Bonvenon en nia mondo

Bonvenon en nia mondo
Interesa legolibro por progresantoj pri Greziljono

  • titolo : Bonvenon en nia mondo
  • subtitolo : Primovada legolibro en la Internacia Lingvo Esperanto
  • aŭtoro : Bent Jensenius el Danujo en 2009
  • eldonejo : Kava-Pech el Prago, Ĉeĥujo
  • formato : A5, 125 paĝoj, broŝura, teksto kun fotoj.
  • prezo : 12 € en Kava-Pech kaj UEA-libroservo, aldone afranko, triona rabato ekde 3 ekzempleroj.
  • enhavo : 27 ĉapitroj priskribas diversajn Esperantaĵojn kaj ofertas prian dialogon kaj demandojn.
    • La unua ĉapitro traktas kastelon Grezijono
    • La aliaj ĉapitroj traktas interreton, renkontiĝojn, vojaĝojn, la Akademion, korespondadon, revuojn, asociojn, kutimojn, E-centrojn, kongreson, literaturon....

Antaŭparolo

Ĉi tiun libron oni povas konsideri kiel respondon al la oftaj demandoj : Esperanto ! - Ĉu ĝi ne estas morta lingvo !? En kiu angulo de la mondo oni povas uzi ĝin ?

Laŭ mi la celgrupo de tiu ĉi libro estas sufiĉe ampleksa. Povas uzi ĝin mem-lernantoj same kiel klasoj, kaj depende de la nivelo daŭrigantoj kaj eĉ preskaŭ-komencantoj (se oni vere "maĉas" la tekstojn).

En ĉiuj cirkonstancoj la intenco estas, ke oni uzu ĝin kun alia(j) lernolibro(j). Tial ĝi ne enhavas tradiciajn lingvajn ekzercojn. Aŭ oni povas uzi ĝin nur kiel lego-libron.

Por faciligi la legadon kunmetitaj vortoj estas, je la unua apero, ofte skribitaj kun streketo (-), ekzemple : Inter-reto — Interreto.

Kiel antaŭe menciite la libro celas montri ne la eblan estontan idealan uzon de la lingvo, pri kiu ĝia kreinto revis, sed la nunan uzon. La problemo por verki libron pri nunaj aferoj estas, ke parto de la enhavo estos baldaŭ ne-aktuala. Tiuj partoj do funkcias kiel historio. Kaj cetere tiuj partoj eble povas inspiri legantojn en la estonteco re-vivigi la historion.

Bonan legadon deziras al vi Bent Jensenius