Laŭ formato PDF :
Al tiu programo aldoniĝos iam :
Estos almenau kvar malsamaj atelieroj. Tamen ni alvokas ĉiujn bonvolulojn : se vi opinias, ke vi povus gvidi plian atelieron, ne hezitu proponi !
Ankaŭ se vi havas specialan bezonon interne de jam proponita ateliero, ne hezitu proponi, ekde nun antaŭ la staĝo.
La atelieroj funkcias nur per Esperanto.
Gvidos Christian Rivière, aŭtoro de multnombraj poemoj kaj noveloj, inter kiuj pluraj premiitaj.
Li planas :
1. proponi "katalogon" de temoj. La atelieranoj povos pluki el ĝi. La celo estas, por tiuj kiuj bezonas, provizi ilin per deirpunkta ideo, kaj tiel faciligi la starton. NB : kelkaj temoj estas proponataj sub formo de trudita unua frazo.
2. proponi (pli drastajn) trudojn same por faciligi la verko-procezon. Tiuj trudoj povas esti forgesitaj/ignorataj poste aŭ ne (laŭvole), kiam la procezo estas efektive lanchita.
Tamen ankaŭ se vi jam pretigis ideon, tekston, komencon de romano, ktp., estos des pli bone, ĉar Christian utile kaj kompetente helpos vin (sed ne por fini la romanon).
Cele al efika laboro dum tiel mallonga tempo, estos necese vizitadi tiun atelieron de la komenco ĝis la fino.
Gvidos Brigitte Bourdet.
Ne forĵetu viajn malnovajn objektojn el ligno, metalo, nek florpotojn. Transformu ilin en ornamajn objektojn !
En artikolo de Kulturaj Kajeroj, 2009, n° 1, Brigitte klarigas sian teknikon. Estas leginda artikolo, sed nepre venu al la staĝo por praktiki !
Gvidos Dominik Bertrand.
Bindi librojn estis tre grava Greziljona tradicio... Ni proponas unuanivelan lecionon, por komencantoj.
Celo : Staĝinto kapablos krei belan libron, ekzemple el folioj printitaj de si mem per moderna printilo.
Projekto proponota : bindi la 2008-ajn eldonaĵojn de Greziljono (128 p.).
Estas necese vizitadi tiun atelieron de la komenco ĝis la fino.
Gvidos Dominik Bertrand.
Celo : Nefakulo, eĉ tiu kiu "komprenas nenion" pri komputiko, estos kapabla uzi komputoron por kreadi.
La komputikoĉambro restos libere alirebla preskaŭ ĉiam dum la staĝo escepte dum manĝoj kaj noktoj ! Dum ĉiu periodo "komputiko", ni enkondukos novan temon. Ekster tiuj oficialaj tempoj, ĉiu povos daŭrigi personan kreadon. Ni havas du novajn komputorojn, du meznovajn, kelkajn malnovajn. Vi povas kunporti vian. Sed atentu : ni uzas nur liberajn programojn, per Linukso plejofte Ubuntu. Kompreneble estas Interreto.
Jen la kvin periodoj :
Projekto proponota por ligitaj periodoj 1, 3 kaj 5 : kreado de oficiala karto, afiŝo aŭ simila, por Greziljono. Alia projekto proponota : plenigi la paĝojn de la revuo Kulturaj Kajeroj.