Jarfina FESTego + novjara Gresilvestra FESTeno

Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno "Gresilvestra"

Bert & Jannick, Bruno & Maryvonne, Claudie & Robert, Francine & Yannick, Frédéric, Gretel, Guillaume, Huguette, Marie-Christine, Marisol & Patrice, Michel, Muriel, Nathalie & François, Nino, Philippe, Raymonde, René ...

  • alvenantaj el : IT-04100 Latina ; FR-31300 Toulouse, 33730 Préchac, 35700 Rennes, 35510 Cesson-Sévigné, 35580 Guichen, 37130 Cinq Mars la Pile, 40090 Saint Avit, 44330 La Chapelle-Heulin, 49270 Orée d’Anjou, 56310 Guern, 69001 Lyon, 72350 Saint Ouen en Champagne, 75019 Paris, 85100 Les Sables d’Olonne, 85190 Venansault, 85320 Mareuil-sur-Lay-Dissais ... Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.

Programo parte el pasintaj jaroj

  • Distraĵoj
    • Ĥora/korusa kantado - Muriel Lefort
    • Popoldanco : Kalonkadour, Noidoi - Francine
    • Kurso de Bao, sŭahila sem-ludo, strategia ludo - Nino
    • Linidancoj - Marie-Christine
    • Specifa ludo - Claudie
    • Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)
    • Edifa kurso de ideograma skribo Bliss - Bert
    • Konkurso pri ŝercoj en Esperanto, preparu viajn !
  • Prelegoj
    • La sŭahila lingvo lingva situacio en Tanzanio Zanzibaro/Tanzanio - Nino
    • Fotoprelego pri fremdaj landoj
    • Kiel varbi por Esperanto per politiko - Bert
    • Prezento de la nuna situacio de la Kulturdomo Greziljono - François
    • Malnova filmo pri Greziljono - Jannick
  • Lingva kleriĝo
    • Paroliga Esperanto-kurso kaj ingvaj respondoj - François
    • Skrablo kun Esperanto-vortaro (lerni, ludi, konkursi) - François
    • Oratora legado de noveloj
    • Biblioteko kaj libroservo je via dispono
  • Korpa moviĝo
    • Ĉigongo, ĉina tradicia gimnastiko - Claudie
    • Fajro ĉe la lageto por bruligi branĉrestojn - René
    • Ekskurso al kasteloj kaj urboj de rivero Loire - lundon - Langeais kaj Azay-le-Rideau
    • Tablotenisa konkurso sub la hangaro
    • Jogo por komencantoj (kunportu elastan sportvestaĵon) - Bert
    • Promenado en nia arbaro kaj sur la verda vojo - Jannick
    • Saŭnado en la naĝejo de Beaufort - (dimanĉe
  • Por infanoj
    • Lanĉado de flugantaj lanternoj dum la malhelo
    • Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
  • Vesperoj :
    • Interkona vespero (sabate)
    • Komuna kantado (kunportu kantaron)
    • Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)
    • Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj
  • Silvestra Nokto (marde) kaj NovJaro
    • Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)
    • Longa festeno (vidu menuon malsupre)
    • Kostum-balo -> kunportu maskon kaj/aŭ vian plej belan kaj plej gajan kostumon
    • Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
    • Dormado ĝis kiam vi volas
    • Novjara promenado tra la kastela parko aŭ laŭ al verda vojo

Silvestra Festeno : la 31an de decembro vespere menuo el pasintaj jaroj

  • aperitivo
    • reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko), koktelo senalkohola
    • gratenita bastonpano farĉita per kaprina fromaĝo kaj ŝinko
  • antaŭmanĝo
    • poteto de mara trio (salmo, salikoko kaj lojto)
    • blanka vino Anĵua, vinbersuko blanka
  • normanda truo por apetitigi
    • pomglaciaĵo surverŝita de pirbrando, pirsuko
  • ĉefa plado
    • brustaĵo de grasanaso sur lito de maronoj
    • ŝinkofasko el fazeoloj, grateno el terpomoj laŭ daŭfinata maniero
    • ruĝa vino Anĵua, oranĝa suko
  • postmanĝo
    • pleto da fromaĝoj kaj ĝiaj verdaĵoj
    • ruĝa vino, ruĝa vinbersuko
  • deserto
    • Jul-ŝtipoj, ĉokolada ŝaŭmo
    • dolĉa vino Coteaux-du-Layon, suko multvitamina
  • pour ĉion digesti
    • kafo kun konjako aŭ menta likvoro

2019
2014 2012 (Joël)
2011 2010