PRINTEMPaS : intensivaj kursoj kaj ekzamenoj 2019

Kurso kun Przemek, Christophe aŭ Marion (2019-apr-26/maj-04)
KAJ / AŬ
Trapasu internacian Esperanto-ekzamenon (2019-maj-03/04)
Aliĝilo - enskribiĝo
Read in English

ENHAVO  

 Kurso A1-A2 « Ni kuneku ! » gvidata de Marion Quenut
 Kurso A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » gvidata de Christophe Chazarein
 Kurso B1-B2 « La Bjalistoka Metodo » gvidata de Przemek Wierzbowski
 Internaciaj KER-ekzamenoj de UEA/Origó
 Migra-promenada semajno (en Esperanto) gvidata de Olivier Buisson, 2019-apr-28/maj-04
 Jogo kun Catherie Scharff
 Prelegas Serge Sire kaj Jacques Le Puil pri : E-igi humuraĵon en kanzono, poemo, teatraĵo, eĉ vortludo lunde
 Koncerto de FUNDU, Vigla Muziko marde
 Prezentas Przemek Wierzbowski pri Polujo
 Prelegas Michèle Abada-Simon pri « Eŭropo-Demokratio-Esperanto »
 Fotoprelegas Olivier Buisson pri siaj 2 grandaj vojaĝoj en Sudameriko kaj en orienta kaj norda Eŭropo
 Koncertas Georgo Handzlik kaj Dominika vendrede
 Libroservo surloke, vidu liston
 NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo

LA SEMAJNO RESUME

 Programo de la kursoj, seminario kaj ekzameno --- Menuoj
 Prezoj kaj aliĝilo --- Aliĝintoj kaj iliaj loĝlokoj
 Foto de tiu ĉi staĝo --- Fotoalbumoj, filmetoj de pasintaj staĝoj --- Grupfotoj
 Intervjuo kun la responsanto de la staĝo
 Opinioj de partoprenintoj : Ekzamena sesio 2018 --- pasintaj staĝoj

La Kulturdomo Greziljono organizas KUNLABORE kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kursojn por personoj kiuj komencis lerni E-on kaj deziras rapide progresi per intensaj kursoj gvidataj de tre spertaj instruistoj kiuj uzos E-on por instrui per aktivaj metodoj. Ni proponas tri nivelojn (kursojn).

KURSO B1-B2 « La Bjalistoka Metodo » (2019-apr-27/maj-03)
 

  • Instruanto : Przemek WIERZBOWSKI, polo, studis juron en la Universitato de Bjalistoko, laboris ĝis junio 2008 en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kadre de Eŭropa Volontula Servo, en 2008 kaj 2009 en la Bjalistoka urbodomo por organizi la 94-an UK-on. Li trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 kaj partoprenis unujaran instruistan trejnadon de UAM-ILEI en Poznano. En 2012-2013, li laboris en Centro de Esperanto kaj Interkulturo en Sicilio kaj instruis en lernejoj. Nun grandan parton de lia vivo okupas la Bjalistoka Esperanto-Societo. Przemek instruas Esperanton en Bjalistok kaj en internaciaj aranĝoj en Slovakio (SES).
  • Celo : Akiri la nivelon B2 laŭ tiu difino. La kursanoj de tiu nivelo havu alvenante minimume la nivelon B1. Bonvenas ĉiuj kiuj deziras firmigi sian lingvo-uzon, sed aparte kursgvidantoj aŭ kursgvidontoj. La kurso alprenas preparan karakteron por la ekzamenoj fine de la kurso. Przemek tajloras la kurson al la nivelo de la partoprenantoj kaj certe liveras utilan enhavon ankaŭ por lernantoj de pli alta nivelo, kiuj deziras trapasi C1-ekzamenon.
  • Kurslibroj : Lernolibro ne estas postulata, vortaro utilus.
  • Prezento : La kurso koncentriĝos je pliampleksigo de vortprovizo, parolturnoj kaj ilia utiligo en konversaciado kaj rakontado. Tiu kurso traktos ĉiujn gravajn gramatikaĵojn, preparos kursanojn al la ekzameno per ekzercoj, taskoj, kunlaborigaj ludoj, konversaciado kaj rol-ludado.

KURSO A2-B1 « Trans la sojlon de la lingvo » (2019-apr-27/maj-03)
 

  • Instruanto : Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperanto­instruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperanto­instruado.
  • Celo : Akiri la nivelon B1 laŭ tiu difino. La homoj aliĝintaj al tiu kurso havu antaŭ la komenco la nivelon A2. Ĉi tiu kurso celas la homojn, kiuj deziras akiri nivelon sufiĉan por komuniki en la plimulto de la situacioj kie Esperanto povas utili (vojaĝoj, kongresoj, internaciaj renkontiĝoj, korespondado, gastigado, kpt...).
  • Prezento de la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi. Ĉi tiu kurso ankaŭ celas prepari por la parolaj kaj skribaj taskoj de la ILEI-UEA-ekzamenoj je la niveloj B1 kaj B2.

KURSO A1-A2 « Ni kuneku ! » (2019-apr-27/maj-03)
 

  • Instruanto : Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
  • Celo : Akiri la nivelon A2 laŭ tiu difino. Ĉi tiu kurso estas destinata al tutkomencantoj aŭ al personoj, kiuj jam eklernis Esperanton, sed ankoraŭ konsideras sin komencantoj.
  • Kurslibro : Ne estas rekomendata lernolibro, la kurso baziĝos sur nepublikigita materialo (destinata al nova lernolibro projekta). La praktika vortaro de André Andrieu (16€, eldonita de SAT­Amikaro) estas rekomendata.
  • Prezento de la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la ekzameno estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj aktivigoj.

Internacia KER-ekzameno (2019-maj-04)
 

  • Niveloj : La ekzamena komisiono de UEA akceptis okazigi KER-ekzamenojn je la 3 niveloj B1, B2 kaj C1. Eblas trapasi la kompletan ekzamenon (skriban kaj parolan), nur la skriban aŭ nur la parolan parton. Eblas surloke ŝanĝi la nivelon. Ekzameniĝanto estu almenaŭ 14-jara. Eblas skriba kaj parola parto nur en unu sama nivelo.
  • Aliĝo al ekzameno : Pri aliĝo kaj prezoj legu malsupre.
  • Diplomo : Post sukcesa ekzameniĝo la ŝtate agnoskata hungara ekzamencentro Origó en Budapeŝto eldonos kvarlingvan diplomon por la kandidato. Tiu diplomo validas en Eŭropo kaj akceptiĝas en pliaj landoj ekster Eŭropo.
  • Pri KER : Jen la ekzamena regularo. Jen vikipedio.org pri la KER-kadro. Edukado.net jen pri la KER-kadro, jen pri la KER-ekzamenoj. Jen ekzamen-specimenoj. Jen pri franca ministra dekreto - ŝancego por Esperanto ! Por pliaj informoj skriku al ker-ekzamenoj edukado.net
  •  :-) Jen JoMo KER-kantas. Jen Cyrille Hurstel intervjuis na Katalin Kovats.

PROGRAMO de la kursoj
 

  • vendrede, 26an de aprilo
    • posttagmeze alveno de la kursantoj. Ĉiu trovas littukojn sur sia lito en sia kastela ĉambro
    • 18h30 akcepto kun aperitivo
    • 19h30 vespermanĝo
    • 20h30 interkonatiĝo kaj prezento de la kursoj
  • Taga disvolviĝo de sabato, 27a de aprilo ĝis vendredo, 3a de majo
    • 8h-8h30 matenmanĝo
    • 9h-12h kurso kun Przemek, Marion aŭ Christophe
    • 12h30 tagmanĝo
    • 14h distraĵoj proponitaj de Jannick aŭ individua laboro
    • 16h30-18h30 kurso
    • 19h vespermanĝo
    • 20h30 vespera programo

PROGRAMO de la ekzamenoj

  • vendredon, 3an de majo
    • posttagmeze : alveno de nur ekzameniĝantoj
    • vespere : parola ekzameno por la unuaj ekzameniĝantoj
  • sabaton, 4an de majo
    • antaŭtagmeze : skriba ekzameno por ĉiuj ekzameniĝantoj
    • posttagmeze : parola ekzameno daŭrigata
    • poste : foriro de la lastaj ekzameniĝantoj (konsiloj)

Aktivaĵo : MIGRADO-PROMENADO

  • Travoji arbaron aŭskulte al la naturo, surprizi kapreolon surpade, trairi valetojn, laŭiri riverojn, admiri panoramojn al la kamparo anĵua kaj burgonja, alsupri montetojn ... tiom da okupiĝoj por partopreni kune !
  • Ni migrados laŭ la verda vojo kaj laŭ iuj el 31 eblaj migradpadoj ĉirkaŭ Baugé, tra kampoj kaj arbaroj, laŭ riveroj kaj lagetoj. Ni ekiros foje rekte de la kastelo, foje veturos per niaj aŭtoj al la start-loko. Ni marŝos meze 15 km ĉiutage.

  • Vi alvenos en Greziljono inter vendredo 26/4 vespere kaj dimanĉo 28/4 vespere, plej malfrue lundon 29/4 antaŭtagmezo. Lunde ni faros du duontagajn promenojn. De mardo ĝis vendredo ni migros dum la tuta tago, tagmeze ni piknikos. Ĉiuj hejmeniros sabaton 4/5 matene.
  • Planita horaro : 8h matenmanĝo, 9h foriro, 17h-18h reveno, 19h vespermanĝo, 20h30 vespera programo.
  • La grupo ideale konsistu inter 6 kaj 12 homoj. Olivier akceptas gvidi eĉ malgrandan grupon. Lia celo estas praktiki la lingvon. Tial li atendas nur esperantistojn, eĉ se temas pri komencantoj.
    Lingva bano tre efikas por lingvolernantoj, ĉar kutime oni senĉese babiladas dum la tuta migrado kaj ĉar tiuj konversacioj estas pli vivaj ol en klasĉambro. Laŭ via peto, Olivier povas konsili kaj korekti vin por pli efikaj progresoj.
  • Olivier BUISSON estas kampogardisto (kampara policisto) laŭprofesie, li pasie ŝatas migradon kaj Esperanton. En 2010 dum 10-monata vojaĝo en Sudameriko, al li trudiĝis la ideo fondi asocion pri migrado por esperantistoj kaj Esperanto-ŝatantoj por reklami migradon en la esperantistaro kaj Esperanton ĉe la migremuloj. Jen lia retejo.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
 
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo (krom ekzameno) por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • La lernantoj kiuj ekzameniĝas, ricevos senpagan tranokton de la 3a ĝis 4 de majo.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

PREZO kaj ALIĜO al ekzameno
 

  • Kotizo laŭ edukado.net.
    • Nivelo B1 kompleta : 70 €, nur skriba aŭ parola : 35 €
    • Nivelo B2 kompleta : 80 €, nur skriba aŭ parola : 40 €
    • Nivelo C1 kompleta : 90 €, nur skriba aŭ parola : 45 €
  • Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ? Respondo
  • Por ekzameniĝi, bv. kontaktu Christophe (retmesaĝe al <ch.chazarein<img176> gmail.com> aŭ telefone per +33-6.31.80.40.07), kiu helpos vin elekti vian nivelon kaj plenumi la aliĝ-proceduron.

Teamo : Jannick Huet, Bert Schumann, Sunjo Cash


Aliĝintoj  : Andrzej R, Anne-Marie & Vincent, Anthony, Bastien, Bernadette, Bernard, Blaise, Brigitte, Bruno, Catherina, Christine & Jean-Claude, Christophe, David, Dominique & Serge, Dominika, Fundu, Jean, François, Georgo & Vinjo, Gérard, Gilbert, Guadalupe, Hervé, Jannick & Bert, Joël, Marielle & Jean-François, Jean-Marc, Jean-Yves, Marc, Marina, Marion, Michèle, Morine & Péio, Nageye A, Olivier, Peter, Przemek, Thérèse ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj : BE-6990 Hotton, CD-Kinshasa, CH-1134 Vufflens-le-Château, ES-39007 Santander, 48012 Bilbao, GB-N51JP Londono, PL-11730 Mikołajki, 15446 Bialystok, 43309 Bielsko-Biała ; NL-5591 HC Heeze ; RU-630009 Novosibirsk ; US-VA 24141-Radford ; ZA-7800 Cape Town, 8001 Cape Town ; FR : 21000 Dijon, 22400 Coetmieux, 31100 Toulouse, 31190 Auterive, 33670 Créon, 35400 Saint Malo, 35510 Cesson-Sévigné, 35700 Rennes, 41100 Saint Ouen, 44100+44300 Nantes, 57290 Fameck, 67200 Strasbourg, 67610 La Wantzenau, 68190 Ensisheim, 69300 Caluire-et-Cuire, 71530 Fragnes La Loyère, 75013 Paris, 75019 Paris, 78110 Le Vésinet, 79210 Arçais, 92600 Asnières-sur-Seine ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2019