Kiel funkcias ?
Plurfoje jare okazas semajnfinoj por laboremaj volontuloj en kastelo Greziljono, Kulturdomo de Esperanto, por plibeligi la eksteraĵon, por plibonigi la komforton en la ĉambroj, por ripari aŭ novigi ĉion necesan, por prepari la somerajn semajnojn.
Bonvenas helpo de ĉiuj laboremaj homoj, aparte de tiuj kun profesia specialiĝo aŭ de tiuj kiuj en sia hejmo mem riparas kaj ĝardenumas.
Bazaj principoj : Vi memstare alvenas (vidu kiel). Vi prefere kunportas dormosakon aŭ litotukojn kaj vestaĵojn taŭgajn por laboroj. Vi ricevas manĝojn kaj liton. Dum la mateno kaj posttagmezo vi helpas en necesaj laboroj laŭ viaj kapabloj.
Preparo : Sufiĉe frue antaŭe anoncu la datojn kaj horojn de viaj alveno kaj foriro, ĉar necesas zorgi pri viaj manĝoj. Informu kiel vi povas helpi. Por anonci kaj informi, kontaktu la kastelon (vidu tie) aŭ la responsulon.
Fotoj : printempo 2001
Bonvenon kaj antaŭdankon por via helpemo.