Fringoj 2011 (planita) - Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Greziljono
Hejmpaĝo > Agendo > Disvolviĝo > Pasintaj eventoj > Fringoj 2011 (planita)
Fringoj 2011 (planita)     ĝisdatigo : 2009-04-11
 
En la dua duono de aprilo, FRINGOJ*, jam la 4an jaron, donos al kvindeko da junaj eŭropanoj la eblecon renkontiĝi kaj kune travivi feri-semajnon en la verda regiono « Maine-et-Loire » "meneluar". La gastejo estos la kastelo Grezijono, nia E°-kulturdomo jam dum pli ol 50 jaroj.

Akompanataj de siaj instruistoj, grupetoj venos i.a. el Bulgarujo, Rumanujo, Kroatujo, Ĉeĥujo, Ukrainujo, Hungarujo kaj Francujo. Ĉiuj partoprenontoj, ekde nun, zorge preparas sin por la aranĝo, i.a. per minimume 50 horoj da lernado de la internacia lingvo, kiu estos ilia komuna lingvo dum tiu kultura interŝanĝo.

La temo de la renkontiĝo estas realigo de spektaklo, kaj dufoja prezentado de ĝi, antaŭ loka publiko, en la festo-salono de la Boĵea urbodomo, kaj en la kultur-domo Georges Brassens de Bondy (apud Parizo). Inter la diversaj aktivaĵoj proponotaj laŭ atelier-formo, de la volontuloj (instruistoj kaj junuloj) : kantado, koregrafio, folkloroj, poezio, teatro, muziko, magio, plastikaj artoj…, ĉiu superos sin mem kaj uzos ĉiujn proprajn talentojn.

3 E : Eŭropo, interŝanĝo (Echange), Esperanto, estos la ŝlosil-vortoj de tiu renkontiĝo. Metante Esperanton je la dispono de junaj Eŭrop-civitanoj, ni celas ebligi al ili, ne nur facile komuniki, sed ankaŭ efike kunlabori, samtempe malkovri la diversecon kaj riĉecon de niaj lingvoj kaj kulturoj.





*FRINGOJ = Festa Renkonto INternacia de GeknabOJ.
En Esperanto, la vorto « fringo » ankaŭ estas nomo de birdospeco.


Historio :

  • La 1a FRINGOJ okazis en 2006. Jen 2 filmetoj, 110 fotoj + 16 sonaĵoj, blogo de Kevin.
  • La 2a FRINGOJ okazis en 2007.
  • 3a FRINGOJ okazis de la 19a ĝis 26a de aprilo 2008.
  • En 2009, anstataŭ FRINGOJ okazis MIREGE de la 24a ĝis 31a de oktobro 2009 en la urbo Baugé,
    danke al Franjo kaj ŝia teamo. Vizitu ĝian retejon kaj rigardu elsendon de France 3.
  • En 2010, anstataŭ FRINGOJ okazos MIREGE en Bulgarujo.
  • En 2011 devus okazi 4a FRINGOJ en Greziljono.
    Informiĝu ĉe s-ino Elisabeth Barbay per retmesaĝo al : eliz.barbaywanadoo.fr