Interŝanĝoj de scioj kaj faroj

6-a Interŝanĝoj de scioj kaj de faroj
kun spirito RERS kaj LIS
laŭ VIAJ diversaj proponoj de aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj
de lundo, 06-a de julio, posttagmeze ĝis ĵaŭdo, 16-a de julio 2020, matene
 
Paralele : 4-a Maratona Esperanto-kurso, vidu detale

ENHAVO
  • INTERŜANĜOJ en la franca lingvo 2020
    • Véronique Koalal : Mia eta ŝpar-mercero, la arto akomodi teksaĵ-restaĵojn
    • Odile Barckicke : Metodo Ophtalgym ++ Prelego pri la vivo de la naturkuracisto Raymond Dextreit
    • Nadia Bajolle : Interŝanĝoj de legado kaj prunto de libroj (alportu viajn)
    • Elisabeth Barbay : Unuaj paŝoj en Esperanto - por komencantoj
    • Isabelle Nicolas : Enscenigo de teatraĵetoj
    • Francis Bedon : Enkonduko al la argentina tango, valso, tradiciaj dancoj
    • Elisabeth Barbay : Kanzona ateliero ĉirkaŭ gitaro provisoire
    • Isabelle Nicolas : Vizito de spiralaj sonorilturoj kaj dolmeno, promenado al la pilkoludejo
    • Caroline Mauboussin : Libro-bindado
  • INTERŜANĜOJ okazintaj en la jaro 2019
    • Dennis Keefe : La ĉiutaga vivo de la esperantistoj en Ĉinujo
    • Nathalie Machiels : Mia genealogia arbo kaj la misteroj de la familia memoro (inico al psikogenealogio kaj aktivecoj de krea esprimado)
    • Helene Forget : Bracelej braziaj - baza teĥniko
    • Alain Seillé : Kurseto de norda marŝado dum 1 horo sur la verda vojo
    • Mickaël Monnard : Promenado de malkovro de manĝeblaj plantoj
    • Marion Quenut : Okcitana lingvo kaj kulturo
    • Jean-Charles Golomb : Lerni ĵongli per pilketoj
    • Emile Portella : La vegetaranismo kaj la metodo harmoniista
    • Catherine Kremer : Kiel vivi en la naturo. 1 duontago por konstrui ŝirmejon, alia duontago por nutri sin danke al la naturo (fari fajron, kuiri sovaĝajn plantojn)
    • Georgette Borot : Promenadeto laŭ Land-Art ++ Ateliero de verkado ++ Silenta siesto en la naturo
    • Pascal Buisson : Kiel uzi multi-metron
    • Elisabeth C : Konversacio en la angla
    • Patrick Marlé : Inico al diversaj ludoj : sudokuo, kartoj, ĵetkuboj ktp
    • Iris Simonet : Cerboaktivilo, ludoj por la memoro kaj skribado
    • Michèle Savignat-Belhôte : La insulo Reunio ++ Klasigo en urba biblioteko
    • Elisabeth Barbay : Prezento de la asocio « Ni Volas Pavapetojn »
    • Roland Bullou : Inico la Marŝado aktiva : 1h30 seanco teĥnika ; poste 1h seanco praktika
    • Monique Lambert : Rejki-seancoj, spiraj ekzercoj ekstere
    • Noureddine Hamrouchi : Prelego pri gvidhundoj por blinduloj ++ Atelieroj pri sensa malkovrado (kun kovritaj okuloj) por ekzerci flaron, tuŝon
    • Marie-Blanche Gréau : Mem-masaĝo de la vizaĝo
    • Jean-Louis Gréau : Kreo de krajono de zorgado kontraŭ-dolora laŭ Kesche (pago 2€) ++ Vespero debata kun filmeto "Sin nutri per Lumo"
    • Constant Mermet : Ateliero de Improvizado
    • Alain Louis : Mitologio de la ĉiela stelaro : konstelacio, mitoj, alegorioj ++ Kion mi kontrolu su mia aŭto, kun bildoj, por nuloj
    • Gaëlle Blanc-Pernin : Enkonduko al notinstruo kaj piano ++ Ĥorkanto kaj ekzerco de la voĉo
    • Marie-Françoise Jacques : Migrado, piedpromenado
    • Lucien Philippot : Enkonduko al ŝako ++ Reguligo de rapidumo kaj pozicio sur biciklo
    • Claudine Alhinc : Ateliero de malkovro de la mensokartoj ++ Vizito aŭ konferenco pri la spiralaj sonorilturoj de Baugeois
    • Promenado en le parko por malkovri la lokan flaŭron kaj faŭnon per gvidlibreto
    • Libera vizito de vidindaĵo en kaj apud Baugé kaj ĉirkaŭaĵo
    • Ekskurso al lago por bani sin kaj promeni
    • Ekzemploj de eblaj atelieroj : desegnado, pentrado, manlaboroj, origamio, dancoj, kanzonoj, lingvoj, poezio, skribado, jogo, tabloteniso, fotado ... laŭ viaj proponoj
  • DISTRAĴOJ vespere
    • Ekzemploj : tabloludoj, malfermita scenejo, dancoj ... laŭ viaj proponoj
    • Lorenzo Tomezzoli : Distra vespero karaoke-stila
    • Elisabeth Barbay : Projekcio de filmo : La rikoltoj de la estonteco de Marie-Monique Robin

Aktivaĵo : LIBRO-BINDADO en Esperanto kaj la franca
  • Venu bindi vian propran esperantan libron en nia ateliero de libro-bindado. Pluraj jam lernis bindadon kaj estis tre fieraj kaj agrable mirigitaj ! Vidu belan rezulton.
  • Nia bindistino Caroline ree bonvenigas vin en 2020. Por tiu laboro necesas kontroli sin, lertajn agi kaj forte koncentriĝi dum du horoj, do partoprenanto estu almenaŭ 8- ĝis 10-jara.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 4 € tage (tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • NB : Se vi aliĝas al la semajno de Interŝanĝoj, tiam en la aliĝilo al la programo, marku la butonon "Mi partoprenas neniun programeron", ja la aktivaĵoj senkostas ĉar la interŝanĝoj estas reciprokaj kaj senmonaj.
  • Baza prezo por Interŝanĝa restado dum 7 tagoj : inter 224 kaj 427 € (tendejo 189 €)
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Elisabeth Barbay, Isabelle Nicolas, Thierry Charles


Aliĝintoj : Catherine, Elisabeth, Francis, Isabelle, Jean-Luc, Monique, Nadia & René, Noureddine avec Mars, Odile, Véronique ... kaj la alia grupo

Loĝlokoj de la aliĝintoj : FR-13090 Aix-en-Provence, 49170 Saint-Georges-sur-Loire, 75020 Paris, 53970 L’Huisserie, 55100 Verdun, 59000 Lille, 63120 Sainte Agathe, 91300 Massy, 93140 Bondy, 94800 Villejuif

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie


Foto el 2017, 2019