Projekto TEGMENTO

Projekt TEGMENTO - financado de la tegmentoj de Greziljono 2021-2023

 
Karaj esperantistoj, karaj societanoj,

Koran dankon al ĉiuj, kiuj per sia laboro, partopreno en niaj staĝoj kaj agadoj, financa kontribuo, ebligis, ke la Kulturdomo de Esperanto nun estas en sufiĉe bona financa situacio : jam 250 000 €ŭrojn da konstrulaboroj ni efektivigis dum la kvin lastaj jaroj, la ĉambron alireblan per rulseĝo ni tre baldaŭ inaŭguros, kaj la 400 000 €ŭra renovigo de la tegmentoj, kio antaŭ dek jaroj aspektis tro ambicia, estas jam 40% finita.

Fakte la tegmento de la kastelo aĝas pli ol nia lingvo Esperanto, sed nia lingvo pluvivos mil jarojn dum tia tegmento kutime kadukiĝas post cent jaroj. Temp’ estas finrenovigi ĝin, sed por atingi tion dum la du venontaj jaroj, ĉar ne eblos dispecigi tiun ĉi laboron en pli ol du laborperiodoj, niaj nunaj monrimedoj kaj ĉiujaraj profitoj ne sufiĉos : necesos 120 000 pliaj €ŭroj. Jam per pli ol 110 000 € da societaj partoj B niaj societanoj kreskigis nian kapitalon, kaj ni rekomendas plian aĉeton de tiaj societaj partoj B, po 200 €, kiuj provizas 1% interezon kaj estas se necese revendeblaj post minimume tri jaroj. Ankaŭ asocioj aĉetu societajn partojn B. Sed ankaŭ tio verŝajne ne sufiĉos. Pro tio ni intencas prunte preni 120 000 €, kaj ni tre esperas, ke la esperantistoj kaj niaj societanoj estas sufiĉe helpemaj por ke ni ne bezonu prunte preni de banko.

Tiuj, kiuj pretas prunte doni minimume 2 000 €, je 1%-interezo, bonvolu konigi sin per retmesaĝo al la retadreso : tegmento@gresillon.org. La repago komenciĝos en la tria jaro, unufoje jare dum kvin ĝis dek jaroj. Ni planas finon de la renovigo de la tegmento post du jaroj. Nia nuna buĝeto estas sufiĉa por repagi la prunton, eĉ la jaro 2020 estis profitdona, tamen ĉar la prunto devigos ankaŭ postajn estrarojn de la kulturdomo, la finan decidon ni voĉdonigos dum eksterordinara membrokunsido organizota rete la 28an de marto 2021. Sed antaŭ la membrokunsido mem, ni bezonas scii, kiuj pretas prunte doni kiom, kaj ĉu ni bezonos krome peti de banko.

Atendante viajn reagojn, kaj antaŭdankante pro viaj kontribuoj,

Tutkore,
François LO JACOMO
Prezidanto de la Kulturdomo de Esperanto
marto 2021
filmeto resumanta la projekton
  Kontakti nin  : kastelo@gresillon.org

  Ni dankas al : André Débertonne, Didier Janot, Jocelyne Monneret, Renée Triolle, Sylviane & Henry Lafargue, Madeleine Dokoutchaef, Franklin van Zoest, Gilles Wallez, Nicole & Paul Quevy Lefevre, Jimmy Stryhn Meyer, Frank Merla, Dieter Rooke, Franciska Toubale, Bernard Vivier, René Jelenc, Catherine Delacarte, Alain Descarpentries, Bert Schumann, Henri Boyet, Laure Patas d’Illiers, Gilles Tabard, Ugo de Maubeuge, Didier Loison, Manjo Vilhelm, Guillaume Lanier, SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).