Hejmpaĝo > Dokumentoj > Vidindaĵoj ĉirkaŭ Greziljono
Vidindaĵoj ĉirkaŭ Greziljono     ĝisdatigo : 2010-05-16
 
Provizora listo kompletigenda
  • Amuzparkoj, ludparkoj
    • Skate park (rultabul-ramploj) kaj ludilejo malantaŭ la urbodomo je 2,5 km
    • Holly Park, amuzparko per aparatoj por infanoj en Échemiré je 7 km
    • L’Étang parc de loisirs, amuzparko por junaj infanoj en Brissac je 42 km
    • Le Puy du Fou, amuzparko kaj historiaj spektakloj en Les Epesses je 130 km
  • Kasteloj, abatejoj
    • Proponoj de 6 posttagmezaj kaj 3 tuttagaj ekskursoj.
    • Baugé kun son-lum-spektaklo. Laŭ Svetlana arkitekture ne interesa, sed tre bona ĉiĉerono (eblis traduki sinsekve)
    • Brézé, subtera fortikaĵo, 1 km da vizito subtera, ĉirkaŭkastela fosaĵo profunda ĝis 18 m
    • Montsoreau feŭda kastelo kun son-lum-spektaklo. Laŭ Svetlana perfekta por ekskurso kun e-istoj
    • Fontevraud, abatejo kaj reĝa tombejo
    • Chambord, la plej impona kaj rekonebla kastelo. Laŭ Svetlana interesa, sed duone fermita por restaŭro ; ekspozicio de porcelano sen rilato al la kastelo
    • Plessis-Bourré, fortikaĵa kastelo el 1473. Laŭ Svetlana : kontraŭ 7 € (grupa tarifo), eblas vidi nur malplenan parkon, lageton kun unu nigra cigno. Ne eblas eniri, ĉar tie iu loĝas. Laŭ Bert, dum REF 2003, oni vizitis la internon
    • Ussé, kastelo de la dormanta belulino (dornrozeto) kun muziko
    • Villandry kastelo kaj ĝardenoj
    • Ĝenerale : vizito daŭru 1-2 horojn, por 8 € (gruptarifo) estu io vere interesa. Utilus registri kaj traduki la vortojn de interesa kastelĉiĉerono
    • La kasteloj de la Luaro, mapo kun kasteloj kaj urboj