Poemoj, kantoj kaj ŝercoj pri Greziljono

Al la Esperanto-Domo
Dediĉita al Julia Isbrücker kaj Andreo Ĉe, kiuj aranĝis kaj dediĉis al Grezijono
Teksto kaj muziko de Catherina Roskes Dirksen
Muzikaranĝo de Dina Appeldoorn
 


     I
Grezijono vokas ĉiujn
Tie staras nia dom’
Tie lingvo Zamenhofa
Ligas homon kun la hom’ !
     II
Kune studas, babiladas
Ĝuas, ridas, revas ni
Tie ni diverslingvanoj
Sentas nin ĉe famili’ !
     III
Al la Esperanto-Domo !
Al la paca nia rond’
Por ke nia bela lingvo
Sonu tra la tuta mond’.
     Rekantaĵo
Grezijono
en arbara la kastel’
Por la anoj
de la bela verda stel !


S-ino AIDA Yayoi « en la jaro 1991 unuafoje vizitis la kastelon. Ŝi estis emociita de pasio de Esperantistoj, kiuj akiris la konstruaĵon por Esperanta Movado. En la stelplenaj noktoj ŝi povis ĝui promenadon en la kvieta kaj trankvila atmosfero. Tiutempe en Japanio, precipe en urboj, oni ne povis rigardi stelojn en la nokto pro malpura aero. En tiea bela nokto kortuŝite ŝi verkis utaon. »
  Lunlumo brilas sur la malnova kastelo
Lernante Esperanton tie
Mi sentas unu figuron ŝvebi en mia koro
Emociite mi vidas majstron Zamenhof

Mikaelo Bronŝtejn partoprenis la 30-an Internacian Esperanto-Konferencon de OSIEK je 2018-jul-21/27 en Greziljono. « Li dankis por la semajno pasigita en Greziljono kaj donacis tiun ĉi kanton, kiu nasikiĝis ĝuste tiam. Li esperas ke ĝi plaĉas al ni kaj ke ni kantos ĝin fojfoje kun novaj venantoj al nia ĉarma kastelo. »
La kvar turetoj allogaj kaj stretaj pacon protektas en la kastel’.
Varmo frenezas sed ne tro lezas ĉe malvarmeta botel’.

Jen prelegantoj rigoraj kaj vantaj, jen alvokanta kanta muzik’.
Al promenado, la verda pado, vokas nin kune amik’.

Kvazaŭ lumstrioj pasas ferioj ; fulma donaco de hela fortun’.
Vere-estas gajno tiu semajno ĉar amikiĝis ni nun.

Refreno :
Konstatu nun vi ke flugas la viv’ ; la tempon ne tuŝas admon’,
do pensu pri l’ven’ kaj bolos viv’ en la olda kastel’ Greziljon’.
do pensu pri l’ven’ kaj bolos viv’ en la olda kastel’ Greziljon’.

Helena Forget legis ŝercon al Mikaela Savignat-Belhote la 1-an de januaro 2020
Patro sendis sian filinon en la Kastelo-n Greziljono por perfektigi Esperanton. Post tre longa restado ŝi revenas. La patro petas kiel ŝi fartas. Ŝi respondas : Mi atendas bebo. La patro tuj koleriĝas : Kiel ! Mi pagis al vi staĝegon kaj vi ankoraŭ forgesas la akuzativon !!!