/22)
  4. Seminario de 4 prelegantoj pri « Esperanto en la oficiala edukadsistemo »
  5. Francis Simonnet (Claude Trésorier) (Francujo) Kurso por komencantoj
     
  • Manŭel - Emanuele Rovere (Italujo) Muzika prezento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj (vendrede 20h30)
  • Marie Savary (Francujo) Veki-Jogo por komencantoj kaj plispertuloj
  • Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj)
  • Michel Dechy (Francujo) Konatigi Esperanton per bildrakontoj
  • François Lo Jacomo (Francujo) La Akademio de Esperanto
  • Claude Hagège (Francujo) « Esperanto kaj la lingva diverseco », filmita intervjuo el 2004
  • Przemek Grzybowski (Polujo) Prelegserio pri interkultura edukado
  • Marie Savary (Francujo) Himalajaj fotoj : temploj apud Katmanduo ; 4-taga migrado al Anapurno ; naskiĝloko de Budho
  • Jean-Jacques Tuilier (Francujo) Malkovro de la strategia tabulludo Goo

2011-jul-2330
Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo)
E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj
(responsulo Xavier Godivier)
  1. Nina Korĵenevskaja (Rusujo)
    Kurso por progresantoj, kiuj ankoraŭ ne parolas - aŭ ne havas sufiĉan parolpraktikon
  2. Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Konversacia kurso universitat-nivela pri aktualaj fakaj temoj el ekologio, scienco kaj kulturo
     
  • Manŭel - Emanuele Rovere (Italujo) Muzika prezento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj (lunde 20h30)
  • Marie Savary (Francujo) Jogo okcidenta por komencantoj kaj plispertuloj
  • Xavier Godivier (Francujo) Biciklaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono - per via biciklo
  • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Mallongaj skeĉoj por hobiaj aktoroj - spertuloj kaj komencantoj en Esperanto
  • Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Prelegoj pri Ajurvedo (tradicia alternativa hinda medicino), ĝenerala historio kaj kulturo de Barato
  • Michael Leibman (Francujo) prelego : Kiel investi en daŭripova evoluo ?
  • Yann Fañch (Francujo) prelego : Fruktomanĝismo ...
  • Matti Lahtinen (Finnlando) Komuna praktikado de ĉina gimnastiko, ĉiun matenon 7h30-8h
  • Marie Savary (Francujo) Fotoj el Nepalo : temploj ĉirkaŭ Katmanduo, plurtaga piedirado antaŭ Anapurno, Budha naskiĝloko
  • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Prelego pri rusa pentroarto per lumbildoj
  • Lorenzo Tomezzoli (Italujo) Karaokeon spekti kaj mem fari
  • Vizito de Greziljono (ĵaŭde, 11h) kadre de Tago de Animado Kampara, organizita per la Turisma Oficejo en Baugé

2011-jul-30aŭg-06
Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene
Ekskurso al Luar-kasteloj posttagmeze
(responsulo Jannick Huet)
  1. Jannick Huet* (Francujo) Kurso de franca lingvo por ne-franc-lingvanoj
  2. Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Paroliga kurso por tiuj, kiuj havas bazan nivelon kaj deziras ekparoli
  3. Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Kurso por fluparolantoj de universitata profesoro pri diversaj sciencaj, kulturaj kaj ekologiaj temoj
     
  • Manŭel - Emanuele Rovere (Italujo) Muzika prezento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj (dimanĉe 20h30)
  • Catherine Kremer (Francujo) Ekskursoj posttagmeze al Luar-kasteloj kaj aliaj vidindaĵoj en la regiono (per niaj aŭtoj)
  • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Teatraĵoj kaj skeĉoj por komencantoj kaj spertuloj
  • Ranganayakulu Potturu (Barato-Hindujo) Prelegoj kun fotoj pri Barato, ĝiaj kasta socio, ekonomio, politiko, geografio, historio, filozofio
  • Floréal Martorell (Francujo) Muzika kvizo pri la Esperanta muzikkulturo kaj ĝiaj artistoj (vendrede vespere)
  • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Lumbild-prelego pri pentroarto franca kaj alilanda
  • Gennadij Yaskov, Renata Chassard (Rusujo...) Radioamatoroj per sia sendstacio aktivigas la Greziljonan voksignon F5KSP por akumuli kontaktojn mondvaste
  • Jarkunveno de GEPRAF, Grupo de Eo-Parolantaj Radio-Amatoroj en Francio (dimanĉe, 10h) kun partopreno de ne-esp-istaj radioamatoroj el Angers

2011-aŭg-08 15
Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo (Vinilkosmo).
Organizata de de JEFO (Alekĉjo, Emĉjo, Sebĉjo, Flo, Joop, Kvenĉjo, Roĉjo, Stela)

2011-aŭg-1524
1a Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO
Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso
(responsulo Bert Schumann)
  1. Jean-Luc Kristos (Francujo) Ludu ni por paroli iomete, multe, pasie ! (modera Esperanto-kurso, matene)
  2. Rolande Cleizergues (Francujo) Bildludoj por lerni vortojn (vespere)
  3. Bert Schumann (Germanujo) Cseh-metodo, kurso rekte en Esperanto, por veraj komencantoj
  • Jean-Pierre Poulin (Francujo) Gitara kaj basgitara kurso pri akordoj, notoj, kaj gamoj ; komuna ludado laŭ viaj muzikstilaj preferoj
  • Samy Loisse (Belgujo) Origamio, japana arto de paperfaldado
  • Rolande Cleizergues (Francujo) Maskoj el gipsbendoj
  • Caroline Mauboussin (Francujo) Ateliero de libro-bindado : bindi sian propran libron
  • Jean-Pierre Poulin (Francujo) Improvizado de muzikaj gamoj kun viaj instrumentoj ; esplorado de muzikaj etosoj el la tuta tero
  • Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj)
  • Bert Schumann (Germanujo) Aktivaĵoj amuzaj (societaj kaj sportaj ludoj, promenadoj kaj ekskursoj, soroban-kalkulado)
  • Daniel Durand (Francujo) Prelegoj kun lumbildoj pri Afrikaj urboj, Bona Espero, homaj rajtoj, mondaj solidareco kaj civitaneco
  • Floréal Martorell (Francujo) Muzika kvizo pri la Esperanta muzikkulturo kaj ĝiaj artistoj (lunde vespere)
  • Claude Labetaa (Francujo) Komputikaj metodoj : krei retpaĝaron per KompoZer, telefoni per Skajpo, muntadi filmon aŭ radio-elsendon registrante MP3-dosierojn per Audacity, krei subtekstojn por filmoj per VisualSubSync
  • Marcel Delforge (Belgujo) Foto-prelego pri vojaĝo al Ulanbatoro, Mongolujo
  • (Ĉina grupo preterpasas) Tajĝiĉŭuano kolektive per 10-20 ĉinoj, belaj ĉinaj melodioj kantataj de YANG Weijia, pagodoj en Azio prezentataj de ZHANG Shaoji
Klaku por rete aliĝi, por printi la aliĝilon kaj grandan varbafiŝon por via klubo. Jen raporto.