Necesejo PMR (2018)

Instalo de necesejo por Personoj kun Moveblo Reduktita
(rulseĝuloj) en la verando en 2018

Rulseĝuloj ne povis veni al la Kastelo pro manka necesejo. Post longa pripensado, ni instalis taŭgan necesejon en la verando, loko ne ideala, sed praktika. La projektado kaj planado komenciĝis en 2017 kaj estis prezentita en la Membrokunveno de 2018.
Instalo de la forflua dukto, kreo de rigardilo-kunfluilo.
Muntado de la metala framo kaj instalado de la pordo.
Muntado de gipsplatoj por humidaj lokoj, izolado per rokolano.
Muntado de la tegmento kun tegmenta fenestro.
Tranĉado de gipsplato.
Farado de la juntoj per gipsŝmiraĵo.
Farbado de la muroj kun eĝoj kontrastigaj por malbone vidantoj.
Muntado de la sanitaraj instalaĵoj laŭ PMR-normoj.
Lastaj laboretoj, inaŭguro, unua uzo la 31-an de aŭgusto.
La tuton de la laboroj realigis volontuloj, kiujn ni ĉi tie dankas tutkore. Tiuj pasigis dudekon da tagoj por realigi ĉiujn laborojn. Le totalo de la aĉetitaj materialoj sumiĝas je malpli ol du mil eŭroj. Sepdeko da esperantistoj kaj E-asocioj subtenis nin finance, legu pli tie.
Ĝis la sekva laboro ! --- Reiri supren