Maratona E-kurso kaj IEK

4-a Maratona Esperanto-kurso
de lundo, 3-a de aŭgusto posttagmeze, ĝis vendredo, 14-a de aŭgusto 2020 matene
 
Paralele : 6-a Interŝanĝoj de scioj kaj de faroj, vidu detale
2020-aŭg-10/14 : 32-a Internacia E-Konferenco IEK post OSIEK

ENHAVO
  • ALIAJ AKTIVAĴOJ
    • Interŝanĝoj de scioj kaj faroj en la franca lingvo, vidu pli
    • Jean-Luc Kristos : Kantu ni - francajn popkantojn en Esperanto !
    • Caroline Mauboussin : Libro-bindado
    • Dori Gromaz-Armenteros : Barcelono, Gaudí, kaj la Modernismo aŭ Nova Arto en Katalunio, per filmetoj
    • Ĵordi Perera Faura : Babilado pri Solidara Ekonomio kaj Tempobankoj
    • Lorenzo Tomezzoli : Distra vespero karaoke-stila
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon
    • Elisabeth Barbay : Projekcio de filmo pri alternativa temo vespere
    • Komuna vespera programo kun la alia grupo
    • Turismaj vizitoj : urbo Baugé, abatejo Solesmes, kastelo Le Lude
    • Libroservo surloke, vidi la liston.
Konferenco IEK
  • La konflikto en orienta Ukrainio - Ulrich Brandenburg
  • Librokulturo kaj legado en la Esperanto-komunumo - Paweł Fischer-Kotowski
  • Ineco de Esperanto - Renée Triolle
  • Unesko kaj Esperanto - François Lo Jacomo
  • Kiel restaŭri brulintajn monumentojn ? - Pierre Grollemund
  • Franca literaturo - Renée Triolle
  • Miaj spertoj en Aŭstralio dum la fajroj 2019/2020 - Rainer Kurz
  • TESPA, Teatro Esperanto de Parizo - François Lo Jacomo
  • Victor Lebrun, la sekretario de Tolstoj - Renée Triolle
  • La sameoj en Finnlando (Internacia Kongresa Universitato 2019) - Jocelyne Monneret
  • Covid-19 kaj aliaj epidemioj - komuna diskuto
  • Provenco, mia bela regiono - Renée Triolle

NB : La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) de 1988 ĝis 2019, poste malfondiĝis. IEK 2018 okazis en Greziljono. En 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante la 32-an IEK pri variaj temoj kiel « Naturo, Medio, Klimato, Scienco, Arto, Socio, Politiko, Medicino ». La partoprenantoj mem prelegos.

Kurso : Supera nivelo

  • Supera kurso por personoj kies nivelo de Esperanto laŭ la KER-sistemo estas C1-C2. La kurso celas personojn kiuj jam sufiĉe bone parolas kaj flue legas en Esperanto. Ĝi enhavos elementojn lingvajn, kulturajn, movadhistoriajn kaj literaturajn. La kursanoj rigardos tiklajn problemojn de la Esperanta gramatiko, serĉos proprajn erarojn (kaj korektos ilin !), kleriĝos pri la Esperanta kulturo kaj la historio de la movado. La kurso disvolviĝos laŭ diversaj metodoj, individuaj kaj
    grupaj, atenton ricevos ĉiuj kapabloj (aŭskultado kaj parolado, legado kaj skribado), ksterlecione ĉiuj laboros etgrupe pri komuna projekto kiun oni prezentos al la aliaj en la fino. Gravan parton okupos la Esperanta literaturo – estos ebloj por iom gustumi originalaĵojn kaj ekscii pli multe pri niaj verkistoj, krome eblos ankaŭ interŝanĝi opiniojn pri la verkoj kiujn oni jam legis kaj eĉ mem verki rakonton aŭ poemon.
  • Paweł FISCHER-KOTOWSKI estas esperantisto el Pollando. En la movado li aktivas ekde 2010, en diversaj roloj internacie kaj landskale, i.a. kiel komitatano de UEA, ĝenerala sekretario de TEJO, estrarano de la landa asocio. Li kunorganizis kelkajn Esperanto-aranĝojn, redaktis du eldonojn de la Jarlibro de UEA, diplomiĝis en la Interlingvistikaj
    Studoj de UAM (Poznano, PL). Dum kelkaj jaroj li uzis Esperanton kiel hejman kaj poste ankaŭ laborejan lingvon (en la CO de UEA). Nuntempe li laboras kiel bibliografo en la Nacia Biblioteko de Pollando kaj en sia libera tempo rete instruas Esperanton kadre de la programo Ekparolu ! en edukado.net.

Kurso : BABILU ni LUDANTE kaj kleriĝante pri Eo !

  • Kiel kutime la ĝenerala etoso estos ĝoja kaj fruktodona. Dank’al tre diversaj ludoj. Sed, ne nur ! Okaze de ludoj, aù post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ludoj estos ankaù okazo por riĉigi la vorttrezoron.
  • Nova temo : esperantoparolantaro.
    • Kion gravan scii pri ties pasinteco ?
    • Kiel taksi ĝian nunan staton ?
    • El kio imagi ĝian futuron ?
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj deziras progresi, tiu grupo kun Jean-Luc taŭgos por vi ! - NB : Masko portenda en la klasĉambro !

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO

  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado. Pluraj jam lernis bindadon kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Vidu belan rezulton.
  • Nia bindistino Caroline ree bonvenigas vin en 2020. Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.

Dancoj kaj muziko : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso.
  • Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro. Kion kanti ? Kanzonojn kantatajn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, francajn famaĵojn kaj movade konatajn kantojn el diversaj landoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 10 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 253 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • NB : Se vi aliĝas al la semajno de Interŝanĝoj, tiam en la aliĝilo al la programo, marku la butonon "Mi partoprenas neniun programeron", ja la aktivaĵoj senkostas ĉar la interŝanĝoj estas reciprokaj kaj senmonaj.
  • Baza prezo por Interŝanĝa restado dum 7 tagoj : inter 224 kaj 427 € (tendejo 189 €)
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Brigitte Ardon, Catherine Kremer, Elisabeth Barbay, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Anne-Marie, Andrea, Annick, Brigitte, Caroline, Catherine, Dolors, Dori, Elisabeth, Émile, Expédit, François, Jean-Luc, Jocelyne, Jordi, Jorine, Leonid, Lorenzo, Marie-France & Jean, Monique, Patrick, Paweł, Rainer, Renée, Ulrich & Barbara ... kaj la alia grupo

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-5060 Sambreville ; BN-Cotonou, DE-13158 Berlin, 70186 Stuttgart, ES-08032 Barcelona, 08180 Moià, 17244 Cassà de la Selva, GB-M71WE Salford, NL-4285AL Woudrichem, PL-02-778 Warszawa, FR-13600 La Ciotat, 34190 Laroque, 35510 Cesson-Sévigné, 37190 Vallères, 38320 Eybens, 55100 Verdun, 41100 Saint Ouen, 63120 Sainte Agathe, 69003 Lyon, 69600 Oullins, 71100 Saint Rémy, 71530 Fragnes La Loyère, 71700 Tournus, 75016 Paris, 75019 Paris, 92100 Boulogne, 93140 Bondy ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2019. (Filmeto de AŬTUNE 2017 danke al Andy Horrocks.)